Antaŭ pli ol kvindek jaroj, en 1968, ESF estis fondita kiel eduka kaj esplora neprofitcela fondaĵo. Ekde tiu tempo, ĝi estas grava subvencianto de universitataj esploroj kaj diversaj projektoj rilataj al Esperanto, lingvistiko / interlingvistiko kaj lingva justeco ne nur en Nordameriko, sed en la tuta mondo. La tri fondintoj, junaj tiutempe, daŭre kunlaboras kun ESF kiel konsilantoj aŭ estraranoj.
Tra la jaroj la administrado de la fondaĵo spertis multajn ŝanĝiĝojn. Dumtempe, pluraj dokumentoj estas perditaj aŭ disigitaj, esploristoj kaj estroj de projektoj en pluraj kazoj ne plu vivas, kaj estas klara risko ke valora informo pri la historio de la fondaĵo malaperos se ni ne rapide agos.
Sekve, la estraro pretas financi modestan projekton por konservi la skribitan historion kaj kolekti la memorojn de partoprenantoj en la agadoj de ESF, kiu eble gvidos al la eldono de publikaĵo pri la historio de la unuaj 50 jaroj de ESF. Tial ESF serĉas personon de Usono aŭ Kanado, kiu pretas gvidi aŭ partopreni en tiu ĉi projekto. Se vi interesiĝas, bv. kontakti la Ĉef-Direktoron, Chuck Mays <chuck.mays@esperantic.org> antaŭ la 30a de aprilo 2019.