Du Asocianoj de ESF elektitaj al la Akademio de Esperanto

Grant Goodall, estrarano de ESF, kaj membro de la ESF konsilantaro, Lee Miller, estis elektitaj al la Akademio de Esperanto

Grant Goodall estis ĵus elektita al la Akademio de Esperanto kun naŭ-jara mandato. Lerninte Esperanton kiel gimnaziano, Grant laboras volontule en ESF jam dum multaj jaroj, kiel estrarano ekde 2001 kaj nuntempe kiel Vic-Prezidanto. Li estas profesoro pri lingvistiko en la Universitato de Kalifornio en San Diego, kie li estas esploristo pri la sintakso de homa lingvo kaj pri lingvoakirado. Lia esplorlaboro inkluzivas studojn pri la strukturo de Esperanto kaj li ofte instruas kurson pri la historio de konstruitaj lingvoj kaj pri la scienco malantaŭ ili. La Akademion de Esperanto oni fondis en 1905 kun la celo gvidi kaj kontroli la evoluon de la lingvo. La 45 membroj de la Akademio estas internacie konataj pro siaj kontribuoj al la literaturo, la esplorado, kaj la instruado.

Ankaŭ Lee Miller, konata Usona aktivulo, kaj nun organiza konsilanto al ESF, estis elektita al 9-jara mandato en la Akademio.  Lee lernis Esperanton kiel 16-jarulo (antaŭ pli ol 50 jaroj!), kaj ekde tiam restas aktiva membro de ELNA/E-USA, kaj UEA.  Li komencis partopreni la Usonan someran kursaron de Esperanto (nun konatan kiel NASK) en 2000, kaj li estas kerna parto de la organiza teamo.  Post la apero de Duolingo, li komencis roli kiel administranto kaj ĉefa lingvo-konsilanto en granda grupo ene de Fejsbuko (Duolingo Esperanto Learners).  Lee havas spertojn unue kiel profesia flegisto (inkluzive de universitata instruado en tiu fako), kaj poste kiel interpretisto de la Usona signo-lingvo.

Comments are closed