Misio de ESF

Ni celas evoluigi kaj subteni bonegan agadon en universitata laboro, edukado kaj interlingva komunikado.

Niaj prioritatoj kaj valoroj formiĝas per engaĝiĝo kun la tutmonda komunumo de Esperanto-parolantoj, kiel ankaŭ kun esploristoj, edukistoj kaj aktivistoj en multaj lingvorilataj kampoj.

Prioritatoj de ESF

ESF laboras por antaŭenigi la komprenon kaj praktikon de lingva justeco en multekultura mondo, enfokusigante tri prioritatajn kampojn: Esplorado, Konservado kaj Edukado.

ESF subtenas siajn prioritatojn per subvencioj kaj premioj.

Esplorado

ESF laboras por instigi kaj faciligi universitatan laboron kaj publikan diskuton pri interlingva komunikado kaj interlingvistiko, lingva justeco, lingvo-politiko kaj -planado, kaj la fenomeno Esperanto.

Specife, la prioritatoj de ESF estas:

  • Komisii kaj subteni esploron en tiuj kampoj, precipe esploron, kies aliro estas plurfaka, transnacia aŭ/kaj novigema;
  • Plifortigi ekzistantajn revuojn kaj libroseriojn: Language Problems and Language Planning (LPLP); Esperantologio / Esperanto Studies; sponsoritajn numerojn, superrigardajn artikolojn kaj kolokvojn; eldonseriojn (ekz. Studies in World Language Problems); komisiitajn volumojn;
  • Plibonigi esplorilojn en la ĉi-supraj kampoj, inkluzive de skribaj kaj parolaj tekstaroj; komputaj iloj; bibliografioj kaj datumbazoj;
  • Plifortigi rilatojn kun aliaj organizaĵoj, inkluzive de socia interagado, partnerecoj kaj evoluigo de komunaj projektoj kun esplorinstitucioj kaj universitatoj;
  • Plibonigi la videblecon de interlingva esplorado per sponsoritaj premioj kaj eksteraj konferencoj, kaj per instigo al disvastigo de esploroj, formulado de politikoj kaj publika debato pri interlingvaj politikaj temoj.

Konservado

ESF laboras kun bibliotekoj, organizaĵoj kaj individuoj por konservi valorajn dokumentojn kaj kreaĵojn, kiuj eble donos komprenon pri la riĉa historio de la fenomeno Esperanto kaj la pli larĝa kampo interlingvistiko.

Specife, la prioritatoj de ESF estas:

  • Helpi bibliotekojn akiri kaj konservi dokumentojn kaj presitajn materialojn rilate al Esperanto kaj interlingvistiko;
  • Labori por certigi, ke tiuj materialoj estas disponeblaj al esploristoj;
  • Identigi materialojn meritajn esti konservataj kaj bibliotekojn kapablajn akiri ilin;
  • Instigi kunlaboron pri ciferecaj bibliotekoj kaj katalogoj.

Edukado

ESF instigas la studon kaj instruon de Esperanto kaj interlingvistiko ĉe la universitata nivelo, proponante subvenciojn por surlokaj kaj enretaj kursoj. Aldone ĝi subtenas la kreon kaj bontenon de enretaj edukaj rimedoj, kiuj harmonias kun la prioritatoj de la fondaĵo.

Kiel la administranto de NASK (la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto), ESF subtenas la instruon de Esperantaj literaturo, historio kaj kulturo pere de Esperanto, kaj instigas la evoluigon de plej rekomendataj metodoj instrui lingvojn merge. Tiu aspekto de nia laboro enfokusigas Nord-Amerikon.

Specife, la prioritatoj de ESF estas:

  • Subvencii preparantojn de kursoj kaj retejoj en la ĉi-supraj kampoj;
  • Instigi kaj subteni, ke universitatoj ofertu kursojn pri interlingvistiko kaj Esperanto;
  • Plikonsciigi pri la edukaj avantaĝoj kaj ebloj instrui kaj lerni en la ĉi-supraj kampoj;
  • Subvencii, precipe ĉe la postdiploma nivelo, studentojn, kiuj serĉas staĝon aŭ senpagan sperton en tiuj kampoj.

Comments are closed