“AMU Poznanon” relanĉita por 2015-2016!

Pasintjare ESF lanĉis kampanjon “AMU Poznanon” por trovi aldonan financadon por Interlingvistikaj Studoj en Poznano (Pollando) ĉe la Universitato Adam Mickiewicz UAM, aŭ AMU. ESF jam de jaroj subtenas la trijaran postdiploman programon en la prestiĝa kaj dua plej granda universitato de Pollando, kaj la celo de AMU Poznanon estis kolekti, kun la helpo de esperantistoj, aldonajn 5 mil usonajn dolarojn por tiu unika programo. La pasintjara kampanjo estis sukcesa: ĝi atingis la deziratan celon dank’ al malavaraj kontribuoj de multaj esperantistoj, kaj ni ĝojas anonci, ke la ESF-estraro decidis daŭrigi AMU Poznanon ankaŭ por la studjaro 2015-2016, kun la sama ambicia celo: kolekti aldonajn 5 mil dolarojn por la programo.

AMU Poznanon funkcias simple: ĉiu donaco al tiu ĉi programo estas duobligata de ESF, ĝis la sumo de 2500 dolaroj, tiel ke la Interlingvistikaj Studoj ricevas entute la sumon de $5000, aldone al la regula subteno de ESF. AMU Poznanon estis lanĉita en bona momento, ĉar la pasintjara grupo estis multe pli granda ol kutime (26, el 14 landoj), kio postulas pli grandan subtenon ol en la pasinteco. Multaj studentoj venas el neriĉaj landoj, kelkaj devas veturi plurajn milojn da kilometroj por veni al Poznano por la du ĉeestaj sesioj kaj la ekzamenoj, kaj pro tio la aldona helpo de esperantistoj kaj ESF estas aparte aprezata: “Al la donacantoj mi povas nur danki. Ili apogas nin decide, fidoplene, tra Esperantic Studies Foundation kaj Edukado.net. Mi klopodas respondi per miaj klopodoj en studado”, skribis Suso Moinhos (Galegio, Hispanio), unu el la studentoj de la grupo 2014-2017. Dum tiu ekscita postdiploma trijara programo la studentoj venos al Poznano entute sesfoje (dufoje ĉiujare) por intensaj sesioj, faros nekalkuleblajn taskojn, alfrontos ekzamenojn, kreos la reton de kontaktoj kaj amikoj, kaj la sepa fojo estos jam la fina ekzameno kun defendo de la diplomlaboraĵo. Ili enprofundiĝas en Esperantajn fonetikon, gramatikon, kulturon kaj literaturon, ili estos inicitaj en la misterojn de interligvistiko, komunikado, semantiko kaj leksikologio kaj lernos pri pluraj aliaj temoj de niaj plej elstaraj specialistoj (Humphrey Tonkin, Sabine Fiedler, István Ertl, Vera Barandovska-Frank, Ilona Koutny, Zbigniew Galor, por nomi nur kelkajn). Post la fino de la studoj ili mem instruos, laboros, esploros kaj portos la prestiĝon kaj profesian nivelon de Esperanto sur tute alian nivelon.

Ĉi-aŭtune, komence de la dua jaro de la programo, aparte bunta pro la koincido de la aŭtuna sesio ĉe AMU kun la kultura festivalo Arkones, ESF denove invitas la esperantistojn kontribui ĉu al la programo AMU Poznanon aŭ fari ĝeneralan donacon al ESF por helpi financi la ekzistantajn projektojn, subtenatajn de ESF, kiel Lernu.net kaj Edukado.net, kaj por povi investi en novajn promesplenajn iniciatojn. “Se vi volas trafe uzi monrimedojn, ajnakvante, por antaŭenpuŝi la internaciskalan valorigon de nia lingvo, konsideru la eblecon subteni ĉi tiun noblan ideon. Kaj se vi hezitas, provu rakonti pri la postdiploma kurso al neesperantistoj — vi miros pro iliaj respektoplenaj reagoj”, skribas Suso, kiu rekomendas partopreni en la kampanjo AMU Poznanon al ĉiuj, kiuj volas riĉigi Esperantujon per novaj fakuloj pri Esperanto. Koran dankon al la ĝisnunaj subtenantoj de tiu ĉi programo, kaj koran antaŭdankon al niaj estontaj donacantoj!

Fari donacon al AMU Poznanon:

Rete: https://esperantic.org/amu

Per UEA: la konto esfo-p, bv. skribi al financoj@co.uea.org, kopie al admin@esperantic.org, petante fari la ĝiron, kaj kun la noto “Por AMU Poznanon”.

Listo de donacintoj al AMU Poznanon: https://esperantic.org/eo/poznano

Fari ĝeneralan donacon al ESF:

Rete: https://esperantic.org/donacoj

Per UEA: la konto esfo-p, bv. skribi al financoj@co.uea.org, kopie al admin@esperantic.org

Pli da informoj pri Interlingvistikaj Studoj:

Ĝenerale: www.amu.edu.pl/~interl/

Novaĵoj: http://edukado.net/novajhoj?id=573, Pola Radio: http://pola-retradio.org/2015/10/e_elsendo-el-la-02-10-2015

Revuo Esperanto (novembra numero)

Comments are closed