Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK)

Photo: Phil Dorcas

NASK 2005 (foto: Filipo Dorcas)

La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) estas intensa merga kursaro en Esperanto. Antaŭ la jaro 2002, NASK dum 31 jaroj okazis en San-Franciska Ŝtata Universitato. En 2002-2006 la kursaron gastigis School for International Training (SIT) en Brattleboro, Vermonto, en 2007-2011 - la Universitato de Kalifornio en San-Diego; en 2012 ĝi okazis la Universitato de Teksaso en Dallas, en 2014 en la Universitato de Viktorio (Kanado), kajen 2013, 2015, 2016 en William Peace University en Raleigh, Nord-Karolino. Same en 2017 la kursaro okazos, jam la kvaran fojon, en la belega kampuso de William Peace University en Raleigh. NASK estas unika eduka evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj ankaŭ profesiajn Esperanto-instruistojn de la tuta mondo. La kurson organizas kaj administras S-ino Ellen Eddy. Por pli da informoj, spektu la videon.

Du elstaraj eksterlandaj instruistoj akceptis la inviton partopreni:  Katalin Kovats (Hungario/Netherlando) instruos en la Supera Nivelo, kaj ŝia edzo Sylvain Lelarge (Nederlando/Francio) instruos en la Meza Nivelo.  Ili ambaŭ instruis kiam la kursaro okazis en Brattleboro, Vermonto ĉe la Altlernejo de Internacia Trejnado (School of International Training) en 2006. Lee Miller (Usono) instruos en la Post-Baza  nivelo.

Ĝuste antaŭ  NASK okazos la Landa Kongreso de Esperanto-USA , samloke tiel ke oni povos veni por la Kongreso kaj resti por NASK. La kongresaj datoj estos 30 de junio - 3-a de julio. Studantoj por NASK alvenos la 4-an de julio kaj foriros la 13-an; lecionoj okazos de la 5-a ĝis la 12-a de julio. Vespere de la alventago, studantoj povos spekti  la piroteknikaĵojn en la urbcentro.  (La Universitato William Peace estas je promendistanco, kaj la artfajraĵoj estas videblaj de la kampuso).

Dum la 8 tagoj de instruado, lecionoj okazos matene, kaj estos ankaŭ diversaj aliaj aktivaĵoj kaj programoj posttagmeze kaj vespere: prezentadoj, esplorado de la belaj muzeoj, butikoj kaj restoracioj de la urbo, ĉio en piedira distanco de la kampuso. La baza kosto por 8-taga NASK estas $790: loĝado, manĝado, kaj instruado.  Estas aliaj eblecoj por lokanoj kiuj ne loĝos ĉe la universitato.  Petu la registrilon ĉe: eddyellen@aol.com aŭ vizitu: nask.esperanto-usa.org/venonta.

Petu la registrilon kaj pli da informoj ĉe Ellen M. Eddy, la administranto: EDDYELLEN@aol.com

Pagopcioj: malsupre sur tiu ĉi paĝo (bv. kontakti adminesperantic.org pri eventualaj problemoj rilate pagojn).

 ***

Ĝis la 1a de aprilo: $790




***

Post la 1a de aprilo: $840




***

Krompago por unupersona ĉambro: $225




***

Alia sumo




Comments are closed