Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge denove ĉe NASK

NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) revenos al Universitato William Peace en Raleigh, Norda Karolino, jam la kvaran fojon. NASK estas la plej longdaŭra Esperanto-kursaro en Norda Ameriko, kaj ĝi estas unu el la plej gravaj aktivaĵoj subtenataj de ESF. NASK estas unika kleriga evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj renomajn Esperanto-instruistojn el la tuta mondo.

Du elstaraj instruistoj akceptis la inviton partopreni: Katalin Kovats (Hungario / Netherlando) kaj Sylvain Lelarge (Francio / Nederlando). La geedza paro jam de 15 jaroj kun granda sukceso gvidas la paroligajn kursojn dum UK, kaj diversajn lingvajn programojn dum Esperanto-aranĝoj. Katalin Kovats estas la redaktorino de Edukado.net, membro de la Akademio de Esperanto, kaj ofta gastinstruisto ĉe NASK. Ŝi instruos en la Supera Nivelo. Sylvain Lelarge estas profesia instruisto pri la franca lingvo, kaj li gvidos la meznivelan kurson – tio estos jam lia dua sperto kiel NASK-instruisto. Lee Miller (Usono), profesia interpretisto kaj unu el organizantoj de NASK, instruos en la Post-Baza nivelo.

Tuj antaŭ NASK samloke okazos la Landa Kongreso de Esperanto-USA, tiel ke oni povu veni por la Kongreso kaj resti por NASK. La kongresaj datoj estos 30-a de junio ĝis la 3-a de julio 2017. Studantoj por NASK alvenos la 4-an de julio kaj foriros la 13-an; lecionoj okazos inter la 5-a kaj la 12-a de julio. Vespere de la alventago, studantoj povos spekti la piroteknikaĵojn en la urbcentro. (La Universitato William Peace estas je la promendistanco de la urbocentro, kaj la piroteknikaĵoj estos videblaj de la kampuso.)

Dum la ok tagoj de instruado, lecionoj okazos matene, sed estos ankaŭ diversaj aliaj aktivaĵoj kaj programoj posttagmeze kaj vespere: prezentaĵoj, esplorado de la belaj muzeoj, butikoj kaj restoracioj de la urbo, ĉio en la piedira distanco de la kampuso. La baza kosto por 8-taga NASK estas $790 ($840 post la 1-a de marto), kiu inkluzivas loĝadon, manĝadon, kaj instruadon. Estas aliaj eblecoj por lokanoj, kiuj ne loĝos ĉe la universitato. Petu la registrilon ĉe eddyellen@aol.comaŭ vizitu la retejon: nask.esperanto-usa.org/venonta.

Comments are closed