Duobligu la valoron de via donaco!
Donacoj, je usonaj dolaroj, al “Esperanto in the USA” estas duobligitaj ĝis $5,000 fare de la Esperantic Studies Foundation (ESF). Donacu hodiaŭ por duobligi vian subtenon al la multaj valoraj projektoj, kiujn Esperanto-USA nur povas fari dank’ al via malavara kontribuo. En Usono donacoj povas esti impostdeducteblaj.
Donacu per Ĉeko
Farigu la ĉekon je USD al: Esperantic Studies Foundation.
Sendu la ĉekon al:
Esperantic Studies Foundation
638 Greenwood Circle, Cary, NC 27511.
En la memo-loko, indiku ke la donaco estas por Esperanto in the USA.
Kiel Via Donaco Estos Uzata
La atendataj $10,000 subteno al “Esperanto in the USA” estos uzataj por projektoj kiujn Esperanto-USA opinias gravaj por la plua evoluigo de la Esperanto-movado en Nordameriko, ekzemple:
- Subteni la American Good Film Festival
- Subteni kaj evoluigi junajn gvidantojn
- Stimuli kaj fortigi lokajn grupojn
- Evoluigi kaj konservi fortan regionan subten-reton por lokaj grupoj
- Provizi ŝancojn por junaj esperantistoj vojaĝi al Esperanto-eventoj, naciaj kaj internaciaj
- Antaŭenigi rektajn kunvenojn kie esperantistoj povas plibonigi sian lingvonivelon, krei valorajn kontaktojn, kaj partopreni signife en la komunumo kaj en projektoj kiuj plibonigas la mondon
- Fari la jaran kongreson evento "nepre ĉeestinda" por esperantistoj junaj kaj maljunaj
- Kunlabori kun la Kanada Esperanto-Asocio kaj la Meksika Esperanto-Federacio por projektoj utilaj al esperantistoj tra Nordameriko
ESF afable konsentis administri la programon kaj kovri la administrajn kostojn, tiel ke 100% de la donacoj, inkluzive la egalaj kontribuoj, iros al projektoj. Por informo pri kiel la donacoj estas uzataj, kontaktu Amanda Schmidt, Direktoro de la Centra Oficejo de E-USA.
Kvitanco por Via Donaco
Se vi ŝatus ricevi konfirmilon por via donaco, sendu peton al: admin (ĉe) esperantic.org aŭ poŝte al ESF, 638 Greenwood Cir, Cary, NC 27511. La konfirmiloj estos senditaj en januaro de la sekva jaro post la donaco.
Se vi donacas per Zeffy, Zeffy sendos al vi konfirmilon por la donaco.