ESF lanĉis novan anglalingvan retbazitan bultenon, kiu disponigas informojn kaj ĝisdatigojn en la kampoj de planlingvoj, interlingvistiko kaj lingvoplanado. La bulteno, Information for Interlinguists, enhavos detalojn pri eventoj, novaj publikaĵoj, raportojn pri lastatempaj konferencoj, kaj disponigos multajn aliajn informojn por universitatanoj kaj ĉiuj, kiuj interesiĝas pri interlingvistiko kaj rilataj kampoj.
La unua bulteno, redaktita de Asya Pereltsvaig, Ĵenja Amis kaj Humphrey Tonkin, estas nun havebla en la retejo de ESF: www.esperantic.org/en/
Information for Interlinguists havos la saman enhavon kiel jam delonge ekzistanta kaj respektata Informilo por Interlingvistoj, redaktita dum multaj jaroj de Detlev Blanke, kiu forpasis pasintjare. La tri redaktoroj de Information for Interlinguists estos respondecaj pri ambaŭ publikaĵoj. Informilo por Interlingvistoj estas publikaĵo de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) eldonata sub la aŭspicioj de ESF.
D-ro Blanke, kiu emeritiĝis antaŭ iom da tempo de sia posteno kiel preleganto pri interlingvistiko ĉe la universitato Humboldt en Berlino, redaktis la kolekton de 99 numeroj de Informilo por Interlingvistoj. La 100-a numero, kiu konsistas el la indekso de ĉiuj 99 numeroj, estas havebla rete: https://www.esperantic.org/wp-
Informilo por Interlingvistoj 101, la unua numero sub la nova redaktoreco, ĵus aperis rete: https://www.esperantic.org/wp-
La bultenoj, kompreneble, estos tiom bonaj, kiom la informoj, kiujn ni ricevas. Bv. sendi al ni novaĵojn, notojn pri konferencoj, detalojn pri la rilataj lastatempaj publikaĵoj ktp: ifi@esperantic.org.
P.S. Ni pardonpetas se vi jam ricevis tiun ĉi novaĵon pere de UEA (se vi jam petis la abonon, ĝi estis registrita kaj ne necesas denove peti la abonon)