Kunlabore kun la Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED), la Stud-grupo pri Lingvo de la Unuiĝintaj Nacioj invitas vin kontribui al simpozio pri « lingvo kaj ekskludo », kiu okazos ĵaŭdon, la 7-an de majo, 2015, de 9:15 ĝis 17:00, en la Centro Church (777 United Nations Plaza) en Novjorko.
La organizantoj bonvenigas proponojn por mallongaj 20-minutaj referaĵoj pri temoj kiel:
• Lingvopolitiko en internaciaj organizaĵoj
• Lingvo-egaleco en internaciaj kuntekstoj
• Lingvo-uzo en, kaj per, la Unuiĝintaj Nacioj
• Lingvo kiel faktoro en daŭripova disvolvado
• Lingvo kaj homaj rajtoj
• Diskriminacio surbaze de lingvo
• Lingvo kaj la post-2015-a disvolva strategio
• La rolo de lingvo en internacia pac-gardado
• Lingvo kaj tutmondiĝo
• Lingvo kaj minoritataj rajtoj
• Edukado en denaska lingvo
• Neregistaraj organizaĵoj kaj lingvopolitiko
Bv. sendi proponojn (200 vortojn maksimume) al la estro de la simpozi-organiza komitato, Profesoro Humphrey Tonkin, ĉe tonkin@hartford.edu, ĝis la 13-a de februaro, 2015. La komitato antaŭvidas findecidi la programon ĝis la 1-a de marto.