Lernu pli pri ESF kaj Edukado

Lernu pri ESF kaj la universitata esplorado

Lernu pri la ESF-estraro

Bonvolu konsideri subteni ESF-on per donaco

Prioritatoj

 

CELDEKLARO: ESF laboras por progresigi la komprenadon kaj praktikadon de lingva justeco en multkultura mondo. Ni celas disvolvi kaj subteni altnivelan agadon pri esplorado, edukado, kaj interlingva komunikado. Niaj prioritatoj kaj valoroj formiĝas kadre de daŭra engaĝiĝo kun la monda Esperanto-komunumo, kiel ankaŭ kun esploristoj, edukistoj kaj aktivuloj sur multaj prilingvaj kampoj.

La prioritatoj de ESF por la estonteco estas centritaj ĉirkaŭ la jenaj kvar strategiaj iniciatoj: a) stipendioj kaj publikaj prelegoj pri Esperanto kaj interlingva komunikado; b) subtenado de instruado kaj lernado de Esperanto en Nord-Ameriko kaj tutmonde; c) kreado de tutmonda intelekta komunumo de esploristoj kiuj interesiĝas pri Esperanto-rilataj demandoj; d) pligrandigo de la funkci-kapablon de la fonduso mem.

Strategiero 1: Esplorado kaj publikaj prelegoj pri Esperanto kaj interlingva komunikado

PRIORITATOJ: Mendi kaj subteni esploradon: Modeloj pri mondaj lingvosistemoj kaj multlingvaj reĝimoj; interlingvismo kaj tendencoj en la interlingva praktiko; transnacia literaturo kaj komunikado; multdisciplinaj perspektivoj pri Esperanto.

Plifortigi jam ekzistantajn revuojn kaj seriojn:
- LPLP: sponsoritaj numeroj, recenzaj artikoloj kaj kolokvoj;
- eldon-serio Benjamins (studoj pri la mondaj lingvoproblemoj): menditaj volumoj.

Plibonigi esplorilojn kaj kolektojn: krei planojn por prizorgado kaj konservado de la Biblioteko Hector Hodler; Nordamerikaj kolektoj; tekstaj kaj parolaj korpusoj; komputikaj iloj; bibliografioj kaj datumbazoj.

Plibonigi la videblecon de interlingva esplorado: sponsoritaj premioj; eksteraj konferencoj (AERA, AAAL, ACTFL, MLA k.a.); kunlaboro kun esplor-institutoj kaj retoj; kuraĝigi diskonigon de esplorado, formuladon de lingvopolitiko kaj publikan debaton pri la demandoj kiuj koncernas interlingvan politikon.

Strategiero 2: Instruado kaj lernado de Esperanto en Nord-Ameriko kaj tutmonde

PRIORITATOJ: Krei postulon; krei eblojn; altigi normojn; fari esploradon.

Krei postulon: Instruistoj (bazlernejaj: enkonduko al Esperanto-lernado; fremdlingvaj: aldoni Esperanton al ilia repertuaro; sociaj studoj de gimnazianoj: krei la kadrojn por mondaj studoj uzante Esperanton kiel pontolingvon); enkonduki Esperanton en la programon por bakalaŭraj studentoj kiuj interesiĝas pri la lingvolernado aŭ vojaĝado; prezenti Esperanton kaj/aŭ interlingvistikon al magistraj studentoj kiel indan esplor-kampon.

Krei eblojn: helpi organizi eksterlandajn vojaĝojn kunigitajn kun Esperanto-lernado (ekzemple en SIT International), staĝadojn, esplor-seminariojn en SIT kaj aliaj lernejoj, aŭtodidaktaj studoj kiuj kulminas en vid-al-vidaj spertoj, instru-seminarioj por specifaj instruistaj celgrupoj, kursoj aŭ kursoserioj ene de la studprogramoj pri interkultura aŭ tutmonda edukado, kompara kaj internacia literaturo, studoj de tutmonda komunikado aŭ similaj kampoj; retejoj por lingvoinstruado kaj lernado.

Altigi normojn: pli da studmaterialoj; pli da kvalito en la studmaterialoj; normoj de ACTFL (Konsilio pri Fremdlingva Instruado - American Council on the Teaching of Foreign Languages), parol-lingva flueco.

Fari esploradon: propedeŭtikaj efikoj, longdaŭraj studoj (ekzemple kun NASK-studentoj), normoj pri parol-lingva flueco, kvanto da studohoroj necesaj por flueco.

Strategiero 3: Krei intelektan komunumon

PRIORITATOJ: Aktivigi Konsilantaron; evoluigi la esplor-reton; plifortigi ligojn kun aliaj organizoj.

Aktivigi Konsilantaron: plibonigi komunikadon; partoprenigi la konsilantojn per projektoplanado kaj aprezado; varbi novajn membrojn.

Krei esplor-reton: identigi fakulojn kaj studentojn kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj interlingvistiko; organizi kolokvojn, fari komunajn eldonaĵojn kaj esplorprojektojn ktp.

Fortigi ligojn al aliaj organizoj: identigi eblajn partnerojn; instigi komunikadon; fari komunajn projektojn.

Strategiero 4: Pligrandigi la funkci-kapablo de la fonduso

PRIORITATOJ: Fortigi kaj aktivigi la estraron; starigi daŭran ret-projektan teamon; plibonigi la planadon kaj administradon.

Fortigi kaj aktivigi la estraron: varbi financan fakulon; krei planojn por ĉiu estrarano; doni necesan subtenon.

Starigi daŭran ret-projektan teamon: fari buĝeton por la daŭraj projektoj; plani prioritatojn; pligrandigi deeksteran financadon.

Plibonigi la planadon kaj la administradon: krei financan strategion, agad-strategion kaj administran subtenon.

Comments are closed