Plia sukcesa jaro por ESF

Ni venas al fino de plia sukcesa jaro por ESF, Esperantic Studies Foundation. Inter la multaj agadoj kaj organizaĵoj subtenataj de ESF, rekte au nerekte, troviĝas la Nord-Amerika Somera Esperanto-Kursaro (NASK), la rete bazita programo por lerni Esperanton Lernu.net, la jara simpozio ĉe Unuiĝintaj Nacioj pri lingvoj kaj UN, la retejo por Esperanto-instruistoj …

More – legu plu

Novaj libroj eldonitaj kun ESF-subteno

Du novaj libroj, kies eldono estis subvenciita de ESF, debutis ĉi-jare dum la Universala Kongreso de Esperanto en Lillo: UEA en konscio de esperantistoj de Zbigniew Galor kaj Jukka Pietiläinen, kaj Gvidlibro tra Esperantio (konciza leksikono de la Esperanto-kulturo: esperantonimoj, realioj kaj flugilhavaj vortoj) de Aleksandro S. Melnikov. UEA en konscio de esperantistoj estas detala sociologia esploro …

More – legu plu