Stipendioj kaj subvencioj
ESF invitas proponojn pri esplorsubvencioj ĝis US$2000 por helpi precipe esploristojn kaj postdiplomajn studentojn realigi kaj publikigi esplorojn en kampoj kiel ekzemple lingvoplanado, interlingvistiko, transnacia lingvopolitiko, lingva justeco, kaj planlingvistiko (inkluzive de Esperanto). Subvencioj haveblas por:
- malgrandaj esplorprojektoj
- ĉeesto en konferencoj
- vojaĝado al esplorbibliotekoj
- subteno al surterena esplorado
- evoluigo de retejoj
- subteno al eldonado
… kaj rilataj agadoj
Proponoj sekvu la jenajn gvidliniojn ĉe https://www.esperantic.org/eo/stipendioj/esf-stipendioj/ kaj havu buĝeton kaj temposkemon. Oni povas sendi la proponon kiam ajn. Sendu la proponojn al admin@esperantic.org.