Speciala numero de la ĵurnalo INDECS dediĉita al Esperanto

The Phenomenon of Esperanto estas la titolo de speciala numero de la ĵurnalo Interdisciplinary Description of Complex Systems (INDECS), lastatempe eldonita en Kroatio. La kolekto, redaktita de Profesoro Humphrey Tonkin kaj D-ro Veronika Poór, estas numero 2 de volumo 13 de INDECS (2015). La kolekto estas en la angla kun resumoj en la kroata.

Dek du artikoloj donas ampleksan akademian aliron al la internacia lingvo Esperanto, inkluzive recenzon pri la literaturo fare de Detlev Blanke (Gesellschaft für Interlinguistik, Berlino) kaj vastan enkondukon fare de Humphrey Tonkin (Universitato de Hartford).  Sabine Fiedler (Universitato de Leipzig) kontribuas pri Esperanta frazeologio, Wim Jansen (Universitato de Amsterdamo) ekzamenas Esperantan gramatikon, kaj Duncan Charters (Kolegio Pricipia, Usono) esploras la instruadon de Esperanto.

La funkciaron de Esperanto kiel planlingvo traktas kvar artikoloj. Ilona Koutny (Universitato Adam Mickiewicz, Pollando) demandas ĉu komplekseco estas planebla, Federico Gobbo (Universitato de Amsterdamo) ekzamenas la uzon de Esperanto en maŝintradukado, kaj Detlev Blanke kaj Wera Blanke (Gesellschaft für Interlinguistik) esploras la historion kaj potencialon de Esperanto kiel lingvo por akademia komunikado. Humphrey Tonkin demandas pri tio, kiel esplorado pri planlingvoj povas esti aplikita al lingvoplanado ĝenerale.

Ekzamenante la rolon de Esperanto en la idefluo en Japanio en la frua dudeka jarcento, Sho Konishi (Universitato Oksfordo) proponas specifan analizon pri aparte interesa demando en la historio de ideoj, nome, kiel Esperanto kaj rilataj ideoj de lingva demokratio influis pensadon kaj politikon en diversaj mondopartoj.

La demando pri la grando kaj viveco de la Esperanto-movado estas esplorata en du artikoloj kiuj atingas tute malsamajn konkludojn. Krunoslav Puškar (Universitato de Zagrebo) ekzamenas la kernajn kredojn de la malkreskanta tradicia Esperanto-movado en Kroatio, dum Amri Wandel (Hebrea Universitato) ekzamenas la rapidan tutmondan disvastiĝon de Esperanto per la Interreto, malkaŝante akran dividon inter « tradiciaj » strukturoj kaj la novaj aliroj al Esperanto kaj ĝia uzado de pli junaj lernantoj kaj uzantoj ne ligitaj al tradiciaj Esperanto-organizoj.

INDECS estas eldonata en Zagrebo de la Kroata Interdisciplina Societo kun subteno de la Kroata Ministerio pri Scienco, Edukado kaj Sporto.

La artikoloj legeblas ĉe www.indecs.eu kaj la numero haveblas papere de Universala Esperanto-Asocio www.uea.org

Comments are closed