Poznano funebras: Forpasis Zbigniew Galor

Tute neatendite, forpasis konata pola esperantisto, Zbigniew Galor, la edzo de Ilona Koutny.

Lian foreston jam sekvontsemajne akre sentos la studentoj de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, kie li helpis en kunordigado, programoj, kaj ankaŭ mem prelegis pri sociologiaj temoj. La sekva semestro en Poznano certe estos markita de tiu malfeliĉa evento.

Zbyszek nun eniris en la Panteonon de Edukado.net. Mi petas vin lasi tie kondolencajn vortojn, dividi viajn memoraĵojn pri li.

Ni deziras al Ilona multe da forto kaj kuraĝo akcepti kaj transiri la nekompreneblan sortobaton.

Plene en funebro kaj tristeco, Katalin Kovats, redaktoro de Edukado.net

(el Edukado.net)

Comments are closed