2012: Arkivo

Dankon!

“Estas pro ESF ke la revo de L.L. Zamenhof daŭre inspiras la esperantojn, sed estas dank’ al Lernu.net ke la esperantoj trovas sian vojon…”

Tiel skribis lastatempe ESF-donacinto James Bulls el Kanado. Kaj li pravas. Jam dek jarojn pluraj dekoj da miloj da lernantoj “trovas sian vojon” al Esperanto dank’ al Lernu.net, kaj multaj junaj esperantistoj eĉ ne povas imagi Esperantujon sen ĝi. Kun pli ol 130 mil registritaj uzantoj el ducento da landoj (pluraj el kiuj tute ne havas organizitan movadon), lernu! estas la plej granda Esperanto-retejo en la mondo.

Ĉi-jare, lernu! festas sian 10-jariĝon. Al multaj homoj ni ŝuldas dankegon pro tio, interalie al la organizantoj, programistoj kaj kursverkantoj, kiuj kreis la retejon, kaj al la elstaraj volontulaj helpantoj, kiuj daŭre vivigas ĝin. Tamen ni ne neglektu la esencan rolon, kiun ludis ESF en ĝia financado. La retejo estas senpaga, sed ĝi ja ne estas senkosta (pro la programado, serviloj, administrado, ktp.). Nuntempe ESF faras plian grandan investon en la pretigado de nova Lernu, lanĉota frue en 2013, kiu kontribuos al la plivigliĝo de la tuta movado.

Por certigi la pluan ekzistadon kaj evoluigon de Lernu, ESF bezonas subtenon de esperantistoj. Ni elkore dankas niajn ĝisnunajn donacantojn, kaj ni petas vin konsideri fari unufojan donacon al la kampanjo 100.000 EŬR por ESF(kampanjo.ikso.net), aŭ fariĝi monata subtenanto de la fondaĵo (https://esperantic.org/eo/donacoj/rete). Legu ĉi-sube kelkajn atestojn de niaj malavaraj donacantoj (vidu aliajn ĉe https://esperantic.org/eo/donacoj/atestoj).

Trefflé Mercier, Kanado: “Mi ne hezitas subteni ESF, ĉar por mi tiu fondaĵo estas la plej grava kaj efika por disvastigi kaj akceptigi Esperanton. Sufiĉas konsideri la diversajn aktivecojn, kiujn subtenas ESF, por kompreni ke la mono donita al tiu fondaĵo estas bonege uzata kaj donas konkretajn kaj utilajn fruktojn.”

Luís Ladeira, Portugalujo: “Mi apogas ESF-on pro tio, ke ĝi estas grava apoganto de gravaj Esperanto-institucioj, scienclaboroj kaj eventoj. De 2002, kiam mi esperantistiĝis, mi ĉiam alkutimiĝis trovi ESF-on en seriozaj kaj progresemaj Esperanto-aktivaĵoj. Ni apogu ESF-on!”

Benny Lewis, Irlando (fama irlanda poligloto): “Lernado de Esperanto estis por mi nur amuza semajna projekto komence, sed mi ne sciis, ĝis kiu grado ĝi malfermus mian mondon al tiom da nekredeblaj homoj. Mi vere pasigis monatojn de mia vivo simple parolante en Esperanto dum kunvenoj! Lernu.net helpis al mi akiri la bazon necesan por konversacii kaj krei vivdaŭrajn amikecojn!”

Alain Zugetta, Francujo: “Esperanto estas mirinda ilo por komuniki kun homoj el la tuta mondo. Mi donacas al Lernu ĉar mi deziras subteni ĝin, kaj mi admiras la tutan skipon, kiu multe laboras por la sukceso de Lernu.net.”

Fernando Maia Jr., Brazilo: “Mi donacas al ESF, ĉar mi konsentas kaj fidas je la realigata laboro. ESF tenas kaj subtenas kelkajn el la plej gravaj spacoj por Esperanto en la reto, ĉiam kun moderna rigardo kaj entuziasmigaj rezultoj.”

Francisko Lorrain, Kanado: “ESF estas, laŭ mi, la nuntempa Esperantista organizaĵo, kiu, tra siaj diversaj daŭraj, malamatoraj projektoj, plej konkrete kaj vigle kontribuas – jam de jaroj – al la disvastigo de Esperanto.”

Al ĉiuj esperantistoj ESF deziras festan Zamenhof-tagon kaj ĝojplenan jaron 2013.

2012-12-23 14:38:21

 

Novaj servoj de Lernu celas ankaŭ la tradician movadon

La reta Esperanto-lernejo lernu! serĉas manierojn plifortigi siajn ligojn kun la “tradicia” movado kaj utili al pli vasta gamo de uzantoj. Delonge ekzistis servo  “Vorto de la Tago,” kiu ĉiutage dissendas al la abonantoj unu vorton en Esperanto, kun difino kaj ekzemplaj frazoj. Kvankam lernu! mem estas tre multlingva, tiuj mesaĝoj estas haveblaj nur en Esperanto, ĉar la servo celas progresintojn en la lingvo kiuj volas pligrandigi sian vortprovizon.

Pro la petoj de uzantoj, la lernu!-teamo nun kunlaboras kun eksprezidanto de UEA Renato Corsetti kaj internacia teamo de kunlaborantoj por krei similan servon por komencantoj, “Facila Vorto de la Tago.” La nova servo ne anstataŭos la nunan vorton de la tago, ĉar eblos aboni la du servojn aparte. La novaj vortoj estos facilaj fundamentaj vortoj, kun ekzemplaj frazoj kaj tradukoj en la plej uzataj lingvoj de la paĝaro.

“Verŝajne tre multaj esperantistoj povus profiti de tiu servo,” komentis Erin Piateski, kiu gvidas la disvolviĝon de lernu! nome de la subtena fondaĵo ESF. “Lernu! ja ne celas nur komencantojn, sed ĝi volus kontribui al la lingvaj kaj kulturaj konoj de la movado ĝenerale.”

La teamo de lernu! ankaŭ diskutas kun SAT pri la eblo oferti la enhavon de la Plena Vortaro de Esperanto (PIV) ĉelernu.net, por faciligi la aliron al niaj uzantoj. SAT kaj lernu! jam utiligas komunan konto-sistemon – eblas uzi sian lernu!-konton por aliri al PIV senpage ĉe www.vortaro.net, kaj se oni kreas konton por www.vortaro.net, oni povas uzi tiun saman konton ĉe lernu!.

En la unuaj monatoj de 2013, laŭ Piateski, lanĉiĝos nova versio de lernu! kiu inkluzivos komunan interfacon por pluraj diversaj retpaĝoj. “Nia intenco estas aldoni pli kaj pli da servoj, kiuj utilas ankaŭ al la tradicia movado,” ŝi klarigis. “Tiujn oni povos aliri per unusola konto, anstataŭ devi memori plurajn uzantnomojn kaj pasvortojn.”

Donacoj al ESF ebligas daŭrajn plibonigojn al lernu.net kaj aliaj gravaj projektoj. Ĉu ankaŭ vi volas subteni la pliampleksigon, plibonigon kaj pliefikigon de Lernu kiel ilo por disvastigi Esperanton tra la mondo? Kontribuu al la kampanjo “100.000 EUR por ESF”: http://kampanjo.ikso.net/eo

2012-12-02 15:35:44

 

Novaj servoj de Lernu celas ankaŭ la tradician movadon

La reta Esperanto-lernejo lernu! serĉas manierojn plifortigi siajn ligojn kun la “tradicia” movado kaj utili al pli vasta gamo de uzantoj. Delonge ekzistis servo  “Vorto de la Tago,” kiu ĉiutage dissendas al la abonantoj unu vorton en Esperanto, kun difino kaj ekzemplaj frazoj. Kvankam lernu! mem estas tre multlingva, tiuj mesaĝoj estas haveblaj nur en Esperanto, ĉar la servo celas progresintojn en la lingvo kiuj volas pligrandigi sian vortprovizon.

Pro la petoj de uzantoj, la lernu!-teamo nun kunlaboras kun eksprezidanto de UEA Renato Corsetti kaj internacia teamo de kunlaborantoj por krei similan servon por komencantoj, “Facila Vorto de la Tago.” La nova servo ne anstataŭos la nunan vorton de la tago, ĉar eblos aboni la du servojn aparte. La novaj vortoj estos facilaj fundamentaj vortoj, kun ekzemplaj frazoj kaj tradukoj en la plej uzataj lingvoj de la paĝaro.

“Verŝajne tre multaj esperantistoj povus profiti de tiu servo,” komentis Erin Piateski, kiu gvidas la disvolviĝon de lernu! nome de la subtena fondaĵo ESF. “Lernu! ja ne celas nur komencantojn, sed ĝi volus kontribui al la lingvaj kaj kulturaj konoj de la movado ĝenerale.”

La teamo de lernu! ankaŭ diskutas kun SAT pri la eblo oferti la enhavon de la Plena Vortaro de Esperanto (PIV) ĉelernu.net, por faciligi la aliron al niaj uzantoj. SAT kaj lernu! jam utiligas komunan konto-sistemon – eblas uzi sian lernu!-konton por aliri al PIV senpage ĉe www.vortaro.net, kaj se oni kreas konton por www.vortaro.net, oni povas uzi tiun saman konton ĉe lernu!.

En la unuaj monatoj de 2013, laŭ Piateski, lanĉiĝos nova versio de lernu! kiu inkluzivos komunan interfacon por pluraj diversaj retpaĝoj. “Nia intenco estas aldoni pli kaj pli da servoj, kiuj utilas ankaŭ al la tradicia movado,” ŝi klarigis. “Tiujn oni povos aliri per unusola konto, anstataŭ devi memori plurajn uzantnomojn kaj pasvortojn.”

Donacoj al ESF ebligas daŭrajn plibonigojn al lernu.net kaj aliaj gravaj projektoj. Ĉu ankaŭ vi volas subteni la pliampleksigon, plibonigon kaj pliefikigon de Lernu kiel ilo por disvastigi Esperanton tra la mondo? Kontribuu al la kampanjo “100.000 EUR por ESF”: http://kampanjo.ikso.net/eo

2012-12-02 15:35:44 

 

Lernu malkaŝas eron de la nova kursrakonto

Lernu.net, kun komunumo de preskaŭ 130 000 registritaj uzantoj, estas la plej granda projekto kiun subtenas ESF. Miloj da personoj studis Esperanton per la senpagaj kursoj kaj lerniloj de Lernu. Nun, ESF financas kompletan modernigon kaj relanĉon de la paĝaro, por pretigi ĝin por uzo kun novaj teknologioj, kaj por plibonigi kaj ĝisdatigi la enhavon.

La nova lernu.net lanĉiĝos en frua 2013 kun tute rekonstruita paĝaro, nova ampleksa kurso, nova biblioteko, kaj novaj forumoj. La nova kurso por komencantoj kreiĝas laŭ nivelo A1/A2 laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) por instruado de lingvoj. Ĝi baziĝos je rakonto verkita speciale por lernu.net de populara verkisto Anna Lӧwenstein, aŭtoro de “La ŝtona urbo”. Lӧwenstein kunlaboras kun sperta edukisto Birke Dockhorn por verki interesan kaj atentokaptan rakonton, kiu enkondukos gramatikajn elementojn iom post iom, kaj fariĝas lingve pli malfacila en ĉiu ĉapitro. Per la rakonto, lernantoj lernos kiel trakti diversajn kutimajn viv-bezonojn en Esperanto  –  kaj ankaŭ kelkajn bezonojn kiuj estas pli specifaj por Esperantujo.

Kvankam tradiciaj lingvokursoj ofte uzas enuajn tekstojn por instrui lingvon, la teamo de Lernu opinias ke interesa rakonto povas instrui lingvon same efike, kaj instigi al lernantoj fini la kurson, por ekscii kiel finiĝos la rakonto. La novan rakonton riĉigos ekzercoj, kreitaj de Birke Dockhorn, kaj ilustraĵoj kiuj estas desegnataj speciale por Lernu.

Ĉi tie, vi povas legi fragmenton de la nova rakonto, kaj vidi ekzemplan ilustraĵon:

http://lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=12886

Donacoj al ESF ebligas daŭrajn plibonigojn al lernu.net kaj aliaj gravaj projektoj. Ĉu ankaŭ vi volas subteni la pliampleksigon, plibonigon kaj pliefikigon de Lernu kiel ilo por disvastigi Esperanton tra la mondo? Kontribuu al la kampanjo “100.000 EUR por ESF”:

http://kampanjo.ikso.net/eo !

2012-10-31 22:10:50

 

Pli riĉa, pli ampleksa biblioteko planata por renovigita Lernu

La nova biblioteko, kiu lanĉiĝos kun la nova Lernu je la komenco de la 2013, estos multe pli riĉa je enhavo ol la nuna biblioteko. La enhavo inkluzivos multegajn verkojn de Esperanto-literaturo, kaj ankaŭ sonojn kaj filmetojn kun akompana teksto. La planata biblioteko estos aparte utila al komencantoj, pro la eblo traduki vortojn per simpla klako, sed ĝia enhavo estos sufiĉe profunda por esti interesa al esperantistoj de ĉiuj niveloj. Parto de la projekto estas transpreni, kun permeso, tekstojn de la literatura arkivo de Don Harlow, grava usona esperantisto kiu mortis antaŭ kelkaj jaroj. La nova biblioteko havebligos lian laboron al nova generacio de esperantistoj, en facile uzebla formo.

ESF finance subtenas la kreadon de la nova biblioteko kiel parton de ĝia subteno por la kompleta renovigo de lernu.net. Se vi mem volas kontribui al la projekto, la Lernu-teamo (teamo lernu.net) serĉas volontulojn por helpi enmeti tekstojn; alta nivelo de Esperanto ne estas necesa. Financaj donacoj por subteni la laboron de ESF ankaŭ estas tre bonvenaj (http://kampanjo.ikso.net/eo/)

Lastatempe aperis artikolo pri la nova biblioteko en Libera folio:

http://www.liberafolio.org/2012/nova-reta-biblioteko-aperos-ce-lernu

2012-09-13 19:37:07

 

 

D-roj Esther Schor kaj Sho Konishi aliĝas al la Konsilantaro de ESF

ESF ĝojas bonvenigi du pliajn klerulojn el prestiĝaj universitatoj al sia Konsilantaro. Ambaŭ laboris aŭ laboras pri esplorprojektoj ligitaj al Esperanto.

Esther Schor, Ph.D.

Esther Schor estas profesoro kaj vicestro de la Fako pri la Angla Lingvo en Universitato Princeton. Ŝi doktoriĝis ĉe Yale kaj mallonge instruis en Universitato Tufts kaj en Kolegio Barnard, Universitato Columbia. Ŝia ĉefa studfako estas Brita Romantikismo, kaj ŝi gvidas kursojn pri romantika poezio kaj poetiko, romantika historiismo, romantika dramo, kaj vojaĝliteraturo; aktiva en la programo de Judaj Studoj, ŝi instruas ankaŭ usonan judan literaturon, enkondukon al judismo kaj jidan literaturon tradukitan. Ŝia alia forta intereso estas bibliaj studoj (la Biblio kiel literaturo; Biblia kritiko kaj teorio).

Ŝia biografio, Emma Lazarus, ricevis la Nacian Judan Libropremion. Ŝi aŭtoris Bearing the Dead: The British Culture of Mourning from the Enlightenment to Victoria (Portante la mortintojn: La brita funebra kulturo de la Klerismo ĝis Viktorino) kaj redaktis la Cambridge Companion to Mary Shelley (Kembriĝa gvidlibro pri Mary Shelley). Ŝi kunredaktis The Other Mary Shelley: Beyond “Frankenstein” (La alia Mary Shelley: Preter “Frankenstein”) kaj Women’s Voices: Visions and Perspectives (Virinaj voĉoj: vizioj kaj perspektivoj). Ŝia plej lastatempa poemaro estas Strange Nursery: New and Selected Poems (Stranga vartejo: novaj kaj selektitaj poemoj); ŝia nuna projekto estas kultura historio de la Esperanto-movado.

Sho Konishi, Ph.D.

Sho Konishi estas historiisto en Universtitato Oksfordo. Li kompletigis la plejparton de siaj bakalaŭraj studoj en Rusio. Li doktoriĝis ĉe la historia fakultato kaj teologia lernejo de Universitato de Ĉikago, kaj poste laboris kiel postdoktora esploristo en Universitato Harvard. Li estas nuntempe docento en la historia fakultato kaj la lernejo pri interdisciplinaj studoj de Universitato Oksfordo, kie li servas ankaŭ kiel komitatano kaj ĉefa studdirektoro de la Kolegio Sankta Antonio. Krome, li tenas esploristan postenon ĉe la Instituto Nissan pri Japanaj Studoj, Oksfordo.

Liaj nunaj esplorinteresoj inkluzivas epistemologion, la transnacian historion de emocioj, anarkiistan natursciencon kaj etnografion, kaj li aparte interesiĝas pri la rolo de lingvo en la historio de homa sciproduktado. Liaj eldonaĵoj kovras vastan temaron en japana kaj tutmonda historio, de Esperanto, agrikulturo, arto kaj estetiko, kaj scienco, ĝis la monda politika ordo, revolucio, anarkiismo, entomologio, kaj religia penso kaj praktiko.

2012-08-07 16:23:01

 

Nova ESF-filio mastrumos la retejon Lernu kaj aliajn retajn projektojn

ESF fondas plen-proprietan filion por mastrumi la daŭran disvolvadon de projektoj kiel lernu.net, la bone konata multlingva retejo por lerni Esperanton.

En Montrealo, Kanado, dum sia jara strategia sesio, la ESF-estraro nomumis Erin Piateski kiel fondan ĝeneralan direktoron de la nova kompanio, kiu estos registrita en Vaŝingtono, Usono, sub la nomo ESF-enrete.

“Nia celo estas igi la diversajn retprojektojn finance memstaraj, kaj samtempe certigi ke tiuj projektoj ne ekdominos la tutan prioritataron de la Fondaĵo,” diris ESF-prezidanto Mark Fettes. “La evoluo de Lernu ege kuraĝigas nin, kaj ni daŭre konstruos sur ĝia sukceso. Dum la pasintaj kelkaj jaroj Erin grave rolas en la strategia planado de niaj retprojektoj, kaj ni ĝojas bonvenigi ŝin en ĉi tiun novan rolon.”

Mekanika inĝeniero diplomita de MIT (Masaĉuseca Instituto de Teknologio en Kembriĝo, Masaĉuseco, Usono), Piateski estas aktive engaĝita kun Lernu jam de antaŭ ties lanĉo en 2002. Kiel ĝenerala direktoro ŝi proksime kunlaboros kun aliaj membroj de la kerna mastruma teamo de la retejo. Ŝiaj prioritatoj inkluzivas strategian planadon, kreadon de partnerecoj kun individuoj kaj organizoj, kaj mastrumadon de la centoj da volontuloj de la retejo.

“Lernu jam estas la plej granda enreta komunumo de Esperanto-parolantoj kaj Esperanto-lernantoj,” rimarkis Piateski. “ESF ludis esencan rolon en la disvolvado de la retejo, kaj ni antaŭĝuas ampleksigi ĉi tiun rilaton per ESF-enrete. Laŭ ni, la projekto estas en unika pozicio stimuli kunlaboron inter Esperanto-parolantoj tutmonde kaj plividebligi Esperanton ĉe la ĝenerala publiko.”

Unu plena tago de la montreala kunveno estis dediĉita al planoj por modernigi kaj ampleksigi Lernu per novaj kursoj, forumoj, kaj ampleksa biblioteko, ĉiuj integritaj en plibonigitan teknikan fundamenton. Lanĉo de la nova retejo estas planata por proksimume koincidi kun la deka datreveno de Lernu fine de 2012 aŭ komence de 2013.

Ĉu vi lernis Esperanton per Lernu? Ĉu vi konas iun kiu lernis Esperanton dank’ al Lernu? Ĉu vi subtenas la ideon de ampleksa, moderna, efika Esperanto-lerna retejo alirebla ĉie tra la mondo? Se vi respondis “jes” al iu el tiuj demandoj, bv. montri vian subtenon per donaco al la kampanjo “100 000 eŭroj por ESF” http://kampanjo.ikso.net/eo/ !

2012-07-18 19:16:48

 

ESF publikigas jarraporton, kunvenas por diskuti strategion

(la 4-an de julio, 2012) – Prepariĝante por tri-taga strategia estrar-kunveno en Montrealo, ESF publikigis siajn Jarraporton kaj impostdeklaron por 2011 en sia retejo (https://esperantic.org/eo/pri_ni/finraportoj).

Eloficiĝanta ESF-prezidanto Humphrey Tonkin priskribas 2011 kiel jaron de “novaj direktoj” por ESF, kiu faras grandan investon en klopodojn pliampleksigi la interretan rolon de Esperanto.

“La celo de la Fondaĵo estas ne nur financi novajn iniciatojn en ĉi tiu kampo, sed ankaŭ direkti tiun financadon tiel ke ĝi gvidu al financa memstareco kaj eĉ al generado de reinvesteblaj plusoj,” skribas Tonkin en la Letero de la Prezidanto. “Intertempe, interreta aktiveco grande multobliĝas, ne nur pro agadoj financataj de ESF, sed ankaŭ pro tio kio ŝajnas esti spontana kaj akceliĝanta internacia intereso. Mallonge, estas ekscita kaj defia tempo por Esperanto mem.”

Eminenta interlingvisto kaj tradukisto, Tonkin ankaŭ avertas ke ESF bezonas defini siajn strategiajn interesojn rilate la studadon de aspektoj de planlingvoj kaj interlingvistiko. “Unu el la defioj en 2012 estos preteriri interretbazitan agadon kaj remalkovri aliajn agadojn en la akademia kaj pedagogia kampoj. Kun pli da rimedoj, la Fondaĵo povus fari multon pli – pro tio, disvolvaj klopodoj celante kolekti pliajn financajn rimedojn fariĝis prioritataj.”

La Estraro de ESF kunvenos en Montrealo de la 9-a ĝis 11-a de julio, 2012, por reekzameni ĉiujn aspektojn de la programo de la Fondaĵo kaj defini siajn strategiajn prioritatojn por la venontaj kelkaj jaroj.

Ankaŭ vi povas partopreni la ekscitajn novajn direktojn entreprenatajn de ESF. Iru al http://kampanjo.ikso.net/eo/ por kontribui al la kampanjo « 100 000 EUR por ESF » hodiaŭ!

2012-07-06 10:45:18

 

KER-ekzameno: 360 ekzamenitoj

La 9-an de junio 2012 kun granda sukceso okazis la Tutmonda KER(Komuna Eŭropa Referenckadro)-ekzamensesio, kadre de kiu en 29 lokoj de 17 landoj ekzameniĝis 360 personoj.

La eventon organizis kaj kunordigis Katalin Kovats (redaktoro de la retejo edukado.net), utiligante por tio ĉiujn eblojn kaj magiojn de la paĝaro edukado.net kaj aliaj komunikiloj.

En la ekzamenlokoj helpis ŝin sesdeko da lokaj komisiitoj, antaŭe trejnitaj de ŝi, kiuj tre diligente kaj respondecplene plenumis siajn taskojn.

La eventon – sekve de sistema kaj antaŭplanita informado – multloke vizitis ĵurnalistoj, televidaj teamoj, kaj atendeblas (aŭ jam aperis) sume ĉ. 10 artikoloj kaj intervjuoj.

Dum la tuta tago la direktorino kaj la ekzamenlokoj estis en kontakto, tiel eblis tuj publikigi fotojn, raportojn, kaj interveni laŭbezone.

La sesion en Vicenza, Italio, kontrolvizitis ankaŭ la du direktoroj de la hungara ekzamencentro ITK, kiu ĉefrespondecas pri la ekzameno.

La testoj (plurmil paĝoj!) ekvojaĝos al Hungario por tiea korektado kaj taksado. La rezultoj atendeblas ene de 4-6 semajnoj, la atestiloj por la sukcesintoj iam en aŭgusto.

Per tiu ĉi speciala ekzamensesio la nombro de la ĝisnunaj ekzamenitoj pasis 920, kaj restas la defio ĝis la jarfino atingi la kvanton de 1000.

Por informoj pri la KER-ekzameno, vidu http://edukado.net/ekzamenoj/ker

Edukado.net estas unu el la plej sukcesaj iniciatoj subtenataj de ESF. Se vi subtenas la retejon edukado.net kaj aliajn edukajn projektojn de ESF, bv. konsideri konkretigon de via subteno per donaco al la kampanjo « 100000 EUR por ESF »http://kampanjo.ikso.net/eo/

2012-06-24 22:51:28

 

Ŝanĝiĝoj en la ESF-estraro – strategia evoluo progresas

Kadre de planita transiro, Humphrey Tonkin emeritiĝis de la ESF-prezidanteco dum la aprila kunsido de la ESF-estraro.  La Estraro unuanime aprobis Vic-prezidanton Mark Fettes kiel lian sukcedanton.

Tonkin, 72, estis prezidanto de la Fondaĵo ekde ĝia fondiĝo en 1968.

“La gvido de d-ro Tonkin estis esenca por la disvolviĝo de ESF,” diris Fettes, profesoro de la universitato Simon Fraser en Kanado. “Mi tre kontentas ke li restos en la Estraro, kie ni povos daŭre profiti de lia sperto kaj saĝo.”

En lia fina Prezidant-raporto al la Estraro, Tonkin rimarkis ke ESF iras en “novajn direktojn” per “grandskala investado en klopodoj plividebligi Esperanton en la interreto.”

“Estas granda ŝanĝiĝo por ni, kvankam ĝi estas la kulmino de nia laboro dum la lasta jardeko,” konfirmis Fettes. “Ni transiras de ĉefemfazo pri esplorado kaj akademia studado al pli anticipa investado en la disvolviĝo de la interreta Esperanto-komunumo. Ni vidas ĉi tion kiel aliron kiu, longperspektive, ebligos nin ampleksigi ankaŭ nian tradician esplor-rolon.”

Aliaj ŝanĝiĝoj en la Estraro: Derek Roff elektiĝis Vic-prezidanto, aliĝante al jama Vic-prezidanto Grant Goodall.  Anna Bennett kaj Bonnie Fonseca-Greber restas en la Estraro kiel Kasisto kaj Sekretario respektive, kune kun estraranoj Geoffrey Greatrex kaj Wally Du Temple.

Timothy Reagan, iama Ekzekutiva Direktoro de ESF, forlasas la Estraron pro lia baldaŭa transloĝiĝo al Kazaĥio, kie li servos kiel Dekano de nova postdiploma lernejo pri edukado en la universitato Nazarbajev. Reagan tamen daŭre servos kiel membro de la ESF-konsilantaro.

2012-05-29 13:52:22

 

ESF investas en la retaj sukcesoj de Esperanto

Kiam, antaŭ pli ol jardeko, ĝi entreprenis la unuajn paŝojn por krei la retejojn edukado.net kaj lernu.net, la fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF) nur malprecize antaŭvidis la eksplodan disvolviĝon de la “socia” reto tutmonde. Nuntempe komencas vidiĝi la fruktoj de tiuj fruaj vizioj.

Intertempe, la reta revolucio kontribuis al ĝenerala plifortigo de la pozicio de Esperanto inter la lingvoj de la mondo. Tion plej laste signalis la aldono de Esperanto kiel 64-a lingvo uzata de la Google-tradukejo. En tiu atingo, kiel en pluraj aliaj, la agado de ESF rolis signife. Per longdaŭra investado en la laboro de talentaj volontuloj kaj profesiuloj, la fondaĵo helpas peli la retan agadon per Esperanto al novaj amplekso kaj kvalito.

El ĉiuj ret-komunumaj projektoj ĝis nun, du aparte elstaras kaj havas grandegan potencialon: Lernu (kun ĉ. 115 mil registritaj uzantoj) kaj Vikipedio (kun pli ol 160 mil artikoloj). ESF nuntempe financas grandskalan renovigon kaj ampleksigon de Lernu, cele al ĝia modernigo kaj transformado al multflanka komunumo de Esperanto-uzantoj. Flanke de Vikipedio, ESF subvenciis la sistemon WikiTrans (kreitan de lingvisto Eckhard Bick, Danio), kiu kapablas provizi krudan Esperantan tradukon de la tuta anglalingva Vikipedio en deko da tagoj. Post la necesa homa redaktado, tiuj tekstoj povas enorme riĉigi kaj altigi la pozicion de Esperanto en Vikipedio, kie ĝi jam troviĝas en la « dua rango » de lingvoj – tiuj kun pli ol 100 mil artikoloj.

Google ne publikigis detalojn pri la paralela tekstaro, kiun ĝi uzis kiel bazon de la Esperanto-modulo en sia tradukejo. Tamen estus mirinde, se ĝi ne utiligus interalie la ampleksajn paralelajn tekstojn kreitajn kadre de tiuj du grandaj retaj projektoj.

La ĉi-suba kolekto de interesaj faktoj pri Lernu kaj WikiTrans montras la kreskantan gravecon de la reta agado de ESF, al kiu povas kontribui ĉiu kunlaboremulo – ekzemple, per verko, reviziado aŭ traduko de artikoloj por Vikipedio (eventuale uzante WikiTrans kiel bazon), per aliĝo al ŝatantoj de Lernu en Facebook – www.facebook.com/lernu.net, per socia informado, volontulado aŭ per donaco al la kampanjo “100.000 EŬR por ESF”, lanĉitan de Lernu kaj E@I: http://kampanjo.ikso.net.

Lernu.net:
–  pli ol 218 milionoj da vizititaj paĝoj ekde 2004
– ĉ. 115 mil registritaj uzantoj de Lernu loĝantaj en 218 landoj kaj teritorioj
– pli ol mil « ŝatoj » en unu tago post dissendo de la invita mesaĝo al Lernu-komunumo aliĝi al la oficiala Facebook-paĝo. Kun nun ĉ. 4 mil ŝatantoj, Lernu jam atingas pli ol unu milionon da homojn (t.e. « amikoj de ŝatantoj »
– Usono estas la lando kun la plej granda nombro de vizitoj (pli ol miliono ekde 2005) kaj de registritaj uzantoj (pli ol 15 mil)
– Brazilo estas en la dua loko post Usono kaj laŭ la kvanto de vizitoj (ĉ. 800 mil ekde 2005) kaj registritaj uzantoj (pli ol 10 mil)
– Sur la tria, kvara kaj kvina loko laŭ la kvanto de vizitoj estas Francio, Germanio kaj Pollando, dum tiujn lokojn tenas Hungario, Ĉinio kaj Germanio laŭ la nombro de registritaj uzantoj.
– Ĉinio kaj Sud-Ameriko (pli signife, Kolombio) montras signojn de tre bona kresko (en kelkaj regionoj, pli ol 100% en la lastaj tri monatoj kompare kun la sama tempo pasintjare)

WikiTrans (eo.wikipedia.org/wiki/WikiTrans):
– WikiTrans uzas ĉ. unu gigabajton da vortoj en sia datumbazo
– Jam en aŭgusto 2010 WikiTrans disponigis en la reto 1,5 milionojn da artikoloj el Vikipedio
– Pli ol 3 milionoj da artikoloj de la anglalingva Vikipedio povas esti tradukitaj ene de 10 tagoj
– WikiTrans regule retradukas artikolojn por « kapti » la ŝanĝojn kaj modifojn por esti daŭre aktuala
– Kiam vi serĉas artikolon, por kiu ekzistas anglalingva artikolo, sed ankoraŭ ne Esperanta, vi povas iri al la paĝo, tradukita de WikiTrans.

2012-05-01 16:45:45

 

La Universitato de Teksaso en Dalaso bonvenigos NASK 2012!

Por la dua fojo NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) prezentos mallongan kursaron (25 de junio ĝis 4a de julio), ĉi-foje en sunplena Dallas, Teksaso. Do, portu viajn ĉapelon, naĝkostumon, kontraŭsunan kremon, kaj eĉ vakerajn botojn! Alvenu la 25an de junio, kaj foriru la 4an de julio—jen ok plenŝtopitaj tagoj de lernado kaj amuzo. La frua registriĝo, cetere, jam komenciĝis: aliĝu ĝis la 22a de marto kaj ŝparu 50 dolarojn!

La Universitato de Teksaso en Dallas (UT-D) estas rapide kreskanta universitato kun multaj novaj konstruaĵoj, meze de la granda urbregiono Dallas/Fort Worth. La NASKanoj loĝos kune en aparta “NASKejo” sur la kvara etaĝo de nova dormejo. Partoprenantoj loĝos en tri-homaj ĉambraroj; ĉiu havos privatan dormoĉambron, sed dividos salonon, necesejon, kaj duŝejon. La dormejo estas klimatizita, kaj la klasĉambroj estas en la sama konstruaĵo.  En la dormejo estas granda lavejo kun senpagaj lavmaŝinoj kaj sekigiloj.  Oni havas senpagan aliron al interreto (sed devas kunporti propran kablon “ethernet”). La manĝejo estas je plaĉa sepminuta paŝado for de la dormejo, kaj tie troviĝas multaj diversaj pladoj kiujn oni elektas laŭvole.

La internacia instruista teamo de Spomenka Štimec (Kroatio), Tim Westover (Usono), kaj Birke Dockhorn (Germanio) provizos tri nivelojn de lernado.  Hoss Firooznia estos la help-instruisto kaj gvidos la eksterklasajn programojn.

Ĉi-jare la studentoj povos veni iom pli frue por la Landa Kongreso de Esperanto-USA, samloke kaj en la sama loĝejo (22-25 junio).  Oni faru apartajn aranĝojn ĉe www.esperanto-usa.org.

La tuta kosto por NASK 2012 (kursoj, loĝado, manĝado) estos: US$ 625.00 ĝis la 22a de marto, kaj US$ 675.00 poste. Stipendia helpo haveblas por plentempaj studentoj kaj instruistoj, kaj loĝantoj en latinamerikaj landoj.

Por pli da informoj, kontaktu Ellen M. Eddy, administranto, eddyellen aol.com, aŭ vizitu la NASK-retejon (http://esperanto.org/nask).

Se vi subtenas la ideon de NASK kaj aliaj Esperanto-instruaj iniciatoj de ESF, sed ne povas persone partopreni en NASK, konsideru donaci al la kampanjo “100.000 EUR por ESF”: http://kampanjo.ikso.net/eo

2012-02-26 21:42:08 

 

Lernu kreskas en Ĉinio – ESF financas esplorviziton

Nun la dua plej granda ekonomio en la mondo post Usono, Ĉinio fariĝas ankaŭ “superpotenco” inter la uzantoj de lernu.net, la reta Esperanto-lernejo. Ĉinio havas ne nur la nun plej rapide kreskantan aron da registritaj Lernu-uzantoj, sed ankaŭ unu el la plej grandaj procentaĵoj da novaj vizitoj al lernu.net. Por lerni kiel pli bone kultivi ĉi tiun fekundan kampon, kelkaj ŝlosilaj aktivuloj de E@I kaj la Lernu-teamo vojaĝas tra Ĉinio dum preskaŭ la tuta monato februaro (1-a ĝis 24-a).

Celante pli bone kompreni la ĉinajn kulturon kaj vivon kaj ankaŭ starigi pli da kontaktoj kun aktivaj ĉinaj esperantistoj, E@I kaj Lernu-aktivuloj Peter Baláž, Indrė Pileckytė, Jevgenij kaj Neringa Gaus vizitas plurajn urbojn de Ĉinio (Pekino, Haikou [insulo Hainan], Honkongo, Ŝanhajo, Nanjing), renkontiĝante kun lokaj esperantistoj en ĉiu urbo. La vojaĝon subvencias ESF kadre de la ĉi-jara rekonstruo kaj ampleksigo de Lernu, por kiu utilos la novaj scioj kaj kontaktoj.

Aldone, pro la sukceso de SES (Somera Esperanto-Studado) en Eŭropo, la teamo esploras eblajn taŭgajn lokojn por simila aranĝo en Azio. Post la vojaĝo la teamo raportos pli detale al ESF pri siaj spertoj kaj atingoj.

Ĉu ankaŭ vi volas subteni la pliampleksigon, plibonigon kaj pliefikigon de Lernu kiel ilo por disvastigi Esperanton tra la mondo?  Kontribuu al la kampanjo “100.000 EUR por ESF”: http://kampanjo.ikso.net/eo! Ĝis nun oni kolektis preskaŭ 9000 eŭrojn – aldonu ankaŭ vian nomon al la listo!

2012-02-19 15:05:03

Comments are closed