Stipendioj Marjorie Boulton

Esperantic Studies Foundation (ESF) anoncas sian konkurson de 2024 por esplorstipendioj en ĉiuj fakoj de la homaj kaj sociaj sciencoj, precipe se kun rilatoj al interlingvistiko, lingva justeco, interkultura komunikado, Esperanto kaj parencaj fenomenoj. Interfaka laboro estas bonvena, kaj ĉeffakoj povas inkluzivi lingvistikon, sociologion, historion, antropologion, komunikadon aŭ amaskomunikilojn, sed ne estas limigitaj al ili. Apertan al kandidatoj tutmonde, kun prefero por kandidatoj en Nordameriko kaj la tutmonda sudo, la stipendion oni povas utiligi samtempe kun aliaj premioj kaj stipendioj kaj ne estas renovigebla.

La stipendioj honoras la memoron de Marjorie Boulton, fekunda aŭtoro de teatraĵoj, poemoj, kaj prozo en Esperanto kaj ankaŭ la ĉefa anglalingva biografo de L. L. Zamenhof.

ESF, neprofitcela organizaĵo kiu laboras por lingva justeco tutmonde, valoras inkluzivadon kaj diversecon. ESF ne diskriminacias surbaze de raso, koloro, lingvo, landa deveno, handikapo, religio, aĝo, seksa orientiĝo, aŭ genra esprimo.

ESF celas aljuĝi stipendiojn de po 10.000 USD en du kategorioj laŭ la esploristo: antaudoktoriĝa kaj postdoktoriĝa. Vidu sube la plenajn postulojn.

Kategorio 1. Stipendio por la esplorado de doktoriĝanto, kiu jam komencis aŭ tuj komencos sian disertacion.

Postuloj: Kandidato devas esti matrikulinto en esplor-bazita doktoriga programo de akreditita universitato, atestata kiel plenrajta studento (t.e., sen institucia baro al plustudado), kaj esploronto aŭ esploranto pri io originala kaj konsiderinda en sia fako.

Kategorio 2. Stipendio por la esplorado de jama doktoro, kiu lastatempe doktoriĝis per sia disertacio kaj bezonas subtenon al ligitaj esploroj kaj eldonado.

Postuloj: Kandidato devas esti diplomiĝinta kiel doktoro en la lastaj kvin jaroj kaj proponi originalan kaj konsiderindan esplorprogramon. Oni povas daŭrigi la esploradon de sia disertacio aŭ komenci novan esploron.

Ekzistas neniuj geografiaj limigoj; homoj el ajna lando povas kandidatiĝi. La esplorpropono mem devas esti en la angla aŭ Esperanto. La aliaj materialoj, kiuj subtenas la kandidatiĝon, povas esti en la angla, Esperanto, aŭ la lingvo uzota en la disertacio aŭ postdoktoriĝa esplorado.

Ĉiuj kandidatiĝoj devas enhavi:

  1. Esplorproponon maksimume 1.500 vortojn longan
  2. Fakan vivresumon, kiu inkluzivas liston de postbakalaŭraj kursoj
  3. Mallongan specimenon el antaŭa faka eseo, publikigita a nepublikigita, kiu estas maksimume 10 paĝojn longa inkluzive de citaĵoj. La specimeno devas esti kompostita per interlinia distanco egala al la grandeco de la tiparo. Kandidatoj inkluzivu kovrilan prezenton de la specimeno, kiu klarigas la rilaton inter la specimeno kaj la proponata esplorado.
  4. Du subtenantojn, almenaŭ unu de fakultatano de la doktoriga universitato, kiu bone konas la esploradon kaj verkadon de la kandidato. ESF mem petos subtenleterojn de la listigitaj subtenantoj, kiuj devos mem alŝuti al nia retejo sian leteron plej malfrue la 1-an de junio 2022. Nur kompletajn dosierojn oni taksos. Alŝutu vian kandidatiĝon ĉi tie.

Kriterioj por taksado

  1. La eblo de la projekto konsiderinde kontribui al la fako(j) de la esploristo
  2. La klareco kaj aktualeco de la propono, kiu devas inkluzivi la larĝecon de la esplorkampo, la metodikon, kaj la firmecon de la apogo fare de la rilata fakliteraturo
  3. Pruvita sukceso kiel studento en la fako kune kun rekomendoj, kiuj forte prognozas profesian sukceson en esplorado.

La limdato por kandidatiĝoj estas la 1-a de junio 2024. ESF celas anonci la stipendiitojn en julio 2024.

Informoj pri Marjorie Boulton ĉe Vikipedio

——————————————————————————————————————————————

Pasintaj Gajnitoj de la Stipendio Marjorie Boulton

2023 – Cecilia Gialdini

La usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF) aljuĝis la ĉi-jaran Esplorstipendion Marjorie Boulton al D-ro Cecilia Gialdini, postdoktoriĝa esploristo ĉe Ulstera Universitato, kies faka laboro fokusiĝas al la mezurado de lingva justeco.

Studante por doktoriĝo ĉe Ulstera Universitato, D-ro Gialdini identigis kernan mankon en la ekzistanta faka literaturo, nome la foreston de konkretaj mezuriloj kaj indikiloj por taksi la justecon de lingvopolitikaj sistemoj. La rezultinta disertacio, “A Multidimensional Linguistic Justice Index: Measuring Language Policies through the Capability Approach”, servis kiel fundamento por la Boulton-kandidatiĝo. Konstruante sur antaŭaj kontribuoj al taksado de lingva justeco, la disertacioi traktas teoriajn kaj metodikajn demandojn en la konstruo de tia indekso.Inter aliaj celoj, la Stipendio Boulton subtenos la laboron transformi la doktoran tezon de Gialdini en libron ĉe internacia eldonejo.

Naskita kaj kreskinta en Toskanio sed nun adoptita de Belfasto, D-ro Gialdini posedas bakalaŭron en Politiko kaj Internaciaj Rilatoj, magistran gradon en Internaciaj Studoj, kaj PhD en Socia Politiko kun fokuso al Lingva Justeco. Ties pasio por lingvostudoj aperis dum la esploroj por magistriĝo. Dum Erasmus-interŝanĝo ĉe la Universitato de Ĥajfo, Gialdini faris surlokajn esplorojn por sia fina tezo, fokusitajn al la rilato inter lingva diverseco kaj identeckonflikto en la Ŝtato de Israelo—specife ekzamenante la edukajn politikojn rilate al la palestinaj civitanoj de Israelo. D-ro Gialdini insistas pri la kerna graveco de lingva justeco en publikaj debatoj, ne nur pri homaj rajtoj sed ankaŭ rilate al politika stabileco kaj packonstruado.

2022 – Maddalena Madany-Saá

Magdalena Madnay-Saá estas bakalaŭro pri hispana filologio de Varsovia Universitato, Pollando; magistro pri latinamerikaj studoj de Universidad Andina Simon Bolivar, Ekvadoro; kaj nuntempe doktora kandidato en la Kolegio pri Edukado ĉe la Pensilvania Ŝtata Universitato, Usono.

Magdalena instruas la anglan lingvon dum jam pli ol 25 jaroj. Ŝi laboris en Ekvadoro inter la jaroj 2004 kaj 2016 por evoluigi trejnadon pri profesia disvolviĝo por funkciantaj anglaj instruistoj, kaj por disponigi edukajn servojn al la Edukministerio kaj la Sekretariato de Supera Edukado, Scienco, Teknologio kaj Novigado (SENESCYT).

La doktoriĝa esplorado de Magdalena interrilatigas instruistan edukadon, lingvopolitikon, kaj malkoloniecon en Latin-Ameriko. Ŝi estas kunorganizanto kaj kunredaktoro de la serio de malkoloniadaj konversacioj ĉe la Tutmonda Virtuala Forumo (https://gvf.la.psu.edu).

Krome, Magdalena laboras kiel instruisto de la angla kiel dua lingvo (TESL) en totalaj programoj de eksterlanda studado en Ekvadoro (https://ed.psu.edu/tesl-ecuador) kie ŝi engaĝiĝas kun siaj bakalaŭraj studentoj de Pensilvania Ŝtata Universitato en malkoloniigo de anglalingva instruado en postkoloniaj kuntekstoj.

Magdalena estas pola civitano, kaj loĝanto en kaj Ekvadoro kaj Usono. Ŝi tradukas inter la pola, la hispana, la keĉua kaj la angla lingvoj.

2021 – Guilherme Fians kaj Edwin Michielsen

Guilherme Moreira Fians (Brazilo) doktoriĝis pri socia antropologio en la Universitato de Manĉestro (Britio) en 2019, kaj estas nuntempe Lekciisto pri Antropologio en la Universitato de Brazilio. Li estas kunredaktoro de la revuo Esperantologio / Esperanto Studies kaj estrarano de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).  Liaj nunaj esploroj estas bazitaj je la temo de lia doktora disertacio: etnografia studo pri la Esperanto-movado en Francio. La esploroj celas kompreni kiel lingvoj kaj ciferecaj komunikiloj havas efikon je la maniero laŭ kiu homoj evoluigas kaj plukomunikas politikajn perspektivojn.  “Mia projekto esploras kiel dekstremaj naciistoj mobilizas haketojn, ret-robotojn, lingvojn kaj aliajn diskursajn mekanismojn por igi retajn politikajn diskutojn pli dinamikaj kaj, samtempe, pli konfrontaj,” klarigis d-ro Fians. “Mi esploros tiujn temojn el originala perspektivo kiu klarigos la manifestiĝojn de tiuj fenomenoj trans landlimojn, kun fokuso je brazilaj Esperanto-parolantoj.”

Edwin Michielsen (Nederlando kaj Kanado) posedas bakalaŭran kaj magistran diplomojn pri japanaj studoj de la Universitato de Leiden, kaj lastatempe (2021) doktoriĝis ĉe la Universitato de Toronto per disertacio pri “Proletaj artoj kaj internaciismo en Orienta Azio.” Li rolis kiel gastesploristo en la Universitato Ŭaseda kaj kiel Juna Gasta Esploristo en Seula Nacia Universitato, kaj faris pliajn esplorojn en Ĉinio (Universitato Tsinghua) kaj Japanio (Tokia Universitato). Lia Stipendio Marjorie Boulton ebligos plian viziton al Ŭaseda-Universitato kaj al la Japana Esperanto-Instituto por esplori pri la frua historio de Esperanto en Japanio kaj Ĉinio, kaj precipe pri la maniero laŭ kiu Esperanto estis utiligata de proletaj verkistoj en la unua duono de la dudeka jarcento por konstrui tutmondan lingvan solidarecon kontraŭ imperiaj lingvoj kaj lingva subpremo.

Comments are closed