Humphrey Tonkin, kunfondinto de ESF

E. James Lieberman, kunfondinto de ESF

Jonathan Pool, kunfondinto de ESF

Bill and Cathy Schulze

Bill and Cathy Schulze

Mallonga historio de ESF

Mallonga historio de ESF

Esperantic Studies Foundation (ESF) estis formale establita en la jaro 1968 de d-ro Humphrey Tonkin (fakulo pri hom-sciencoj en la Universitato de Pensilvanio, kun granda intereso pri internacia edukado), d-ro Jonathan Pool (politik-sciencisto en la Universitato de Vaŝingtono, kun intereso pri lingvaj demandoj) kaj d-ro E. James Lieberman (psikiatro en la universitato George Washington, kun forta intereso pri lingvistika komunikado). La Fondaĵo estis konceptita kiel ilo por antaŭenigi sciencan esploradon kaj dialogon pri demandoj ligitaj al la mondaj lingvoproblemoj kaj lingvopolitiko, inkluzive de Esperanto. La ideo pri la starigo de tia fondaĵo datiĝas de la tempo, kiam ĉiuj tri kunfondintoj plenumis diversajn rolojn en la Universitato Harvard.

Tra la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, ESF okupiĝis precipe pri Esperanto-edukado kaj esplorado. En 1972 ĝi publikigis – kunlabore kun SIT (School for International Training, Vermonto, Usono) Bazan Esperanto-kurson. Ĝi ankaŭ publikigis serion da esplor-bibliografioj titolitaj Esperanto and International Problems (“Esperanto kaj Internaciaj Problemoj”), redaktitan de Humphrey Tonkin. En 1986 ĝi sponsoris partoprenon en la pekina UK de elstara usona ĵurnalisto James Fallows kaj de Albert Valdman – fama lingvisto pri kreola lingvistiko.

En la fruaj 1990-aj jaroj ESF komencis plivastigi la sferon de siaj aktivaĵoj. La antropologo d-ro David Jordan (UCSD, Universitato de Kalifornio ĉe San-Diego) eniris la estraron, kaj en 1991 la Fondaĵo publikigis la unuan numeron de sia oficiala novaĵbulteno, Esperantic Studies. La sekvan jaron ĝi eldonis la raporton Esperanto and Education: Toward a Research Agenda (“Esperanto kaj edukado: al esplora ago-plano”). Tiu raporto, preparita de d-roj Alvino Fantini (SIT) kaj Timothy Reagan (tiam en la Centra Konektikuta Ŝtata Universitato, nun en la Universitato de Majno) celis identigi la kampojn rilatajn al Esperanto-edukado kaj la eblojn por estonta esplorado. En 1995 ESF kreis Konsilantaron, kiu konsistas el fakuloj en kampoj kiel lingvistiko, lingva politiko kaj planado, kaj Esperanto. Tiun jaron la Fondaĵo ankaŭ lanĉis sian unuan retejon.

En 1996 okazis la unua Nitobe-Simpozio en Prago, kun la temo “Al Lingvistika Demokratio”. Nitobe-Simpozioj ricevis sian nomon honore al Nitobe Inazō, eminenta internaciisto kaj la Asista Ĝenerala Sekretario de la Ligo de Nacioj. La simpozioj okazas ĉiujn kelkajn jarojn kaj pritraktas diversajn lingvodemandojn.

La sekvaj Nitobe-Simpozioj okazis en Berlino (1999, “Tutmondiĝo kaj lingva diverseco”); Pekino (2004, “Al nova internacia lingva ordo”); Vilno (2005, “Lingvopolitikaj aspektoj de la larĝiĝo de la Eŭropa Unio”); Tokio (2007, “Eŭropaj lingvoj kaj aziaj nacioj: pasinteco, politiko, potencialo”); Rejkjaviko (2013, “Anglalingva instruado en neanglalingvaj universitatoj”); kaj Lisbono (2018, “Esperanto kaj la universitato”). La Simpozio de 2021 (“Lingvo, konflikto kaj sekureco”) okazos virtuale sub la aŭspicioj de la Universitato de Ulstero, Nord-Irlando, je la 26-a kaj 27-a de julio.

ESF estis la ĉefa subtenanto de la Nitobe-Simpozioj. En 2008 ĝi ankaŭ kunvenigis fakulojn kaj subtenis la konferencon ĉe la Universitato de Amsterdamo pri instruado de Esperanto kaj interlingvistiko en universitatoj.

En la jaro 1999 Catherine kaj William Schulze heredigis al ESF ĉirkaŭ 3 milionojn da usonaj dolaroj. La gesinjoroj Schulze estis elstaraj usonaj esperantistoj, kiuj interalie okupiĝis pri la delonge ekzistanta Esperanto-kursaro ĉe la San-Franciska Ŝtata Universitato (poste nomita NASK, Nord-Amerika Somera Kursaro). Per ĉi tiu malavara donaco ESF metis la fundamenton por sia ambicia programo de esplorado kaj instruado. NASK daŭre prosperis, kaj ĝi okazis en diversaj nord-amerikaj universitatoj en diversaj jaroj, plej lastatempe en la Universitato William Peace en Raleigh, Nord-Karolino.

En la sama jaro d-ro Mark Fettes (Universitato Simon Fraser, Vankuvero) fariĝis la unua Ekzekutiva Direktoro de ESF, posteno, kiun poste okupis d-ro Timothy Reagan kaj pastro Joel Amis, kaj kiun nun okupas s-ro Chuck Mays. La Fondaĵo starigis sian Programon por Interlingvaj Esplor-Stipendioj (Interlingual Research Grant Program). Laŭ tiu ĉi programo esploristoj povas peti stipendiojn por ebligi esplorojn pri temoj rilataj al interlingvistiko. Samjare ESF ankaŭ financis la kompletigon de la 12-leciona Esperanta videokurso Pasporto al la tuta mondo.

En la jaro 2001 d-ro Grant Goodall (fakulo pri lingvistiko en UCSD) eniris la estraron. En la sama jaro ESF financis la unuan fazon de la evoluigo de la novspeca Esperanto-instrua retejo Edukado.net. Ĉi tiu unika rimedo estas daŭre evoluigata kaj prizorgata de d-ro Katalin Kováts.

Edukado estis ankoraŭ unu el la ĉefaj prioritatoj de ESF. La Fondaĵo subtenis kaj daŭre subtenas stipendiojn por la interlingvistik-atestila programo ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando – la sola tiaspeca programo ĉe unu el la plej gravaj naciaj universitatoj. ESF estas ankaŭ grava financa subtenanto de la katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo, nun okupata de d-ro Federico Gobbo.

En 2003 unu el la fondintoj de ESF, d-ro James Lieberman, emeritiĝis post 34 jaroj da dediĉita laboro en la ESF-estraro. D-ro Jonathan Pool ankaŭ emeritiĝis kiel estrarano en simila tempo. Ambaŭ tamen restis en proksima kontakto kun la Fondaĵo. En 2002, la Fondaĵo akiris novan estraranon – d-ron Ian Richmond, fakulon pri la franca lingvo kun granda intereso pri internacia komunikado, kaj kun la paso de tempo aliaj membroj membriĝis aŭ forlasis, plej ofte transirante al la ESF-konsilantaro kaj restante en proksima kontakto kun ESF. Inter ili estis d-ro Bonnie Fonseca-Greber (fakulo pri la franca lingvo kaj internacia komunikado en la Universitato de Louisville), la nuna ekzekutiva direktoro Chuck Mays, kaj nunaj estraranoj Wallace Du Temple (komercisto kaj antaŭa lernejestro), Derek Roff (specialisto pri komputil-helpata lingvolernado), Dr. Esther Schor (profesoro pri anglaj kaj pri usonjudaj studoj), d-ro Geoffrey Greatrex (profesoro pri klasikaj kaj bizancaj studoj) kaj Anna Bennett (specialisto pri financoj).

En 2003 ESF financis alian el siaj ĉefaj instruaj programoj: la retejon kaj retkomunumon Lernu.net. Tiu retejo estas noveca platformo de lingvolerna teknologio. Vizitantoj ĉe Lernu.net povas lerni Esperanton laŭ propra rapido en riĉa plurkomunikila retejo kaj tute senpage. La retejo estis konstante plibonigata sub la gvidado de Sonja Petrović kaj teamo da programistoj. Dum la jarkunveno en 2011, la ESF-estraro anoncis novan fazon de investo por refasoni kaj pligrandigi Lernu.net, kun la ideo proponi diversajn novajn servojn al la Lernu-komunumo estiĝinta ekde la komenco de tiu retejo. Erin Piateski estis nomumita kiel gvidanto de tiu nova iniciato kaj stiris ĝin ĝis kompleteco. La sukceso de Lernu ebligis al ĝi sendependiĝi en 2018.

Notinda esplorprojekto lanĉita en 2003 estis la Tekstaro de Esperanto. ESF komisiis la taskon pretigi la tekstaron al la eminenta gramatikisto Bertilo Wennergren. Ĝi nun enhavas preskaŭ 5 milionojn da vortoj kaj estas rete alirebla al esploristoj kaj ĉiuj interesitoj. La programo poste plivastiĝis por inkluzivi la enretigon de la Plena Vortaro de Esperanto kaj diversajn aliajn tekstorilatajn aferojn.

D-ro Timothy Reagan, delonga kunlaboranto de ESF kaj profesoro pri eduka estrado en CCSU (Central Connecticut State University), eniris la ESF-estraron en 2004. Tra tiu jaro ESF subtenadis siajn daŭrajn programojn kaj donis Interlingvajn Esplor-Stipendiojn al kvalifikitaj esploristoj. En la jaro 2005 la Fondaĵo starigis Postdoktoran Esplor-Subtenan Programon kunlabore kun la Centro pri Kompara Literaturo (Center for Comparative Literature) ĉe la Universitato de Kolumbio en Usono. Ekde tiam ESF donis multajn esplor-stipendiojn al postdoktoraj esploristoj de tiu universitato, kiuj laboris pri projektoj rilataj al interlingvistiko.

En 2006 la Fondaĵo provizis la Centron de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED, bazita en Roterdamo) per mono por starigi la Interlingvistikan Fonduson: programon de malgrandaj subvencioj por esploristoj laborantaj en la kampo de Esperanto kaj interlingvistiko. La CED-komitato pritaksas la proponojn kaj aprobas, kutime, kvar aŭ kvin stipendiojn ĉiujare por subteni la publikigon de libroj, artikoloj kaj esplorprojektoj. Ĝi ankaŭ subtenas esploristojn en esplorvojaĝoj al bibliotekoj kaj konferencoj. Tiu programo ankoraŭ funkcias kun kvarpersona taksa-aproba komitato kaj donis tra la jaroj dekojn da subvencioj, el kiuj multaj sukcesis disponigi novajn librojn aŭ esplorilojn al kleruloj.

En 2006 ESF provizis al Sam Green la unuan stipendion por krei dokumentofilmon. La filmo aperis en du versioj. Utopio en kvar movimentoj (“Utopia in Four Movements”) premieris ĉe la festivalo Sundance, kaj la dua, La universala lingvo, estis prezentita ĉe la Universala Kongreso en 2011 kaj estis bone ricevita.

Tra la jaroj ESF donis multajn stipendojn al bibliotekoj, aparte al la Biblioteko Hector Hodler de UEA en Roterdamo, kaj ĝi subtenis la distribuon de libroj al esplorbibliotekoj, inkluzive de la verkaro de Zamenhof eldonita de Ito Kanzi (Ludovikito) kaj la Historio de la esperanta literaturo (2015) de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. La Fondaĵo donas ĉiujaran premion al elstaraj lingvolernaj retejoj dum la konferenco de CALICO (Computer-Assisted Language Instruction Consortium).

De 2009 ESF subtenas serion da simpozioj ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko. La simpozion de 2020, kunlabore kun la Migrado-Laboratorio de Universitato Princeton kaj kunsponsorite de la Centro por Aplikita Lingvistiko kaj de Birkbeck, Universitato de Londono, oni prokrastis ĝis 2021; ĝi okazis virtuale de la 19-a de aprilo ĝis la 1-a de majo.

En 2010 la administra oficejo de ESF translokiĝis de Vankuvero al Montrealo, kiam Joel Amis transprenis la rolon de Administra Direktoro. En 2017, ĝi migris al Raleigh, Nord-Karolino, kun Chuck Mays kiel Ekzekutiva Direktoro.

En 2013 la Fondaĵo ricevis grandan antaŭenpuŝon per heredaĵo de pli ol duonmiliono da dolaroj el la testamento de Brian Kaneen, vankuvera esperantisto, kiu dividis kun ESF grandan intereson pri lingvopolitiko. Tiu heredaĵo ebligis al ESF pliampleksigi esploradon kaj iniciatojn en la kampo de lingvopolitiko kaj lingvaj rajtoj.

ESF sponsoris en la jaro 2016–17 la Prelegojn Tivadar Soros en la Postdiploma Centro de la Urba Universitato de Novjorko, subvenciitajn de la familio Soros kaj enhavantajn prelegojn pri interlingvistiko kaj Esperanto fare de konataj fakuloj el la novjorka regiono – kaj prelegon de germana historiisto Ulrich Lins. Plia subvencio de la familio Soros en 2020–21 ebligis al la Fondaĵo sponsori la eldonon de la pola traduko de Maskerado de Tivadar Soros, origine verkita en Esperanto (kaj jam tradukita al dek unu aliaj lingvoj), kiu rakontas la transvivon de la familio Soros en Budapeŝto sub nazia okupo.

En 2018 la Fondaĵo ekrespondecis pri eldonado de la bulteno Information for Interlinguists kaj la responda Informilo por Interlingvistoj. Tiu lasta estis antaŭe eldonita en Germanujo de Gesellschaft für Interlinguistik. D-ro Angela Tellier, el Britujo, eklaboris por ESF kiel akademia kunordiganto (sekvanto de Asya Pereltsvaig) kaj ekprenis la respondecon kontroli la bultenon kaj aktivi alimaniere pri Esperanto kaj interlingvistiko en universitatoj.

Ekde 2018 la Fondaĵon aparte interesas la konservado de presitaj kaj manskribitaj materialoj, kiuj rilatas al la historio de planlingvoj kaj precipe Esperanto. La Biblioteko Firestone en la Universitato Princeton konstruas kolekton pri Esperanto kaj planlingvoj, kaj la Biblioteko Du Bois en la Universitato de Masaĉuseco kunmetas kolekton, kies fokuso estas la socia historio de Esperanto en Nord-Ameriko. ESF donis financadon kaj materialojn al ambaŭ institucioj kaj daŭre kunlaboras kun ili – ankaŭ identigante kolektojn poste donacitajn al ili.

En 2019 ESF bonvenigis pastron Hans Becklin al la estraro, kaj en 2020 Sebastian Schulman.

NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro), kiun ESF ankoraŭ organizas kaj finance subtenas, okazis virtuale en 2020 kun sia plej granda nombro da partoprenantoj.

ESF restas dediĉita al la subtenado de vasta gamo de interlingva esplorado kaj instruaj iniciatoj tra la tuta mondo. Ni instigas esploristojn kaj instruistojn, kiuj serĉas subtenon por interlingvaj projektoj, trarigardi ĉi tiun retejon por ekscii, ĉu ESF povus proponi gvidadon kaj/aŭ financan subtenon.

Comments are closed