Novjorka prelegserio omaĝos al Tivadar Soros, esperantisto

Esther Schor, aŭtoro de Bridge of Words: Esperanto and the Dream of a Universal Language (Ponto el vortoj: Esperanto kaj la revo de Universala Lingvo.  Metropolitan Books, 2016), estos la unua parolanto en prelegserio memoriga al Tivadar Soros, kies aŭtobiografia verko Maskerado, verkita en Esperanto, rakontis pri liaj sukcesaj streboj teni sian familion viva kaj kompleta dum la Nazia kunpelo kaj murdo de miloj da judoj en Hungario. Fine la familio almigris Usonon, kie lia filo, George Soros, elstariĝis en la mondo de financo kaj humana filantropio.

La prelegserio, subvenciata de Esperantic Studies Foundation, okazos sub aŭspicio de la Programo pri Lingvistiko ĉe la Postdiploma Centro de la Urba Universitato de Novjorko, 365 Kvina Avenuo (ĉe 34-a Strato). La prelego okazos en salono C198 vendredon, la 16-an de decembro, 2016, je la 4-a ptm.

La prelegoj estas senpagaj kaj malfermaj al la publiko.

La prelegon de prof. Schor enkondukos Humphrey Tonkin, emerita prezidanto de la Universitato de Hartford kaj estrara prezidanto de ESF, kiu parolos pri la vivo kaj atingoj de Tivadar Soros. Prof. Tonkin tradukis la du librojn de Soros el Esperanto en la anglan kiel Masquerade (2000) kaj Crusoes in Siberia (2010).

Kiel profesoro de la angla ĉe Universitato Princeton, Esther Schor studis la originojn kaj evoluon de la Internacia Lingvo Esperanto kaj ĝian pozicion en la moderna mondo. Multrilate, ŝia nova libro estas rekonfirmo de la graveco de Esperanto kiel socia movado en la hodiaŭa mondo. Laŭ recenzo en New York Times, la libro “lasas nin sen dubo ke, kion ajn Esperanto faras, ĝi ŝajne ĝuste faras ĝin.”

Estontajn prelegojn prezentos Michael Gordin, profesoro pri moderna kaj nuntempa historio ĉe Universitato Princeton (pri ligo inter Albert Einstein kaj la internacilingva movado), Brigid O’Keeffe, profesoro pri historio ĉe Kolegio Brooklyn (pri Esperanto en la fruaj jaroj de Sovetunio), Ulrich Lins, historiisto kaj aŭtoro (pri persekutado de esperantistoj sub Hitler kaj Stalin), Nico Israel, profesoro de la angla ĉe Kolegio Hunter (pri James Joyce kaj Esperanto), kaj Ulrich Becker, eldonisto de Esperanto-libroj en Novjorko (pri eldonado en Esperanto). La prelegserio daŭros ĝis aŭtuno 2017. Pliaj informoj haveblas ĉe: www.soroslectures.org (angle).

Comments are closed