Loading Events

« All Events

  • This event has passed.

PDK Summit on Global Education

October 18, 2007 @ 8:00 am - October 20, 2007 @ 5:00 pm

Esperanto sube

Venue: Vancouver, B.C.

ESF Board members Humphrey Tonkin, Mark Fettes, Ian Richmond, Grant Goodall, and Bonnie Fonseca-Greber presented at PDK’s 2007 Conference in Vancouver, B.C. in a session entitled “Getting Hooked on Language: Beginning the Process of Language Learning.” Programme summary: “We are inclined to put language learning in a separate category from global studies, but the reality is that learning another language is the quickest way to an understanding of human difference, and the best way to understand cultural diversity – both fundamental elements in global studies. But many students stumble as they tackle a second language, and many educators tend to downplay the importance of language as a factor in international education. While it is true that English is growing in popularity around the world, most people do not speak it, and many of those who do are at a disadvantage when dealing with native speakers. One goal of international education is the pursuit of equality of communication, leading to awareness that speaking more than one language is not just a good thing, but a necessity for a truly globalized world. Two of our panelists are from the US and two are from Canada. Two are language teachers and two are specialists in international studies. All have a history of thinking out of the box when it comes to language in an international setting.”

***

Pintkunveno de PDK (Phi Delta Kappa – profesia asocio por instruistoj) pri Tutmonda Edukado

Datoj: 18-20a de oktobro 2007

Loko: Vankuvero, Brita Kolumbio, Kanado

ESF-estraro faris prezentaĵon dum la Pintkunveno pri Tutmonda Edukado organizita de Phi Delta Kappa, en la sesio titolita “Esti lingvodrogita: Komencante la Procezon de Lingvolernado” (originale: Getting Hooked on Language: Beginning the Process of Language Learning)

Humphrey Tonkin, Mark Fettes, Ian Richmond, Grant Goodall, Bonnie Fonseca-Greber

Ni emas meti la lingvolernadon aparte de la tutmondaj studoj, tamen en la realo, la lernado de alia lingvo estas la plej rapida maniero kompreni la diferencojn inter homoj, kaj ankaŭ la plej bona maniero kompreni la kulturan diversecon – ambaŭ fundamentaj elementoj en la tutmondaj studoj. Sed tro multaj studentoj stumblas kiam ili provas lerni la duan lingvon, kaj multaj edukistoj emas malgrandigi la gravecon de la lingvo kiel faktoro de internacia edukado. Kvankam estas vero ke la uzado de la angla kreskas en la mondo, tamen la plejparto de homoj ne parolas ĝin, kaj eĉ tiuj kiuj parolas ĝin ĉiam estas malavantaĝitaj kompare al la denaskaj parolantoj. Unu el la taskoj de la internacia edukado estas strebo al la egaleco en la komunikado, kio gvidos al la kompreno ke paroli pli ol unu lingvon estas ne simple bona afero, sed necesaĵo por krei vere tutmondan komunumon. Du el niaj komisionanoj estas de Usono kaj du el Kanado. Du estas lingvoinstruistoj kaj du estas specialistoj pri tutmondaj studoj. Ili ĉiuj emas pensi iom netradicie kiam temas pri lingvo en internacia medio.

Details

Start:
October 18, 2007 @ 8:00 am
End:
October 20, 2007 @ 5:00 pm
Event Category: