AMU Poznanon daŭras en 2016-17!

Antaŭ du jaroj ESF lanĉis kampanjon “AMU Poznanon” por trovi aldonan financadon por Interlingvistikaj Studoj en Poznano (Pollando) ĉe la Universitato Adam Mickiewicz UAM, aŭ AMU. ESF jam de jaroj subtenas la studentojn de la trijara postdiploma programo en la prestiĝa kaj dua plej granda universitato de Pollando, kaj la celo de AMU Poznanon estis kolekti, kun la helpo de esperantistoj, aldonajn 5 mil usonajn dolarojn por tiu unika programo. La pasintaj du kampanjoj estis sukcesaj: ĝi atingis la deziratan celon dank’ al malavaraj kontribuoj de multaj esperantistoj, kaj ni ĝojas anonci, ke la ESF-estraro decidis daŭrigi AMU Poznanon ankaŭ por la studjaro 2016-2017, kun la sama ambicia celo: kolekti aldonajn 5 mil dolarojn por la programo.

AMU Poznanon funkcias simple: ĉiu donaco al tiu ĉi programo estas duobligata de ESF, ĝis la sumo de 2500 dolaroj, tiel ke la Interlingvistikaj Studoj povu ricevi la sumon de $5000, aldone al la regula subteno de ESF, por la kresko de la programo. AMU Poznanon estis lanĉita en bona momento, ĉar la lasta grupo de gestudentoj estis multe pli granda, ol kutime, kio postulas pli grandan subtenon al la studentoj ol en la pasinteco. Multaj studentoj venas el neriĉaj landoj, kelkaj devas veturi grandajn distancojn por veni al Poznano por la du ĉeestaj sesioj kaj la ekzamenoj ĉiujare, kaj pro tio la aldona helpo de esperantistoj kaj ESF estas aparte aprezata.

Ĉi-aŭtune, komence de la tria jaro por la studentoj de la grupo 2014-2017, aparte bunta pro la koincido de la aŭtuna sesio ĉe AMU kun la kultura festivalo Arkones, ESF denove invitas la esperantistojn kontribui ĉu al la programo AMU Poznanon aŭ fari ĝeneralan donacon al ESF por helpi financi la ekzistantajn projektojn, subtenatajn de ESF, kiel Lernu.net kaj Edukado.net, kaj por povi investi en novajn promesplenajn iniciatojn. Se interlingvistikaj studoj interesas vin, pripensu aliĝi al la sekva grupo: 2017-2020! Koran dankon al la ĝisnunaj subtenantoj de tiu ĉi programo, kaj koran antaŭdankon al niaj estontaj donacantoj!

Fari donacon al AMU Poznanon:

• Rete: https://esperantic.org/amu

• Per UEA: la konto esfo-p, bv. skribi al financoj@co.uea.org, kopie al admin@esperantic.org, petante fari la ĝiron, kaj kun la noto “Por AMU Poznanon”.

Fari ĝeneralan donacon al ESF:

• Rete: https://esperantic.org/donacoj

• Per UEA: la konto esfo-p, bv. skribi al financoj@co.uea.org, kopie al admin@esperantic.org 

Pli da informoj pri Interlingvistikaj Studoj:

• Ĝenerale: www.amu.edu.pl/~interl/

• Pri la lasta sesio: http://edukado.net/novajhoj?id=647

Comments are closed