Ruth Kevess-Cohen, Director / Estrarano

Profile: Ruth Kevess-Cohen, member of the Academy of Esperanto, is a medical doctor and lifelong language enthusiast. In high school and college she studied French, Hebrew, and German. While reviewing French on Duolingo just after its launch, she was intrigued by a forum post about Esperanto and, in 2013, decided to start learning the language. She attended the Esperanto language immersion course NASK, a project of ESF, and soon was chosen for the volunteer team creating an Esperanto course for Duolingo. For over 6 years she led the team which created that highly successful course and continues to be involved in a Facebook group that supports Esperanto learners. She  is also a contributor and reviewer for the international KER exams that assess Esperanto language levels and a contributing editor of PIV, the online Esperanto dictionary. She is a former board member of Esperanto-USA.

Dr. Kevess-Cohen is a graduate of Harvard College, where she majored in Biochemistry and Molecular Biology. She received her M.D. degree from the Johns Hopkins University School of Medicine and practiced internal medicine and geriatrics for over 35 years in Silver Spring, MD before retiring at the end of 2021.

Her hobbies include fiber arts and origami,  which she teaches at Esperanto events and online. She enjoys keeping up with new scientific advances, traveling, spending time with family, reading books in Esperanto, French, and English, and attending classical music concerts. She lives in Washington DC with her husband, accomplished bird photographer David Cohen. 

Areas of interest: conservation of Esperanto publications and related materials; language learning resources; language documentation and dictionaries.



Profilo: Ruth Kevess-Cohen, membro de la Akademio de Esperanto, estas kuracisto kaj dumviva entuziasmulo pri lingvolernado. Ĉe la gimnazio kaj universitato ŝi studis la francan, la hebrean kaj la germanan. Dum ŝi ekzercis sin pri la franca en la retejo de Duolingo tuj post ĝia lanĉo, ŝi legis kun granda intereso forumafiŝon pri Esperanto kaj, en 2013, decidis eklerni la lingvon. Ŝi ĉeestis  kurson pri Esperanto ĉe NASK, projekton de ESF, kaj baldaŭ estis invitita al la volontula teamo kiu kunlaboros por krei Esperanto-kurson ĉe Duolingo. Dum pli ol ses jaroj ŝi gvidis la teamon kiu planis, konstruis kaj plibonigis tiun tre sukcesan kurson, kaj daŭre partoprenas en Facebook-grupo, kiu subtenas lernantojn de Esperanto. Ŝi  estas kontribuanto kaj kontrolisto por la internaciaj KER-ekzamenoj, kaj aktive partoprenas en la redaktado  de PIV, la reta Esperanta vortaro. Ŝi estas iama estrarano de Esperanto-USA.

D-ro Kevess-Cohen diplomiĝis ĉe Harvard College pri bioĥemio. Ŝi studis medicinon ĉe la Universitato Johns Hopkins kaj praktikis internan medicinon kaj geriatrion dum pli ol 35 jaroj en Silver Spring, Marilando, antaŭ ol ŝi emeritiĝis fine de 2021.

Ŝiaj ŝatokupoj inkluzivas trikadon, kroĉetadon kaj origamion, kiujn ŝi instruas ĉe Esperantaj eventoj kaj rete. Ŝi ĝuas lerni pri novaj sciencaj malkovroj, vojaĝi eksterlande, pasigi tempon kun familianoj, legi librojn en Esperanto, la franca kaj la angla, kaj ĉeesti koncertojn pri klasika muziko. Ŝi loĝas en Vaŝingtono, DK kun sia edzo, la lerta birdofotisto David Cohen.

Interesoj: konservado de Esperantaj eldonaĵoj kaj rilataj materialoj; lingvolernadaj rimedoj; lingva dokumentado kaj vortaroj.

Comments are closed