Esperantoplena somero!

Multaj Esperanto-rilataj aferoj okazas ĉi-somere! Jen bona okazo partopreni, renkonti simil-pensantajn homojn kaj lerni pri novaĵoj ĉe ESF kaj la kampo de interlingvistiko, Esperanto-edukado kaj esplorado! Multaj eventoj estas organizataj, sponsorataj aŭ okazas kun partopreno de ESF. Vi ankaŭ havos la okazon renkonti la ESF-prezidanton, Humphrey Tonkin, kaj la estraron de ESF dum la Usona-Kanada Landa kongreso en Seatlo kaj dum la UK en Lisbono, en tiu ĉi speciala jaro, kiam ESF festas sian 50-jariĝon!

– Usona-Kanada Landa Kongreso (13-16an de julio, Seatlo, Usono). Temo: “Konstruado kaj ĝuado de Esperanta komunumo”. Retejo: https://landakongreso.org/

– NASK: La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (3-12an de julio, Raleigh, Usono). Instruistoj: Anna Lowenstein, Katalin Kováts, José Antonio Vergara, Thomas Alexander. Gast-preleganto: Renato Corsetti. Retejo: http://nask.esperanto-usa.org/venonta/

– 103-a Universala Kongreso de Esperanto (28an de julio – 4an de aŭgusto, Lisbono, Portugalio). Temo: “Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: Kien nun?” Retejo: https://uea.org/kongresoj/UK/2018.

– Esperantologia Konferenco 2018 (2an de aŭgusto, Lisbono, Portugalio), kadre de la UK, sub la aŭspicio de UEA kaj CED, omaĝe al la vivo kaj verko de Detlev Blanke. Retejo: http://ek2018.kulturo.net/

– Nitobe-simpozio (4-5an de aŭgusto, Lisbono, Portugalio), tuj post la UK. Temo: Esperanto kaj universitato. Retejo: https://www.esperantic.org/eo/2018/05/07/nitobe-lisbono/

Noto: pri ĉiuj tiuj aranĝoj kaj pli vi povos ekscii de IpI: Informilo por Interlingvistoj. Por subskribi (se vi ankoraŭ ne ricevas), skribu al ipi@esperantic.org.

Comments are closed