Vi helpas krei pli justan mondon. Subtenu ESF-on/lernu!

Kara amiko,

Antaŭ dekkvin jaroj, ESF subvenciis aron da junaj promesplenaj esperantistoj krei retejon, Lernu.net. Ni estis certaj, ke ĝi helpos al la nova generacio lerni Esperanton kaj konektiĝi kun homoj, kiujn ni neniam antaŭe povis atingi. Sed la sukceso de tiu projekto tute superis niajn atendojn. Lernu fariĝis vigla reta komunumo kun pli ol 225 mil uzantoj (kaj ĝia uzantaro daŭre kreskas…) kaj miloj da paĝrigardoj ĉiutage. La retejo nun estas konata ĉie tra la mondo.

Esperanto prosperas nun en la interreto kiel neniam antaŭe. Kun la sukceso de la Esperanto-kurso ĉe alia lingvolerna retejo, Duolingo, pli kaj pli da novaj esperantistoj bezonas aliron al pliaj rimedoj por Esperanto-lernado, sperti Esperanto-kulturon kaj fariĝi parto de la Esperanto-komunumo. Lernu.net donas tion al ĉiuj homoj ĉirkaŭ la mondo, inkluzive al tiuj, kiuj loĝas en landoj, kiuj ne havas Esperanto-asociojn aŭ tradiciajn kursojn.

Tiun sukceson ebligas entuziasmo, talento kaj miloj da horo da volontula laboro. Sed Lernu.net (kaj aliaj rete bazitaj projektoj, kiel Edukado.net) ne povus ekzisti sen signifa investo de ESF. Ni subtenis la projekton ekde la komenca fazo, tra ĝia kresko kaj sukceso, kaj ankaŭ tra la lasta fazo de renovigo kompletigita ĉi-somere: la nova Lernu kun la nova kurso, pliriĉigita biblioteko kaj plene renovigita interfaco. Kaj same kiel Lernu.net ne povus ekzisti sen la investo de ESF, ESF ne povus funkcii sen la malavara subteno de ĝiaj donacantoj, kiel vi. Koran dankon! Kiel skribis unu el niaj donacantoj, Fernando Maia Jr., el Brazilo, “Mi donacas al ESF, ĉar mi konsentas kaj fidas je la realigata laboro. ESF tenas kaj subtenas kelkajn el la plej gravaj spacoj por Esperanto en la reto, ĉiam kun moderna rigardo kaj entuziasmigaj rezultoj.”

La teamoj de ESF kaj Lernu sincere dankas vin pro via fido kaj subteno. Ni petas vin konsideri subteni ESF-on kaj Lernu.net ankaŭ ĉi-jare kaj en la estonteco! Vi povas fari unufojan donacon rete (esperantic.org/donacoj/donacu-rete) aŭ starigi aŭtomatan ĉiumonatan donacon. Eblas ankaŭ donaci per UEA (esfo-p). Kiel donacanto, vi estos rekonita sur la virtuala “Muro de donacantoj” de la ESF-retejo. Vi ankaŭ povas donaci rekte al Lernu.net: http://lernu.net/en/subteno.

Amike,
Humphrey Tonkin
Prezidanto, ESF

Comments are closed