Kion oni povas fari por antaŭenigi multlingvismon en la laboro de Unuiĝintaj Nacioj? Kiel tio farus UN-on pli efika? Jen demandoj levitaj en lastatempa simpozio pri multlingvismo organizita de la Studogrupo pri Lingvoj kaj UN. Partoprenantoj interkonsentis, ke la lingvaj bezonoj de UN etendiĝas preter la tradukado kaj interpretado de ĝiaj ses oficialaj lingvoj, sed ke tiuj pliaj bezonoj ne ricevas sufiĉan atenton. Nek plene realiĝas la tuta lingva potencialo de UN.
En larĝa diskutado, UN-personaro, diplomatoj, neregistaraj organizaĵoj kaj universitatanoj ĝenerale samopiniis, ke, por plene realigi sian celon de engaĝado de civila socio, kaj por eniri konstruan dialogon kun siaj diversaj publikoj, UN devas alfronti siajn eksterajn lingvajn prioritatojn kaj trovi la rimedojn por ilin plenumi. Simpoziaj partoprenantoj menciis packonservajn operaciojn, informservojn de UN, kaj, ĉefe, realigon de la Celoj por Daŭripova Evoluigo kiel terenojn kie necesas pli sistema agado por utiligi vastan gamon de lingvoj se oni vere deziras atingi sukceson.
La simpozio, okazinta en 777 UN Plaza, tuj apud la UN-ĉefsidejo, la 10-an kaj 11-an de majo 2018 malfermiĝis per podia diskuto inter kvar ambasadoroj: Martin García Moritán el Argentino, Rudolph Michael Ten-Pow el Gujano, Valentin Rybakov el Belorusio, kaj Narjess Saidane de la Internacia Organizaĵo de la Francparolanta Komunumo. Prezidis Igor Shpiniov de la Fako pri Mastrumado de la Ĝenerala Asembleo kaj Konferencoj. Iasence reprezentante kvar el la ses oficialajn lingvojn (hispanan, anglan, rusan, francan), la kvar podianoj traktis klopodojn atingi egalecon inter la ses lingvoj, emfazante la mankon de rimedoj kaj la kreskantajn postulojn pri lingvaj servoj. Ĉefparolanto en la simpozio estis Michele Gazzola, de la Universitato de Leipzig, fakulo pri lingva ekonomiko, kiu traktis lingvopolitikon en la Monda Organizaĵo pri Intelekta Proprieto kaj la Eŭropa Patenta Oficejo. Pli multlingva aliro al patentado helpus protekti intelektan proprietaĵon, li argumentis, kaj tiel la homaron. Ĝi havas sencon el ekonomia sed ankaŭ humana vidpunkto.
Inter aliaj organizaĵoj kies lingvajn politikojn oni ekzamenis en la simpozio estis ASEAN (Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj), la Internacia Kriminala Kortumo kaj la Eŭropa Unio. Cento da homoj partoprenis la simpozion. La Studogrupo planas daŭrigi sian laboron por konsciigi Unuiĝintajn Naciojn pri la graveco de multlingvismo. Substrekante la bezonon de dudirekta komunikado kaj eĥante unu el la sloganoj de la Celaro por Daŭripova Evoluigo akceptita de la Ĝenerala Asembleo en 2015, Humphrey Tonkin, kiu prezidis la simpozion, rimarkigis, ke “Ni ĉiuj scias kiel diri ‘Neniu postlasiĝu’ en la angla, sed ĉu ni povas ĝin diri en la tvia aŭ la guĝarata aŭ la gvarania – la lingvoj de la homoj kiujn ni laŭsupoze servas? Kaj ĉu ni povas kompreni, aŭ eĉ aŭdi, la postlasatojn kiam ili alparolas nin?”
La simpozion sponsoris la Centro por Aplika Lingvistiko (Vaŝintono), Birkbeck (Universitato de Londono), la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj kaj ties revuo Language Problems & Language Planning, Universala Esperanto-Asocio, kaj Esperantic Studies Foundation. Pliaj informoj haveblas ĉe www.languageandtheun.org.