NASK: Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto

Photo: Phil Dorcas

NASK 2005 (fotis: Filipo Dorcas)

La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) estas intensiva programo pri Esperanto, en kiu oni konstante spertas vivon en Esperanto-medio.  Antaŭ 2001, NASK okazis dum 31 jaroj ĉe San Francisco State University.  En 2002 ĝi transiris al The University of San Francisco.  De 2002 ĝis 2006, la programo estis ĉe The School for International Training (SIT) en Brattleboro, Vermonto; de 2007 ĝis 2011 ĉe University of California-San Diego; en 2012 ĉe The University of Texas-Dallas; en 2014 ĉe The University of Victoria (Kanado); kaj en 2013, 2015-2019 ĉe William Peace University en Raleigh, Nord-Karolino.

En 2020, pro la tutmonda epidemio de koronaviruso, NASK okazos per Interreto, pere de Zoom (senkosta video-programaro).  NASK havos tri nivelojn, vespere (en Usono) de 19:30 ĝis 21:00 EDT (Novjorka tempo).  La datoj estos 29 junio -3 julio kaj 6-10 julio.

 

Oni devas registri sin por la kurso.  Vidu detalojn post la kurs-priskriboj.

Postbaza Kurso:  Hans Becklin

Nun DU Sekcioj!
Frua Sekcio: 5:30 ĝis 7:00 ptm Orienta Tempo. (Malferma por registriĝo)
Malfrua Sekcio: 7:30 ĝis 9:00 ptm Orienta Tempo. (Aktuale plena, "atendo-listo" havebla)

Kio estas "post-baza" kurso? Post-baza kurso estas por ĉiu lernanto de Esperanto kiu jam finis bazan kurson, ekzemple Duolingon aŭ "Lernu!". Praktike, post-baza kurso utilas al vi "salti en Esperanton": komenci uzi la lingvon pli memstare, kaj por viaj propraj celoj en lingvolernado. En la kurso de Hanso vi atingos multe pli altan nivelon de Esperanto per pli profunda komprenado de ĝia gramatiko kaj novaj kaj pli profundaj spertoj en legado, parolado, kaj aŭskultado. Bonŝance, la energiplena instrumetodo de Hanso helpos al vi progresi sen enuo--li uzos multajn rakontojn, kantojn, ludojn, kaj ekzercojn por instrui la lingvon al vi kaj doni al vi veran sperto de la bunta Esperanto-komunumo.

Meznivela Kurso:  Thomas Alexander (ĝis 25 partoprenantoj; registru vin k.e.p. frue)

En la Meznivela Kurso, vi havos la okazon pliprofundigi vian kapablon pri Esperanto.  Pere de parolaj kaj skribaj taskoj, vi akiros kaj novajn sciojn, kaj memfidon.  La kurso konsistos el grandaj kaj malgrandaj grupoj, kaj aldonaj eksterlecionaj ekzercoj.  Partoprenantoj devus jam posedi ĝeneralan komprenon pri Esperanta gramatiko, sed ni atentos kelkajn pli malfacilajn aŭ ofte miskomprenitajn flankojn--kaj ni kompreneble traktos demandojn kiam ili aperos en la grupo.  Krom tio, ni studos kelkajn gravajn erojn de Esperanto-literaturo, kiujn ĉiu “klera Esperantisto” devus koni, kaj ni donos atenton al komunikadaj kapabloj en oftaj situacioj kie oni parolas Esperanton.

Supera Kurso:  Prof.  Duncan Charters (ĝis 50 partoprenantoj; registru vin k.e.p. frue)

En la supera kurso ni studos la evoluon de Esperanto kiel lingva kaj socia fenomeno.  Kial kaj kiel D-ro Zamenhof alvenis al la ideo kaj formo de Esperanto?  Kiaj problemoj frontis la evoluantan lingvon kaj movadon?  Kion celis reformprojektoj kaj kiel okazis la "Ido-krizo"?  Kial de la komenco ekzistis ĉiam ideologiaj tensioj ĉirkaŭ la lingvo, ĝia uzado, kaj ĝiaj celoj?  Kiel rolis literaturo en la historio de la lingvo?  Kiel statas Esperanto nun?  La kurso ne estos nur prelegstila, ĉar en ĉiu klaso grupetoj respondos al kernaj demandoj kaj debatpunktoj prezentitaj de la instruisto por posta raportado al la klaso.

Oni devas registri sin (Estas eble registri ĝis lundo, 22 junio, 2020).  Jen la paŝoj:

  1. Pagu la kotizon de $75.00 per ĉeko aŭ per kreditkarto.  Vidu la detalojn pri pagmaneiroj sube. (Se vi metos vian nomon sur la atendo-liston, pagu nur post kiam vi estos akceptita por la kurso. )
  2. Plenigu la NASK-reĝistrilon, kiun vi povas trovi ĉi tie.

Ellen Eddy (eddyellen@aol.com) sendos retpoŝtan mesaĝon por konfirmi ke vi sukcese registriĝis.  (Atentu ke ĉio en la registrilo devas havi respondon, laŭ peto de la instruistoj, pro tio ke la informo helpos ilin antaŭprepari, kaj komuniki kun la lernantoj.  Neniu dividos viajn informojn kun iu ajn krom la instruistoj kaj la NASK-teamo.)

Stipendioj haveblas ĝis 50% de la kosto.  Se vi bezonas tian helpon, skribu rekte al la Administranto, Ellen Eddy (eddyellen@aol.com).  Se vi petas financan subtenon, registru vin nun kaj pagu poste, kiam Ellen konfirmos la stipendion.

Pri Zoom:  Pro sekureco, por partopreni en la NASK-kursoj ĉiu lernanto devos krei senkostan Zoom-konton ĉe https://Zoom.us.  Estas saĝe krei vian konton, elŝuti la apon, kaj konatiĝi kun la funkciado de Zoom.  Proksimume unu semajnon antaŭ la unua leciono, vi ricevos inviton per retpoŝto registriĝi por via NASK-kurso en Zoom.  Post aprobo, vi ricevos la ligilon kaj pasvorton por via kurso.  Se vi decidos ŝanĝi al alia kurso, via instruisto informos al vi kion fari.  Vi povos aliĝi al la alia kurso la sekvan tagon.

Oni povas pagi per tiuj ĉi manieroj:

  • Ĉeko en Usonaj dolaroj al "ESF-NASK."  Sendu al Ellen M. Eddy, 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia, WA 98512 USA.
  • PayPal aŭ kreditkarto per la PayPal ligilo sur tiu ĉi paĝo.

Bonvolu kontakti nin pri iuj problemoj rilate al pago per PayPal, al admin@esperantic.org

Pagu USD $75.00 por plena registriĝo. Pagu USD $37.50 se vi ricevis financan subtenon.


Comments are closed