Brooklyn honoris Esperanton

Dimanĉon, la 10an de decembro 2017, la Publika Biblioteko de Brooklyn (Novjorko) gastigis la prelegon “Bridge of Words: 130 Years of Esperanto” (Ponto el Vortoj: 130 Jaroj de Esperanto): la evento por honori la 100an datrevenon de morto de Zamenhof. Sponsorita de la Pola Kultura Instituto kaj de ESF, la evento prezentis Esther Schor, universitatano kaj poeto, de la universitato Princeton. Dr. Schor parolis pri la amplekso de la vivo kaj de la filozofio de Zamenhof kaj donis superrigardon pri la Esperanto-historio kaj kulturo. Aparte notindas ŝia analizo de la graveco de Zamenhof kiel filozofo kaj pioniro de novecaj ideoj, kaj liaj streboj repacigi, kiel juda intelektulo, la universalistan impulson kiun enhavas la ideo de universala lingvo. Post la prelego de Dr. Schor, la parolon prenis Humphrey Tonkin, antaŭa prezidanto de UEA, kaj Sebastian Schulman, tradukisto de Esperanto-literaturo, por diskuto pri temoj rilataj al Esperanto-kulturo. Interalie, oni parolis pri la loko de Esperanto hodiaŭ, kompare kun la tutmonda angla, la manieroj aparteni kaj partopreni en la Esperanto-komunumo, kaj ankaŭ pri la divsolviĝo de Esperanto-kulturo. La aŭskultantaro aktive partoprenis la diskuton. La eventon ĉeestis pli ol trideko da homoj: bona miksaĵo de longtempaj esperantistoj kaj scivolemuloj, por kiuj tio estis la unua fojo, kiam ili serioze lernis pri la lingvo.

 

Comments are closed