Elstaraj instruistoj, kvar kursoj, kaj KTF!

NASK-2018 estos tre speciala ĉi-jare: estos kvar niveloj de instruado (inkluzive de la komencanta kurso, la unuan fojon en multaj jaroj), famaj instruistoj (Katalin Kováts, Anna Löwenstein, José Antonio Vergara kaj Thomas Alexander) kaj la speciala gastparolanto: la antaŭa prezidanto de UEA, Renato Corsetti, plus, samtempe kun NASK denove okazos KTF: Kino-Teatro-Festo. Jen nur kelkaj kialoj veni al NASK-2018 (3-12a de julio 2018, Raleigh, NC, Usono)!

La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) estas intensa, merga kursaro en Esperanto, kiu okazas seninterrompe ekde 1969. Same kiel dum kelkaj pasintaj jaroj, NASK okazos en la universitato  William Peace (Raleigh, Usono), kaj, jen denove, ĝi kunigas la fortojn kun KTF (Kino-Teatro-Festo). Ĉi-jare anstataŭ la kutimaj tri kursoj (por post-komencantoj, progresantoj kaj progresintoj), NASK ofertos kvar kursojn, inkluzive de la komencanta kurso instruata de Thomas Alexander (Usono), por tiuj, kiuj ankoraŭ ne lernis la lingvon aŭ bezonas solidan bazan revizion de la lingvo. Katalin Kováts (Hungario/Nederlando), veterana NASK-instruisto, instruos kurson por progresantoj, kiuj ŝatus fokusiĝi pri la praktikado de Esperanto kaj poluro de siaj lingvokapabloj.

Estos du fakaj kursoj por tiuj, kiuj pretas studi la materialon en kaj pri Esperanto kaj kiuj ne bezonas fokusiĝi pri lingvolernado specife: José Antonio Vergara (Ĉilio) instruos la progresintan kurson pri Esperanto-Movado, Historio kaj Kulturo, kaj Anna Löwenstein (Britio/Italio) instruos la progresintan kurson pri Esperanto-Literaturo. Renato Corsetti (Italio) estos speciala gastparolanto kaj faros prezentaĵojn pri kelkaj temoj. Notu ke la progresanta kaj la progresintaj kursoj estos instruataj plene en Esperanto, kaj ke ĉi-jare NASK ne ofertas la postkomencantan kurson. “En la lastaj jaroj la nombro de partoprenantoj multe kreskis (ni havas ĉ. 60 partoprenantojn ĉiujare), kaj ni volas diversigi la opciojn por studi Esperanton ĉi-somere kaj ankaŭ plenumi la bezonojn kiujn ni observis en la lastaj kelkaj jaroj”, klarigas Lee Miller, unu el gvidantoj kaj antaŭaj instruistoj de NASK. “Danke al Duolingo kaj Lernu.net multaj homoj venas la unuan fojon jam tute pretaj partopreni en la progresanta kurso, kaj estas ankaŭ multaj partoprenantaj jam bone preparitaj por la progresinta nivelo”.

NASK estas bonega okazo vivi tute en Esperanto, paroli la lingvon la tutan tagon, ĉiutage, en plej kutimaj situacioj: en la loĝejo, manĝejo, en etaj grupoj, dum neformalaj konversacioj, dum ekskursoj, manĝante ekstere, ktp. Okazos ankaŭ riĉa vespera programo kun prezentaĵoj de studentoj. Paralele kun NASK, okazos KTF: Kino-Teatro-Festivalo, por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri produktado kaj prezentado de vidaj artoj. NASK-partoprenantoj havos la okazon partopreni ankaŭ en KTF-projektoj aŭ simple spekti la vesperajn programerojn prezentitaj de KTF-partoprenantoj. La studentoj havos ankaŭ la okazon ekzameniĝi laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), sed oni bezonos registriĝi por tio aparte (pli da informoj haveblos ĉe https://edukado.net/ekzamenoj).

La baza kosto por la 8-taga kurso estas $770 (ĝi inkluzivas la loĝadon, manĝojn kaj la instruadon) antaŭ la unua de marto 2018 kaj $820 post la unua de marto 2018. Aldonu $250 por la aparta ĉambro. Estas ankaŭ opcioj por lokaj studentoj kaj personoj loĝantaj eksterkampuse. Por pli da informoj kaj la registrilo, vizitu nask.esperanto-usa.org/venonta aŭ skribu al eddyellen@aol.com. Por pagi, vizitu https://www.esperantic.org/eo/nask-2/. Spektu bonegan videon de Globeto pri NASK: youtu.be/UbnxwKbpf2I

Comments are closed