Esperantologio/Esperanto Studies (EES)

Esperantologio / Esperanto Studies (EES) estas interfaka revuo pri ĉiuj fenomenoj rilataj al Esperanto. Ĝi aperigas kontribuojn bazitajn sur originalaj studoj pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto. Krom esplor-artikoloj kaj libro-recenzoj, EES ankaŭ publikigas elektitajn kontribuojn el la Esperantologiaj Konferencoj.
La ĉefa celo de EES estas stimuli novajn alirojn al Esperantologio kaj subteni fakan interŝanĝon kaj kunlaboron sur la kampo. La konstruaj kritikoj de la redakta komitato celas helpi esploristojn plibonigi siajn verkojn kaj, estontece, ankaŭ aperigi ilin en alilingvaj fakaj revuoj.
Ekde 2019 EES eldoniĝas sub la aŭspicioj de CED. Ĝiaj nunaj redaktoroj estas Guilherme Fians kaj Klaus Schubert.

Ĉiuj aperintaj numeroj de EES, kune kun ĝenerala priskribo pri la revuo kaj gvidlinioj por kontribuantoj, estas troveblaj en la retejo de CED

Comments are closed