Instruado kaj esplorado pri Esperanto kaj interlingvistiko disfloras en universitatoj tra la mondo, sed estas granda bezono pri kunordigado kaj integrigo de interlingvistiko en la ĉefajn universitatajn kursojn. Tio estis ĝenerala konkludo de la lasta Nitobe-Simpozio, kiun ESF okazigis en Lisbono, Portugalio, la 4-5-an de aŭgusto. La simpozio, kiu kunvenigis 50 invititajn profesorojn kaj esploristojn de 20 landoj tra la mondo, donis specialan atenton al kursoj kaj programoj en universitatoj en Pollando, Germanio, Usono, Hispanio, Kostariko kaj Barato, kaj pritraktis demandojn kiel ekzemple la bezonon de pli multaj kaj pli ampleksaj lernolibroj, la gravecon de kontinueco ene de ekzistantaj programoj, kaj vojojn al ekspansio de proponado de kursoj al pliaj universitatoj.
La kampo de interlingvistiko okupiĝas pri planlingvoj, kiel Esperanto, kaj pri la rilato inter planlingvoj kaj lingvoplanado. Iom post iom, bakalaŭraj kursoj pri planlingvoj disvastiĝas, inkluzivante ne nur historion de lingvoj planitaj por internacia uzo, sed ankaŭ la kampojn de elpensitaj, fikciaj lingvoj. Dum la simpozio, oni ripete emfazis, ke la fenomeno de planlingvoj helpas pli bone kompreni ĝeneralan lingvistikon kaj la planadon de lingvouzado je internacia nivelo.
ESF okazigas Nitobe-Simpoziojn ĉiujn kelkajn jarojn. La antaŭa simpozio okazis en Rejkjaviko en 2013, kaj la venonta estas planita por Montrealo en 2020. La simpozioj estas nomitaj honore al japana diplomato Nitobe Inazo, Asista Ĝenerala Sekretario de Ligo de Nacioj en la 1920-aj jaroj kaj subtenanto de Esperanto.
Dokumentoj de la simpozio:
1) resumo de diskutoj
2) resumo de la raporto de Juan Diego Díaz Bautista “Universitato kaj Esperanto” (baza deirpunkto por Nitobe-simpozio; plena versio haveblas ĉe http://kunagade.org).
3) raporto de Sabine Fiedler “La nuna stato de studoj kaj esploroj en Esperanto kaj Interlingvistiko”
4) Resumoj de prelegoj