Investu al ESF per jarfina donaco!

Kara ESF-amiko,

Tiu ĉi jaro estis por nia fondaĵo unu el la plej bonaj jaroj iam ajn. En nia daŭra strebo subteni Esperanton kaj fari la fundamenton por ĝia instruado kaj lernado, ni havis tutan aron da novaj sukcesoj. Per nia intereso pri la mondaj lingvaj problemoj kaj ankaŭ per nia maniero rigardi ilin en noveca kaj imagipova maniero ni gajnis multajn novajn amikojn en la universitataj rondoj.

Ni estas bonŝancaj havi fortan dediĉitan estraron kaj efikajn administrantojn kaj volontulojn, kaj ni proksime kunlaboras kun organizaĵoj tra la mondo – de UEA ĝis Centro pri Aplikata Lingvistiko, bazita en Vaŝingtono, Usono, kaj de naciaj Esperanto-asocioj ĝis la unuarangaj universitatoj ĉie tra la mondo.

Vi trovos ĉi-sube mallongan priskribon de kelkaj iniciatoj, kiujn ni subtenas kaj subtenos kun via helpo. Bv. legi kaj decidi por vi mem. Ni estas fieraj pri tio, kion ni atingis, kaj ni esperas ke ankaŭ vi estos fiera pri tiuj sukcesoj.

Ni elkore dankas niajn donacantojn, kaj ni invitas vin aliĝi al multaj niaj amikoj kaj kolegoj farinte malavaran jarfinan donacon por subteni nian laboron. Kune ni povas fari gravan progreson – ne en la konkurenco kun aliaj en la kampo, sed en la spirito de partnereco. ESF helpas al bonaj iniciatoj sukcesi, kaj la investo al ESF estas ankaŭ investo en la pacan estontecon sur nia planedo.

Ni ege esperas ke vi estos partnero kaj helpanto en nia laboro, ĉi-jare kaj en la estonteco!

Humphrey Tonkin, Prezidanto, ESF
Charles O. Mays, Ĉefdirektoro
Yevgeniya Amis, Direktoro pri disvolvado

***

Kial subteni ESF-on? Ĉar ni bone zorgas pri via mono kaj elspezas ĝin saĝe. Ni intence serĉas valorajn kaj promesoplenajn projektojn kaj provizas ilin per financado.

Ret-bazita lernado?  Ni lanĉis kaj subtenis la unuan Esperanto-kurson, speciale dezajnitan por retbazita lernado: Lernu.net atingis preskaŭ trionmilionon da lernantoj kaj estas havebla en dudeko da lingvoj kaj estis komplete redezajnita.

Rimedoj por instruistoj? Edukado.net estas la plej uzantamikaj kaj kompleta retejo por instruistoj de Esperanto, kiu ankaŭ kontaktigas instruistojn kaj lernantojn. Ĝi proponas vastan gamon de rimedoj por instruistoj kaj ankaŭ servas kiel testejo de novaj ideoj en Esperanto-edukado.

Financado de esploroj kaj publikaĵoj? La sukceso de Esperanto multe dependas de ĝia reputacio kiel serioza studobjekto por lingvistoj kaj specialistoj de kulturaj studoj. Ni estas la organizo, al kiu povas sin turni esperantlingvaj universitatanoj kiuj volas fari seriozan studprojekton. ESF proponas multajn rimedojn, inkluzive de Tekstaro.com, la korpuso de skriba Esperanto bazita sur pli ol cent librolongaj volumoj, plene ciferecigitaj. ESF financis publikigon kaj distribuon de pluraj libroj, ekde Gvidlibro tra Esperantio, ĝis Historio de la Esperanta Literaturo de Minnaja kaj Silfer, kaj pli.

Lastatempaj projektoj? ESF havas rektan konekton kun pluraj esploristoj, kiuj faras sian laboron en aŭ pri Esperanto. En 2017, ESF subtenis unikan etnografian studon dum la universala kongreso en Seulo, financis seminarion pri lingvoplanado de Universitato de Kostariko ĉi-julie sub la gvido de Esperanto-parolantoj, provizis multajn stipendiojn por la certifikata programo pri interlingvistiko kaj esperantologio ĉe la universitato Adam Mickiewicz en Poznano (UAM), Pollando, ĉi-septembre. La studentoj, kiuj studas ĉe UAM venas de tiom malproksime, kiel Ĉinio, Koreio kaj Brazilo.

 Esperanto-instruado en Nord-Ameriko?  Eble, la plej konata el ESF-programoj estas NASK, Nord-Amerika Somera Esperanto-Kursaro bazita en Raleigh, Nord-Karolino, kiu proponas mallongan intensan programon por ĉiuj kiuj deziras perfektigi sian Esperanto-nivelon. Ĉirkaŭ kvindeko da homoj partoprenis ĉi-somere, pluraj el ili dank’ al stipendioj de ESF.

Kiuj estas la aliaj organizaĵoj, kiuj faras tion, kion faras ESF? Estas, fakte, neniu alia organizaĵo en la mondo, kiu faras tion, kion faras ESF. En 2018 ESF festos sian 50-jariĝon, kaj ni estas fieraj esti plej granda sendependa financanto de Esperanto-lernado kaj instruado tutmonde.

Kiel ni atingis tiun nivelon? Konservante niajn rimedojn kaj investante ilin sage, kaj donante nian subtenon al plej promesoplenaj iniciatoj, zorge elektitaj. Estas gajna kombinaĵo de dependeblo kaj imagipovo. Subtenante ESF-on vi subtenas la estontecon de Esperanto, same kiel la estontecon de informita tutmonda interkompreniĝo.

Jes! Ankaŭ mi volas subteni ESF-on en la venonta jaro farinte jarfinan donacon de...

$1000 (patrona nivelo)

$500 (ora nivelo)

$250 (arĝenta nivelo)

$100 (bronza nivelo)

Alia (metu vian sumon)

Comments are closed