Simpozio pri la Celoj por Daŭripova Evoluigo kaj atingo de vundeblaj homgrupoj, 11-12 majo, 2017

Ofte ripetata aspiro de la Celoj por Daŭripova Evoluigo estas tio, ke ili “neniun postlasu” kaj ke ili aparte atentu la plej vundeblajn homgrupojn. Ili ankaŭ apogu dudirektan komunikadon, ne nur desuprajn solvojn. Sed ĉu oni sufiĉe konsideras la rolon de lingvoj en tio? Ne sufiĉe, laŭ la Studogrupo pri Lingvo kaj Unuiĝintaj Nacioj, kies jara simpozio de 2017 esploros la temon “Lingvo, la Celoj por Daŭripova Evoluigo, kaj Vundeblaj Homgrupoj.” La dutaga simpozio okazos ĵaŭdon kaj vendredon, 11-12 majo, ĉe UN Church Center, 777 United Nations Plaza, Novjorko, ekde la 9-a horo matene ambaŭtage.

La simpozio enhavos dudekkvinon da referaĵoj prezentitaj de profesiuloj pri evoluigo, sciencistoj kaj specialistoj ligitaj al UN kaj Unesko, pri diversaj demandoj, inkluzive de la edukado de rifuĝintaj infanoj, migrula edukado, kaj lingvaj problemoj en evoluigo. Prezentantoj venos ne nur el Usono sed ankaŭ el Aŭstrio, Barato, Britio, Francio, Hungario, Italio, Kanado, Libano, Pakistano, Svedio, Svislando kaj Turkio. Ĉefparolantoj estos Christine Hélot (Universitato de Strasbourg) kaj François Grin (Universitato de Ĝenevo).

Pro sia forta interesiĝo pri aspektoj de lingva diskriminacio kaj lingva egaleco, Universala Esperanto-Asocio estas fonda partnero de la ĉeforganizanto de la aranĝo, nome la Studogrupo pri Lingvo kaj UN. Kunlaborantaj organizantoj estas la Centro de Aplika Lingvistiko (Vaŝintono) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvo-Problemoj (CED). Subvencias la simpozion la Centro de Aplika Lingvistiko kaj ESF.

La simpozio, kiu estas malferma al UN-oficistoj, neregistaraj organizaĵoj, esploristoj kaj aliaj, celas konsciigi evoluigo-fakulojn pri la neceso kompreni kaj aŭskulti la voĉojn de tiuj kiujn oni ofte lasas neaŭskultataj, kaj la bezonon de esplorado pri tiuj problemoj. Detalojn pri la simpozio oni povas trovi ĉe www.languageandtheun.org.

Sekvos la simpozion prelego pri persektuado de esperantistoj sub Hitler kaj Stalin  

Germana historiisto Ulrich Lins, aŭtoro de La danĝera lingvo, nove eldonita en la angla lingvo en duvoluma traduko de Humphrey Tonkin, prezentos la kvaran Prelegon de la Tivadar Soros-serio la 12-an de majo. Lia temo estos la persekutado de Esperanto-parolantoj sub Hitler kaj Stalin, epizodo en la historioj de Germanio kaj Rusio relative nekonata ekster la Esperanto-movado. Ne nur okazis, ke la familianoj Zamenhof estis aparte markitaj por ekstermo fare de la Hitlera reĝimo, sed ankaŭ, ke la tuta Esperanto-movado en Sovetunio estis eliminita kaj multaj ĝiaj membroj estis murditaj aŭ forportitaj en siberiajn malliberejojn. Lins kaj Tonkin esperas, ke aperigo de la angla traduko igos tiun hontigan historion pli bone konata.

La prelego okazos je la 4-a horo posttagmeze la 12-an de majo, tuj post la supre menciita simpozio, kaj en la sama loko: UN Church Center, 777 United Nations Plaza, New York (44a Strato kaj Unua Avenuo). La prelego estas senpaga kaj malferma al la publiko.

Comments are closed