2010: Arkivo

Seminario pri la Literaturo de Esperanto

Venu al la Universitato de Louisville, Louisville, Kentucky, por partopreni en unika Seminario pri la Literaturo de Esperanto!
Kiam: sabato-dimanĉo, 26-27 februaro 2011

Sub gvido de:

Ulrich Becker, poeto kaj eldonisto
Duncan Charters, lingvisto
Humphrey Tonkin, kritikisto
Tim Westover, novelisto

Tempogamo:  La seminario komenciĝos matene la 26-an de februaro kaj finiĝos tagmeze la 27-an de februaro.  Ĝi parte koincidos kun la 39-a Konferenco pri Literaturo kaj Kulturo depost la Jaro 1900, organizita de la Universitato (http://www.thelouisvilleconference.com/), kaj al kiu oni rajtas aliĝi kiel vizitanto kontraŭ $10 tage.

Loko: Salonoj de la Universitato de Louisville.

Lingvoj: La lingvoj de la seminario estos Esperanto kaj la angla.

Tranoktado: Pri hoteloj vidu la retpaĝaron de la konferenco (adreso ĉi-supre).

Aliĝo: $35 ($15 por studentoj).  Bonvolu anonci vian deziron partopreni ĉe la organizantoj:

bonnie.fonsecagreber@louisville.edu
tonkin@hartford.edu aŭ
chez.grebeli@gmail.com

2010-11-05 23:56:21

 

De Zamenhof al Soros: la simpozio

Kie kaj kiam: merkredon, la 15-an de decembro 2010, 2:30-5:00 p.m.; the Church Center, 777 United Nations Plaza, New York, NY 10017, 2-a etaĝo.

Se vi ŝatus partopreni, bv. kontakti la organizantojn ĝis la 10-a de decembro 2010: 212-687-7041 aŭ info esperanto-un.org; vi ankaŭ povas plenigi la retan formularon: https://sites.google.com/site/zamenhofsymposium2010.

En la programo: la festado de la nova biografio de L. L. Zamenhof kaj la prezento de la memuaro de Tivadar Soros, tradukita de Esperanto.

  1. L. Zamenhof, kiu naskiĝis antaŭ pli ol 150 jaroj kaj publikigis la Unuan Libron pri Esperanto en 1887, partoprenis la Universalan Kongreson de Esperanto en Vaŝingtono antaŭ ĝuste 100 jaroj.

En 1924 Tivadar Soros, la patro de Paul kaj George Soros, publikigis sian memuaron pri la eskapo de la milit-prizono en Siberio.Li verkis ĝin en Esperanto.

La programo enhavos la jenajn prezentaĵojn:

La estonteco de Zamenhof (Zamenhof’s Future), de Esther Schor, premiita aŭtoro, poeto kaj profesoro en la universitatoPrinceton;

Esperanto, Vaŝingtono kaj la Mondo en 1910 (Esperanto, Washington, and the World in 1910), de Ralph Dumain, sendependa klerulo kaj esperantisto dum pli ol 40 jaroj;

Filmante Esperanton (Filming Esperanto), de Sam Green, nomumito por la Akademia Premio kaj la reĝisoro de la dokument-filmo Utopio en Kvar Movimentoj, unuafoje montrita dum la film-festivalo Sundance en 2010;

Soros en Siberio (Soros in Siberia), de Humphrey Tonkin, profesoro kaj emerita prezidanto de la universitato Hartford, antaŭa prezidanto de UEA kaj prezidanto de Esperantic Studies Foundation.

Por pli da informoj (nur angle), klalku ĉi tie.

2010-12-05 16:11:09

 

KAEST 2010: Modernaj teknologioj por Esperanto

Esperantic Studies Foundation (ESF) estis sponsoro de la Konferenco pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), kiu okazis la 18-21-an de novembro 2010 en Modra-Harmónia (Slovakio) kaj kiu kunvenigis 52 fakulojn el 15 landoj. La temo de la Konferenco estis “Modernaj teknologioj por Esperanto”.

La programo estis ege densa kaj riĉa: ĝi konsistis el trideko da prelegoj, pluraj trejnadoj kaj fak-diskutoj. Interalie, prelegis Detlev kaj Wera Blanke, Ilona Koutny, Petr Chrdle, Peter Baláž, Toon Witkam, Eckhard Bick, Barbara Pietrzak kaj Sonja Petrović Lundberg (rigardu ĉi tie la plenan liston de prelegintoj). La temoj estis tre diversaj, sed plejparte ligitaj al interlingvistiko kaj lingvaj teknologioj: terminologio, lingvokontrolado kaj maŝintradukado, korpusoj, Vikipedioj, retaj vortaroj ktp.

La Konferenco estis bonega kaj stimula forumo ankaŭ por estontaj projektoj kaj kunlaboro, ekzemple: viki-paĝoj pri komputila interlingvistiko kaj Esperanto kaj ĉioninkluziva interaga “vorta” retportalo (vortaroj, korpusoj, maŝintradukiloj, terminaroj, vortlernado ktp.). La unutaga kunsido pri komputila lingvistiko havis apartan signifon kaj por la konferenco mem, kaj por la estonta evoluo de ĉi tiu kampo. ESF komisias esploron pri la nuna stato de komputila lingvistiko en Esperanto por gvidi eventualajn estontajn investojn kaj subvenciojn.

Konferencaj materialoj: en printempo 2011 oni planas eldoni la konferencan kajeron kun ĉiuj kontribuoj. Ĝi estos mendebla de E@I aŭ de aliaj libroservoj (UEA, FEL ktp.) en klasika papera formo, samkiel en elektronika versio. Antaŭmendoj eblas ĉe: kaest@ikso.net

Por pli da informoj, artikoloj, intervjuoj kaj fotoj klaku ĉi tie.

Historie: KAEST estas serio de seminarioj pri scienco kaj tekniko, kun la celo evoluigi la fakan vivon en Esperanto. Inter 1978 kaj 1989 KAEST organizis la scienc-teknika sekcio de ĉeĥoslovakaj esperantistoj, kaj post la 10-jara paŭzo, la organizadon daŭrigis la Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kunlabore kun la agentejo KAVA-PECH. En 2010 la organizadon de KAEST transprenis E@I

Klaku ĉi tie por lerni, kiel vi povas helpi al ESF daŭre subvencii agadon por Esperanto.

2010-12-11 12:51:34

 

George Soros vizitas Esperanto-simpozion en Novjorko

“De Zamenhof al Soros” estis la titolo de la ĉi-jara simpozio organizita de la Novjorka Oficejo de UEA.  Tiu oficejo, kies ĉefa tasko estas prizorgi la rilatojn de UEA kun la ĉefsidejo de Unuiĝintaj Nacioj, ĉiujare organizas publikan aranĝon okaze de Zamenhof-tago la 15-an de decembro. 


Temis pri historia trarigardo de la komenca periodo de Esperanto, organizita por rekoni du novajn librojn: anglalingvan biografieton de Zamenhof – mallongigitan version de la granda biografio verkita de A. Korĵenkov antaŭ duo da jaroj – kaj nove tradukitan libreton de Tivadar Soros, kiu unue aperis en la jaro 1923.

La konata fakulino Esther Schor, profesoro ĉe la Universitato Princeton, rekonis la ligon kun Zamenhof per sia prelego pri “Zamenhof kaj Estonteco”, en kiu ŝi ekzamenis la koncepton de la kreinto de Esperanto pri la estonteco de la homaro kaj la rolo de Esperanto en tiu kunteksto.

La finan punkton en la periodo 1887-1923 traktis Humphrey Tonkin, la tradukinto de la verko de Soros, Modernaj Robinzonoj, kiu estis lanĉita en la simpozio.  Tiu verko, nomata Crusoes in Siberia en sia angla versio, pritraktas la spertojn de la juna armea oficiro Tivadar Soros en militkaptitejo en Siberio dum la Unua Mondmilito, kaj lian postan eskapon.  Eldonis ĝin la eldonejo Mondial, kun notoj kaj enkonduko de la tradukinto.  Tonkin ankaŭ tradukis la libron de Soros pri la Dua Mondmilito, Maskerado.  Li mem renkontis Tivadar Soros en kunveno en la aŭditorio de la UN-biblioteko en 1966, dum prelego de Ivo Lapenna.  “Sed je tiu stadio mi ankoraŭ ne legis la libron”, li konfesis, nek li povis prognozi, ke la filo de Tivadar tiel famiĝos.  Alikaze, li ŝerce sugestis, “la konversacio estus tute alia”.

La mezan parton de la simpozio okupis du programeroj.  La historiisto Ralph Dumain ekzamenis la grandan gazetaran reagon okaze de la vizito de Zamenhof al la Universala Kongreso en Vaŝingtono en 1910, kaj la filmisto Sam Green montris malnetan version de sia dokumenta filmo pri Esperanto.  Sam Green estas jam konata inter esperantistoj pro sia filmo Utopio en Kvar Movimentoj.  La nova, 25-minuta, filmo rilatas ekskluzive al Esperanto kaj estas ĉefe produkto de la filmado, kiun Green faris en kelkaj lastatempaj Universalaj Kongresoj.

Sed la plej granda surprizo estis parolado, kiu ne troviĝis en la antaŭvidata simpozia programo, nome tiu de la konata financisto George Soros, kiu, kune kun pluraj stabanoj (kaj ankaŭ sia filo Jonathan), venis al la fina parto de la simpozio por kune festi la lanĉon de la anglalingva traduko de la libro de sia patro Tivadar.  Soros, kiu ne estas en si mem subtenanto de Esperanto, sed kiu pasie emfazas la patran influon en la propra edukado, parolis dum deko da minutoj pri Tivadar Soros kaj ankaŭ pri la rolo, kiun Esperanto ludis en la propra vivo.  Kiam li venis al Britujo en 1947, Soros tuj kontaktis la lokajn esperantistojn, kiuj multe helpis al li.  Li ankaŭ memoras renkontiĝojn kun Esperanto-literaturistoj en la frua infanaĝo.

George Soros kaj la frato Paul kontribuis antaŭparolojn al la nova eldono de la libro de la patro. Por la eldonejo, Ulrich Becker prezentis la libron al Soros; kaj Tonkin laŭtlegis parton de ĉapitro el Maskerado en la angla traduko.

Fakte, la nova libro jam aperis antaŭ kelkaj monatojen itala traduko de Margherita Denti, sub titolo Robinson in Siberia.  Ankaŭ tiu volumo enhavas la antaŭparolojn de la fratoj Soros kaj la enkondukon kaj notojn de Tonkin.

Sepdeko da homoj partoprenis la simpozion – esperantistoj, reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj, UN-oficistoj, diplomatoj, ĵurnalistoj kaj universitatanoj.  Ankaŭ partoprenis skipo de studentaj televidistoj.  Raportisto de New York Times poste publikigis favoran raporton en blogo de la ĵurnalo – kun foto de Soros ĉe la podio, akompanata de portreto de Zamenhof.

Tuj antaŭ la simpozio, okazis kunsido de organizantoj de la simpozio en la kunsidejo de la fako pri neregistaraj organizaĵoj en la UN-domo.

Post la simpozio, ĵurnalisto demandis al Soros ĉu frazoj de Esperanto ankoraŭ restas en lia memoro.  Senhezite li citis: “Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.”  Nu, jes ja!

2010-12-17 22:59:19

 

 

Google: Reklami Esperanton … sen esperantistoj

Jen estas citaĵo el artikolo de Marek Blahuš:

Iuj nomis ĝin “la plej amasa varbado en la tuta historio”. Tamen ne temis pri kampanjo de esperantista organizo, nek necesis presi multegajn afiŝojn aŭ elspezi milojn da eŭroj. Sufiĉis taŭga okazo, eta planado kaj favoro de unu iom pli granda firmao. Tial la 15an de decembro 2009 preskaŭ du milionoj da homoj tra la tuta mondo pro propra scivolemo serĉis informojn pri Zamenhof kaj Esperanto. La eksterordinara rezulto de tiu ĉi Zamenhofa tago ŝuldiĝas plejparte al ununura evento: aperigo de Esperanto-flago sur la ĉefpaĝo de la plej populara interreta serĉilo Google. Okaze de la 150-jara jubileo de Zamenhof ĝi reklamis Esperanton. Senpage…

En la Zamenhof-taga emblemo aperas anstataŭ la litero “l” en “Google” verda Esperanto-flago. Laŭ la servo Doodlewatch, ĝin aperigis entute 33 landaj retejoj de Google (AM, AR, AT,BA, BG, BY, CH, CL, CN, CO, DE, ES, FR, GR, HK, IL, IT, JP, KR, MD, MX, NL, PL, RO, RS, RU, SE, SI, SK, TM, TW, UA, US…

2010-05-26 17:28:22

 

Jarraporto kaj impostdeklaro de ESF por la jaro 2009 nun disponeblaj interrete

La 23-an de junio, 2010 – Esperantic Studies Foundation (ESF) anoncis ke ĝia jarraporto kaj impostdeklaro por la fiska jaro finiĝinta la 31-an de decembro 2009 estas nun disponeblaj en la retpaĝo de ESF (esperantic.org/en/about/finreports).

D-ro Humphrey Tonkin, Prezidanto de ESF, komentis ke la jaro 2009 estis jaro de decidoj por la Fondaĵo: “Nekapabla daŭrigi la saman elspez-nivelon kiel en la antaŭaj jaroj, la Fondaĵo, responde al la akra malkresko de la financa merkato, estis devigita decidi pri siaj prioritatoj. Do ni nuligos financadon de malpli gravaj aktivaĵoj kaj koncentros niajn malkreskintajn rimedojn sur la plej altajn prioritatojn. En pluraj kazoj ĉi tiuj alt-prioritataj eroj estis programoj en kiuj la Fondaĵo jam signife investis en antaŭaj jaroj kaj kiujn ĝi devas daŭrigi. Rezulte, restis malmultaj rimedoj por novaj iniciatoj. Pro ĉi tiuj evoluoj, estas duoble necese ke ni trovu manierojn suplementi la nun disponeblajn rimedojn, por ke ni povu daŭre subteni pli de la multaj meritoplenaj novaj esploraj kaj instruaj iniciatoj kiuj venas antaŭ niaj okuloj. Feliĉe ni povis daŭrigi nian programon de malgrandaj mallongdaŭraj instrustipendioj kaj daŭre serĉos manierojn suplementi kaj pligrandigi ĝin.”

Malgraŭ la defioj prezentitaj en 2009, la Jarraporto montras ke la Fondaĵo restis dediĉita al subtenado de larĝa gamo de indaj iniciatoj kadre de siaj kernaj funkci-celoj. Ĉi tiuj celoj inkluzivas: (1) plibonigi la videblecon kaj prestiĝon de Esperanto kiel esplortemo kaj instru-objekto, (2) enfokusigi atenton kaj akademiajn rimedojn sur la studadon pri Esperanto kaj interlingva komunikado ĝenerale, (3) krei intelektan komunumon de instruistoj kaj esploristoj pri supera edukado dediĉitaj al la ĉi-supraj celoj, kaj (4) plibonigi kaj pligrandigi la funkcikapablon de la fondaĵo mem.

Antaŭrigardante al la cetero de 2010, la estraro de ESF restas dediĉita al fiska disciplino tra la tuta jaro, sed, samtempe, ĝi daŭre direktos disponeblajn rimedojn por pligrandigi la subtenantaron de la Fondaĵo kaj kolekti monon por klerigaj kaj esploraj iniciatoj.

Por pli da informoj pri la enhavo de ĉi tiu komuniko, bonvolu kontakti ESF-on retpoŝte: admin@esperantic.org .

2010-06-23 17:13:26

 

Utopio en kvar movimentoj: Monda premiero en la Filmfestivalo Sundance

Kun plezuro ESF raportas pri la monda premiero de Utopia in Four Movements (Utopio en kvar movimentoj) cxe la Filmfestivalo Sundance pli frue cxi-jare.  Tiu cxi unika dokumenta filmprezento estis parte financita el subvencio de ESF.

Sub direkto de la filmisto Sam Green, kiu estis proponita por la Akademia Premio (Academy Award), la filmo celas dokumenti la historion de la utopia impulso en la moderna epoko.  Gxia unua kazoprezento, au movimento, pritraktas esploron de la historio, valoroj kaj idealoj de la planlingvo Esperanto.  Postaj movimentoj fukusigxas je la senfina optimismo de usona ekzilito en Kubo, la aktuala ekonomia eksplodo en Cxinio kaj gxiaj efikoj je la enlogxantoj de tiu lando, kaj la deziro de iuj personoj doni al homaj postrestajxoj dignan enterigon.

La verko estas unika inter dokumentaj filmoj en tio, ke gxi enhavas vivan rakontadon de la direktoro mem kaj muzikan akompanon, kiu ankau estas ludata vive.

La novajxa retejo Huffington Post komentis, ke Utopio estas “la plej engagxa ekranigo de la tuta festivalo [Sundance 2010] … [gxi estis] komplete emociiga.”

Pliaj informoj pri la filmo haveblas de la sekvaj retejoj:

Filmfestivalo Sundance 2010:

http://sundance.bside.com/2010/films/utopiainfourmovements_sundance2010#reviews
Reklamfilmeto:

http://vimeo.com/10903101
Reĝisoro Sam Green:

http://samgreen.to
Por ricevi pliajn informojn pri la enhavo de tiu cxi novajxa komuniko, turnu vin al ESF retposxte cxe adminesperantic.org.

2010-05-13 21:09:59

 

 

Comments are closed