UN-Simpozioj

 

La Studgrupo pri Lingvo de la Unuiĝintaj Nacioj ĉe UN-oficejo de UEA en Novjorko organizas la serion de simpozioj rilataj al lingvoj kaj la UN, kunlabore kun la Universitato de Hartford, la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj kaj ESF (vidu la plenan liston de la simpozioj sube). La Studgrupo pri Lingvo de la Unuiĝintaj Nacioj estas grupo de universitatanoj kaj profesiuloj, kiuj interesiĝas pri: 

  • kiel lingvopolitikoj de la UN funkcias en la reala vivo,
  • kiel homoj ĉe la UN uzas lingvon kaj faras elektojn inter lingvoj
  • kiel la UN komunikas lingvistike kun homoj ekster la organizaĵo.

Adreso: Church Center, 777 United Nations Plaza, New York, NY 10017. 

Retpoŝto: tonkin (at) hartford.edu

Retejo: www.languageandtheun.org

 

2017

Lingvo, la Celoj por Daŭripova Evoluigo kaj atingo de vundeblaj homgrupoj 

Dato kaj loko:  11-12a de majo, Novjorko 

2016

Lingvo kaj la Celoj por Daŭripova Evoluigo

Dato kaj loko: 21-22a de aprilo, 2016, Novjorko

Konkludoj

Detaloj:

Lingvo kaj la Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE) estis la temo de simpozio okazinta ĉe 777 United Nations Plaza, Novjorko, la 21-an kaj 22-an de aprilo. Pli ol cent universitatanoj, diplomatoj, reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj (NRO-j), kaj UN-funkciuloj ĉeestis la aranĝon, kiu ekzamenis la lingvajn implicojn de la Celoj, starigitaj de la Ĝenerala Asembleo de UN kiel bazo de la laborprogramo de UN pri evoluigo dum la periodo 2015-2030.

Ĉefparolis Suzanne Romaine, antaŭa Merton-profesoro pri la angla lingvo ĉe Oksforda Universitato.  Michael Ten-Pow, Speciala Konsilanto al la Kunordiganto de Multlingvismo ĉe UN, priskribis sian agadon por la antaŭenigo kaj konservado de multlingvismo ene de Unuiĝintaj Nacioj mem. 

Oni organizis la simpozion por substreki la gravecon de lingvo kiel ilo de komunikado pri la Celoj al ĉiuj popoloj de la mondo, kaj kiel elemento en la sukcesa realigo de la Celoj mem. Aludante al la kvara Celo, pri altkvalita edukado, Timothy Reagan, de la Universitato de Majno (Maine), rimarkigis, ke, “estas interese noti, ke, spite al la kerneco de lingvaj demandoj en tiu ĉi celo kaj aliaj, la lingvoj ne eksplicite menciiĝas ie ajn inter la Celoj mem, nek en esprimo de la celpunktoj atingendaj por realigi ĉi tiujn celojn.” “Malgraŭ siaj imponaj celoj,” aldonis profesoro Romaine, el Oksforda Universitato, la CDE “tamen ne agnoskas la centran rolon de lingvo en la tutmonda debato pri malriĉeco, daŭripovo, kaj justeco.”

La simpozio traktis la lingvojn ne nur kiel elementojn en la unuopaj Celoj, sed ankaŭ kiel ilojn por komuniki la Celojn kaj dialogadi kun multlingva mondo.  Oni emfazis la gravecon de dudirekta komunikado, kiun ĉiu homo povu plene partopreni.

Inter la referantoj estis Katalin Buzasi, de la Amsterdama Universitato; Terrence G. Wiley (Centro por Aplika Lingvistiko, Vaŝingtono); Kurt Müller (Nacidefenda Universitato, Vaŝingtono); Lisa McEntee-Atalianis (Birkbeck, Londona Universitato, Britio); Theo Du Plessis (Universitato de la Libera Ŝtato, Sud-Afriko); Carol Benson (Instruista Kolegio, Universitato Columbia, Novjorko), Dragana Radosavljevic (Universitato de Grenviĉo, Britio); Francis M. Hult (Lunda Universitato, Svedio); Alison Phipps (Glasgova Universitato, Britio); kaj María Barros kaj Anna García Álvarez, de la Hispana Traduka Servo ĉe UN.  Prezentojn faris reprezentantoj de NRO-j World Education (Monda Edukado), Save the Children (Savu la Infanojn), International Rescue Committee (Internacia Sava Komitato), RTI International, SIL International, Internationals Network for Public Schools (Reto por Internaciaj Lernantoj en Publikaj Lernejoj), Linguapax International, kaj UN Academic Impact (Akademia Efiko UN). Ankaŭ partoprenis per konkludaj vortoj Seán Ó Riain, irlanda diplomato kaj esperantisto.

“Edukado estas ŝlosila en sukcesigo de postkoloniaj evoluigaj iniciatoj por elimini ekonomiajn kaj sociajn malegalecojn,” deklaris Rosemary Salomone, profesoro pri juro ĉe St. John’s University.  “Kaj la aliaj CDE estas egale gravaj lingve,” aldonis Humphrey Tonkin, de la Universitato de Hartford, prezidanto de la simpozio; “Kiel oni povas atingi egalecan traktadon antaŭ la leĝaro, aŭ enloĝeblajn urbojn, aŭ eĉ tutmondan kunordigitan agadon por elradikigi malsanon aŭ liveri puran akvon, se la homoj ne povas kunparoli kaj kunlabori pere de lingvoj kiujn ili ĉiuj komprenas?”

La simpozianoj ĝenerale interkonsentis, ke oni devas dediĉi pli da atento al la lingvo en formulado kaj plenumado de la Celoj por Daŭripova Evoluigo. Dum la specialistoj pri evoluigo eble flue parolas la anglan, multaj el la homoj, kiujn ili celas servi, scipovas neniujn el la ĉefaj mondaj lingvoj. 

La simpozio, kunvokita de la Studgrupo pri Lingvoj kaj Unuiĝintaj Nacioj, neformale organizita grupo de universitatanoj kaj praktikantoj, okazis sub aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio, organizaĵo en kunlaboraj rilatoj kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN kaj ties Fako pri Publika Informado, kaj de la Centro por Aplika Lingvistiko, kune kun la Centro pri Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj kaj ties revuo LPLP (Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado).  Subvenciis ĝin Esperantic Studies Foundation.

2015

Lingvo kaj Ekskludo 

Dato kaj loko: 7a de majo 2015, Novjorko

Detaloj:

Grupo de fakuloj el dekduo da landoj ĉeestis la 7-an de majo Simpozion pri Lingvo kaj Ekskludo organizitan de Universala Esperanto-Asocio kaj la Studgrupo pri Lingvoj kaj Unuiĝintaj Nacioj. La simpozio okazis ĉe Church Center, 777 United Nations Plaza, Novjorko.  Referaĵoj prezentitaj en la simpozio kovris vastan gamon de temoj, ĉiuj kun internaciaj implicoj; apartan atenton ricevis ekskludajn praktikojn en internaciaj organizaĵoj, kun speciala emfazo je packonservaj operacioj.  

La ĉefa parolanto estis Fernand de Varennes, de la Universitato de Pretorio (Sudafriko) kaj la Universitato de Hongkongo, bone konata en UN-rondoj kiel specialisto pri homrajta juro. “Unuiĝintaj Nacioj,” deklaris profesoro de Varennes, “montriĝis notinde timema en sia aliro al la homrajtaj dimensioj de lingvoj,” preterlaso despli rimarkinda se oni konsideras la instrumentigon de lingvaj pretendoj “en multaj konfliktoj en la mondo kiuj rilatas al minoritatoj.” Li instigis al pli granda atento al lingvoj – same en la UN-komunumo kiel en ties interagado kun la pli vasta mondo.    

Lisa McEntee-Atalianis, de la Londona Universitato, prezentis detalan analizon de lingvopolitiko kaj lingva planado ene de Unuiĝintaj Nacioj; kaj Mekki Elbadri, de la Arablingva Traduka Servo de UN, priskribis ligojn inter UN kaj institucioj de supera edukado sur la tereno de tradukado kaj interpretado.  En du referaĵoj, Izadora Xavier (Université Paris 8, Francio) kaj José Manuel Ferreiro (Lancaster University, UK) ekzamenis diskurson en packonservaj misioj de UN, kaj Jenny L. Meier (Usona Armeo) kaj Kurt Müller (Nacia Defenda Universitato, Usono) prezentis referaĵojn pri la utiligo de duaj lingvoj en usona packonservado kaj stabiligo.    

Referaĵo de Rosemary Salomone (St. John’s University, Usono) proponis aktualajn informojn pri la polemiko pri uzado de la angla lingvo kiel lingvo de instruado en supera edukado en landoj ne angleparolantaj, temo ankaŭ traktita de Birna Arnbjörnsdottir, de la Universitato de Islando, Rejkjaviko, kaj Patricia Prinz (Mercy College, Usono). Aliaj referaĵoj traktis lingvopolitikon en neregistaraj organizaĵoj  (Zhigui Zhang, Ŝanhaja Mara Universitato, Ĉinio), la efikon de anglalingva diskurso je internaciaj tagordoj (Thomas Cooper, Universitato Esterházy Károly, Eger, Hungario), kaj lingvon kaj edukadon en situacioj de konflikto (Zeena Zakharia, University of Massachusetts Boston, Usono). Nkonko Kamwangamalu (Howard University, Usono) ekzamenis patrinlingva edukado en Afriko, kaj Alisher Aldashev (Kazakh British Technical University, Kazaĥio) traktis ekonomiajn fruktojn pro lingvaj kapabloj kaj dulingvismo en la kazaĥa kunteksto.  

Oni dediĉis la simpozion al la memoro de Joshua Fishman, eminenta sociologo de lingvoj, kiu mortis la 1-an de marto. Fishman estis ano de la redakta komitato de la revuo de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), Language Problems and Language Planning (Lingvaj problemoj kaj lingvoplanado). Li fondis la tre influan revuon International Journal on the Sociology of Language (Internacia revuo pri la sociologio de lingvoj) en 1973, kaj ankaŭ redaktis la monumentan 250-voluman libroserion Contributions to the Sociology of Language (Kontribuoj al la sociologio de lingvoj). Inter liaj mejloŝtonaj verkoj estis Yiddish in America (La jida en Ameriko, 1965), Language Loyalty in the United States (Lingva lojaleco en Usono, 1966), Language Problems of Developing Nations (Lingvaj problemoj de evoluantaj landoj, 1968), Sociolinguistics (Socilingvistiko, 1970), Language and Nationalism (Lingvo kaj naciismo, 1973), Reversing Language Shift (Retroigi lingvan ŝoviĝon, 1991) kaj Can Threatened Languages be Saved? (Ĉu eblas savi minacatajn lingvojn? 2001).  

La tago komenciĝis per omaĝo al profesoro Fishman fare de lia kunlaborinto Ofelia García (Doktoriĝa Centro, City University of New York, Usono).  Esther Schor (Princeton University, Usono), aŭtoro de baldaŭ aperonta studo pri Esperanto, liveris malfermajn komentojn.  Finajn komentojn liveris Björn Jernudd (Usono) kaj Humphrey Tonkin (Universitato de Hartford, Usono).  Tonkin atentigis pri konstanta temo de la tago, nome ke diskriminaciaj lingvaj politikoj estas vaste renkontataj je internacia nivelo, kaj ke oni devas dediĉi multe pli da atento al la efektiva funkciado de lingvoj en Unuiĝintaj Nacioj.    

Anglalingvaj resumoj de la referaĵoj troviĝas ĉe www.languageandtheun.org

 

2014

Lingvo kaj Egaleco

Dato kaj loko: 29a de aprilo 2014, Novjorko

Detaloj:

Kunlabore kun la Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) kaj la Universitato de Hartfordo, la Stud-grupo pri Lingvo kaj la Unuiĝintaj Nacioj organizis simpozion pri lingvo kaj egaleco la 29-an de aprilo, 2014, en la Centro Churchen Novjorko. Sub la prezido de iama ESF-prezidanto D-ro Humphrey Tonkin, la simpozio prezentis antaŭan ESF-prezidanton kaj nunan UEA-prezidanton D-ron Mark Fettes kiel festparolanton kaj diskutgvidanton, kaj ankaŭ internacian aron de akademiaj prelegantoj, inter kiuj ESF-konsilantarano D-ro Esther Schor.

2012

Lingvo kaj la Unuiĝintaj Nacioj

Dato kaj loko: 1a de majo 2012, Novjorko

Detaloj:

Mardon la 1-an de majo 2012, ĉe 777 United Nations Plaza, New York, Usono, Universala Esperanto-Asocio, kunlabore kun Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj kaj la faka revuo Language Problems and Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado), organizis simpozion pri “Lingvoj kaj Unuiĝintaj Nacioj.”   Oni anoncis la simpozion kiel “superrigardon kaj esploron de la efiko de lingvoj ĉe la laboro de la familio de Unuiĝintaj Nacioj.”  Ĝi arigis kontribuojn de vasta gamo de profesiuloj kaj universitatanoj.
 
Laboro super la simpozio komenciĝis unu jaron pli frue, en 2011.  La 15-an de decembro, la Asocio organizis preparan konsultiĝon pri la sama temo, kiun ĉeestis kvardeko da homoj, interalie reprezentantoj de Neregistaraj Organizaĵoj, homoj ligitaj al UN, kaj universitatanoj.  En la aranĝo de 15 decembro, Profesoro Humphrey Tonkin, de la Universitato de Hartford, Connecticut, prezentis referaĵon kun titolo “Lingvoj kaj Unuiĝintaj Nacioj,” kiu donis superrigardon de lingva politiko ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj en la diversaj organizaĵoj de la UN-familio.  Tiun referaĵon sekvis podia diskuto inter Françoise Cestac, iama Asista Ĝenerala Sekretario de UN pri Konferencaj Servoj, Roberto Borrera, de la UN-Forumo pri Indiĝenaj Demandoj, kaj Paolo Valore, profesoro pri filozofio de la Universitato de Milano, Italio, kaj gastprofesoro ĉe la Novjorka Universitato.  Post reverko, la referaĵo cirkulis inter homoj interesataj pri la temo, pluraj el kiuj ĉeestis la simpozion de la 1-a de majo.

La aranĝon de la 1-a de majo ĉeestis prekaŭ 100 homoj, inter ili ambasadoroj, funkciuloj de UN, universitatanoj, kaj reprezentantoj de NROj.  La simpozio okupis unu tutan tagon ekde la 10-a matene ĝis la 17-a vespere, post kio sekvis akcepto por la partoprenantoj. 

La unua sesio konsistis el rimarkoj de Ambasadoro Filippe Savadogo, Konstanta Reprezentanto de La Frankofonio ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kaj Alassane Diatta, Estro de la Franclinga Traduka Servo, kiu reprezentis la Fakon de Mastrumado de la Ĝenerala Asembleo kaj de Konferencoj.  Parolante france, Ambasadoro Savadogo emfazis la gravecon de konservo de politiko de multlingvismo ĉe UN.  D-ro  Diatta donis superrigardon de la laboro de lia fako, substrekante la esencan valoron de efikaj interpretado kaj tradukado en la bona funkciado de la tuta organizaĵo. 

Sekvis je 10:30 sesio pri lingva politiko ĉe Unuiĝintaj Nacioj, sub prezido de Françoise Cestac, iama Asista Ĝenerala Sekretario de UN pri Konferencaj Servoj.  Ĝi konsistis el du referaĵoj, el kiuj la unua estis de Marie-Josée de Saint Robert, Estro de la Lingva Servo en la Fako pri Konferenca Mastrumado ĉe UN-Ĝenevo.  Pro ŝia neĉeesto, ŝia referaĵo, “Politiko rilate lingvouzon en Unuiĝintaj Nacioj, “ estis legata de Profesoro Bonnibeth Fonseca-Greber, de la Universitato de Louisville.  Sekvis referaĵo de André Corrêa d’Almeida kaj G. Bahar Otcu (Universitato Columbia) pri “La portugala lingvo en Unuiĝintaj Nacioj,” prezento de la statuso de la portugala lingvo en UN kaj argumentoj por ĝia oficialigo. 

La posta sesio, je 11:30, pretersaltis Unuiĝintajn Naciojn por trakti la pli vastan lingvopolitikan situacion tra la mondo, sub la titolo “La lingvopolitika fono kaj ĝiaj implicoj.” Tri referaĵoj esploris la rolon de iamaj koloniaj lingvoj en la evoluprocedo, lingvan morton fronte al modernigo kaj tutmondigo, kaj registarajn lingvojn en multlingvaj situacioj.  Ĉiu referaĵo traktis apartan kontinenton: Afrikon, Sudamerikon, Azion.  Clément Mbom, de la Urba Universitato de Novjorko (CUNY), ekzamenis la tutmondan etendiĝon de la franca lingvo, precipe en Afriko, en “Lingvoj kaj homa evoluigo: La franca lingvo, aganto por evoluigo en la landoj kie ĝi ne estas patrina lingvo.” Profesoron Mbom sekvis Anna Luisa Daigneault, de la Instituto por Lingvoj en Danĝero “Vivantaj Idiomoj,”  kiu esploris la temon “Lingvoj de Sudameriko en danĝero: Desuba lingva aktivismo kaj novaj medioj por la 21-a jarcento,” kaj Lauren Zentz, de la Universitato de Arizono, kiu pridiskutis diglosion en la indonezia kunteksto en sia referaĵo “Heredaĵoj de moderneco, postkolonieco, tutmondiĝo: Lingva politiko en Indonezio.”

Tiuj ĉi referaĵoj gvidis la ĉeestantojn logike al dokumenta filmo montrita dum la lunĉa paŭzo, Languages Lost and Found: Speaking and Whistling the Mamma Tongue (Lingvoj perditaj kaj trovitaj: Paroli kaj fajfi la panjan lingvon), kreita de Iris Brooks kaj Jon H. Davis, de Northern Lights Studio, kiuj prezentis la filmon kaj pridiskutis ĝian enhavon.  

Post la lunĉo, la temo “La lingvopolitika fono kaj ĝiaj implicoj” estis ree traktita en referaĵo de Timothy Reagan, fakulo pri eduka politiko kaj profesoro ĉe la Ŝtata Universitato de Centra Konektikuto (CCSU), kiu prenis iom novan pozicion rilate la demandon de patrinlingva edukado, tiu eduka idealo subtenata de Unesko, pridemandante la konceptojn de patrina lingvo kaj denaska lingvo en la fluida lingva kunteksto de la evoluanta mondo.  Li pridiskutis la malfacilecon difini kaj liveri patrinlingvan edukadon en “Sed kio estas mia patrina lingvo?  Rekoncepti la defiojn de patrinlingva edukado.”  Post tiu prezento, Myriam de Beaulieu, tradukisto ĉe Unuiĝintaj Nacioj, parolis pri “Perdo de leksika kaj kultura diverseco en tutmonda komunikado,” esplorante la rapidiĝon de lingvaj pruntoj el la angla al la franca. 

Poste sekvis larĝa diskuto inter la prezentantoj en la du antaŭaj sesioj kaj kun la ĉeestantaro. 

La sesio de 15:00, pri “Lingva instruado kaj lernado,” enhavis tri referaĵojn.  La unua, de Bonnibeth Fonseca-Greber, de la Universitato de Louisville, “Preparante la venontan UN-generacion: Profesia evoluiga plano por kandidatoj kiel tradukistoj,” priskribis universitatan tradukinstruan programon direktitan al la bezonoj de UN.  Miriam Eisenstein Ebsworth kaj Brianna Avenia-Tapper, de la Novjorka Universitato, Patricia Duffy, de la Programo de UN pri Lingvo kaj Komunikado, kaj Jill Kalotay, retpaĝestro kaj konsultisto, prezentis komunan referaĵon pri “Lernado de la angla por paco: Reta anglalingva kurso pri UN,” kaj Sohair Soukkary, de la Kolegio Baruch, CUNY, en “Lingvoinstruado: Spilante la rektan flankon de la cerbo,” priskribis siajn spertojn en instruado de la araba. 

Fina sesio, pri “La sperto NRO,” konsistis el prezentoj de la Legio de Bona Volo (Danilo Parmegiani) kaj Universala Esperanto-Asocio (d-ro Steven Brewer), kiuj priskribis la laboron de tiuj organizaĵoj en multilingva kunteksto, kaj iliajn alirojn al antaŭenigo de kompreniĝo trans lingvaj baroj. 

Fermajn rimarkojn liveris Profesoro Humphrey Tonkin, de la Universitato de Hartford, kiu notis la kreskantan nivelon de interesiĝo pri la implicoj de la lingva situacio en Unuiĝintaj Nacioj kaj emfazis al la partoprenantoj la gravecon de serioza scienca studado de la lingvaj praktikoj de UN; kaj Françoise Cestac, kiu memorigis la ĉeestantojn pri la rolo, kiun ludis tra la jaroj la kunvokantoj de la nuna simpozio en atentigo pri la graveco de tia studado.  Profesoro Tonkin krome proponis starigon de konstanta laborgrupo de homoj interesataj pri la temo. 

La riĉa kaj abunda programo de la simpozio rezultigis stimulajn diskutojn inter prezentantoj de referaĵoj kaj aliaj partoprenantoj, sed restis ĝenerala konscio, ke tempo mankis por plene trakti la temon, tiel ke nepris daŭrigi la diskuton, precipe pri tiuj partoj de la programo, kiuj rilatas rekte al UN.  Oni interkonsentis, ke necesas trovi mekanismojn por daŭrigi la diskuton, precipe por ekzameni kelkajn aparte gravajn demandojn, kiel ekzemple la konservado de multlingvismo ĉe Unuiĝintaj Nacioj, la rilato inter la laborlingvoj de la Organizaĵo, kaj la improvizitaj aranĝoj utiligataj fronte al neceso, precipe sur terenoj kaj en situacioj for de la sidejo de UN kaj la funkciado de formala lingva politiko. 

 

 

2010

From Zamenhof to Soros

Dato kaj loko: 15a de decembro 2010

En la programo estis la festado de la nova biografio de L. L. Zamenhof kaj la prezento de la memuaro de Tivadar Soros, tradukita de Esperanto. Humphrey Tonkin, profesoro kaj emerita prezidanto de la universitato Hartford, antaŭa prezidanto de UEA kaj prezidanto de Esperantic Studies Foundation, prezentos la prelegon: Soros en Siberio.  

Comments are closed