Nitobe-simpozioj
Nitobe-Centro por Lingva Demokratio estis kreita por starigi demandojn pri internacia komunikado kaj egaleca lingvopolitiko. Krome, la Centro kunordigas reton de aktivuloj agantaj en tiu ĉi kampo. La specifa fokuso de Nitobe-Centro estas altigi la nivelon kaj intensecon de publika kaj politika debato pri lingvopolitiko en la unuiĝanta Eŭropo, kun la celo krei komunan, pozitivan kaj realisman lingvopolitikan kadron, kiu ekvilibrigus la protekton kaj gloradon de lingva diverseco kun la bezono de efika, altkvalita komunikado inter ĉiuj civitanoj de Eŭropa Unio. La Centro estis inspirita de serio de konferencoj (Nitobe-Simpozio) organizitaj de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo. Tiuj konferencoj kunvenigas aktivulojn, klerulojn, registarajn oficistojn kaj politikistojn por ekzameni la lingvajn dimensiojn de eŭropa integriĝo kaj tutmondiĝo.
Noto: NITOBE Inazo (1862-1933) estis japano, doktoro de agrikulturo, edukisto, verkisto, Asista Ĝenerala Sekretario de Ligo de Nacioj kaj fervora simpatianto de Esperanto. Li partoprenis la 13-an UK 1921 en Prago kiel oficiala delegito de la Ligo de Nacioj. Portreto de NITOBE Inazo sur 5000-ena bileto.
2013
Nitobe-simpozio 6, Rejkjaviko, Islando
Anglalingva instruado en neanglalingvaj universitatoj
Datoj: 18a - 20a de julio 2013
Disvastiĝo de la angla kiel instrulingvo en pluraj landoj de la mondo estis la temo de tiu ĉi Nitobe-simpozio. La simpozio, kiun organizis la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj kunigis tre diversecan grupon de 40 invititaj specialistoj pri supera edukado el 23 landoj, ekde Usono, Kanado, Irlando kaj Britio, ĝis Ĉinio, Japanio, Ĉilio, Meksiko, Kipro, Kazaĥio, Azerbajĝano kaj Hindio. La nordiaj landoj (Finnlando, Svedio, Danio, Norvegio kaj Islando) estis aparte bone reprezentitaj. La libro, English in Nordic Universities: Ideology and Practice, redaktita de Anna Kristina Hultgren, Frans Gregersen, kaj Jacob Thøgersen, eldonota de John Benjamins, Amsterdamo, estis la tuja inspiro por la simpozio.
La simpozio konsistis el prezentaĵoj kaj paneldiskutoj de spertuloj tra la mondo, kun la emfazo sur la Nordiaj landoj kaj la lingvo de instruado en universitatoj. La lastaj jaroj estas markitaj per sentebla kresko de la kvanto de kursoj kaj programoj, aparte je la magistra nivelo, instruataj ĉu tute ĉu parte en la angla – la respondo al la grandiĝanta movebleco de studentoj kaj la kreskanta intereso de universitatoj pri internaciaj pritaksoj, kio igas diversajn tipojn de universitatoj tra la mondo konkurenci por rimedoj, ĉefe esplorsubvencioj, kaj por altigi nacian kaj internacian prestiĝon. La simpozion, kiu okazis en la Islanda Nacia Muzeo, financis ESF (Esperantic Studies Foundation), kun aldona subteno de la eldonejo John Benjamins. La simpozio okazis sub la aŭspicioj de la Instituto Árni Magnusson por Islandaj Studoj, la Konsilio de la Islanda Lingvo, kaj la Instituto Vigdis Finnbogadóttir por Fremdaj Lingvoj. Ari Páll Kristinsson, de la Instituto Árni Magnusson, prizorgis lokan organizadon. Festparoladojn faris Rainer Enrique Hamel (Meksiko), Michele Gazzola (Germanio/Italio) kaj F. Xavier Vila (Katalunio, Hispanio).
« Dum la uzo de ununura lingvo en supera edukado evidente faciligas la fluon de informo internacie, ĝi privilegias iujn homojn kaj malavantaĝigas aliajn, kaj ofte ĝin antaŭenigas akademia prestiĝo, pli ol akademia elstareco », komentis Humphrey Tonkin (Usono), unu el la organizintoj de la simpozio. « Ĝi ankaŭ erozias la kapablon de naciaj kaj lokaj sciencaj kulturoj rilati kun la lokanoj, inkluzive gejunulojn », li aldonis. Estas urĝa bezono trovi aliajn, multlingvajn solvojn, li sugestis.
Klaku ĉi tie por pli da informoj
2007
Nitobe-simpozio 5, Tokio, Japanio
Europaj lingvoj kaj aziaj nacioj: pasinteco, politiko, potencialo
Datoj: 2a - 3a de aŭgusto 2007
Prelegintoj: E.Annamalai (IN), Richard B. Baldauf Jr.(AU), Probal Dasgupta (IN), Feng Zhiwei (CN), Mark Fettes (CA), Kimura Goro Christoph (JP), Robert Phillipson (DK), Timothy Reagan (US), Tove Skutnabb-Kangas (DK), Humphrey Tonkin (US), Usui Hiroyuki (JP) k.a.
2005
Nitobe-simpozio 4, Vilno, Litovio
Lingvopolitikaj aspektoj de la larĝiĝo de la Eŭropa Unio
Datoj: 30a de julio - 1a de aŭgusto 2005
Prelegintoj: Humphrey Tonkin (US), Mark Fettes (CA), Robert Phillipson (DK), Francois Grin (CH), Philippe van Parijs (BE)
2004
Nitobe-simpozio 3, Pekino, Ĉinio
Datoj: 25a - 26a de julio 2004
Al nova internacia lingva ordo
Prelegintoj: Prof. Dr. Humphrey TONKIN (US), Dr. KOBAYASHI Tukasa (JP), YANG Guang (CN), Michael CWIK (EU), Prof. SU Jinzhi (CN), Noel MUYLLE (EU), Prof. LIU Haitao (CN), MIYOSHI Etsuo (JP), Kimiko SCHWERIN (EU), Prof. Dr. LEE Chong-Yeong (KR)
1999
Nitobe-simpozio 2, Berlino, Germanio
Datoj: 2a - 3a de aŭgusto 1999
Tutmondiĝo kaj lingva diverseco
Prelegintoj: Prof. Dr. Ulrich Ammon, Dr. Tove Skutnabb-Kangas, Prof. Claude Piron, Prof. Dr. Florian Coulmas, Mrs. Emma Bonino
1996
Nitobe-simpozio 1, Prago, Ĉeĥio
Datoj: 20a - 22a de julio 1996
Al lingva demokratio
Reprezentantoj de: UN, UNESCO, EU, NRO-j
Pli da informoj: Al lingva demokratio / Towards Linguistic Democracy / Vers la démocratie linguistique