NASK: Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto

NASK (La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto) 2021, Printempa Sesio

Ĉi-jare NASK kaj ESF prezentos virtualan sesion de la tradicia somera kursaro.

Krom la kutima somera programo, estos unu kurso en la printempo.

“Kiam Pentrarto Renkontiĝas kun Esperanto”, kun Christophe Chazarein-Béa el Francujo

“Kiel lernanto, vi deziras akiri pli da sinfido en Esperanto, por pli bone komuniki kaj esprimi vin.  Ĝuste tion vi povos fari danke al ĉi tiu kurso.  Tamen, ĝi estos pli ol lingva kurso, ĉar ni aliros Esperanton tra la temo ‘Pentrarto’.

Mi invitas vin al promeno tra art-historio.  Kune, ni uzos bildojn kaj pentraĵojn por lerni Esperanton, kaj uzos Esperanton por lerni pri arto.  Miksiĝos vortprovizo kun formoj, kaj gramatiko kun koloroj.”

Partoprenantoj havu lingvo-kapablon je nivelo A2 por parolado kaj leg-kompreno.

(La kurso akceptos ĝis 20 lernantojn)

La datoj estos:
6-7 marto
13-14 marto
20-21 marto
27-28 marto

(8 tagoj da instruado, entute 16 horoj)

La horoj estos:
14:00-16:00, laŭ la usona orienta horzono (t.e., la horzono de Novjorko), ĉiun sabaton kaj dimanĉon en marto - same post la ŝanĝo de la horo la 14-an de marto.

La kosto estas US$ 79.00.  Stipendioj estas haveblaj, ĝis duono de la kosto.

Oni devas registri sin (Estas eble registri ĝis vendredo, 26 Februaro, 2021).  Jen la paŝoj:

  1. Pagu la kotizon de $79.00 per ĉeko aŭ per PayPal. Vidu la detalojn pri pagmanieroj sube.
  2. Plenigu la NASK-registrilon, kiun vi povas trovi ĉi tie.

Neniu dividos viajn informojn kun iu ajn krom la instruistoj kaj la NASK-teamo.)

Stipendioj haveblas ĝis 50% de la kosto.  Se vi bezonas tian helpon, skribu rekte al la Administranto, Ellen Eddy (eddyellen@aol.com).  Se vi petas financan subtenon, registru vin nun kaj pagu poste, kiam Ellen konfirmos la stipendion.

Oni povas pagi per tiuj ĉi manieroj:

  • Ĉeko en Usonaj dolaroj al "ESF-NASK."  Sendu al Chuck Mays, 16 Dixie Trail, Raleigh, NC 27607  USA. Bonvolu sendi retmesaĝon al chuck.mays@esperantic.org  se vi pagis per ĉeko.
  • PayPal per la PayPal ligilo sur tiu ĉi paĝo.

Bonvolu kontakti nin pri iuj problemoj rilate al pago per PayPal, al admin@esperantic.org

Pagu USD $79.00 por plena registriĝo. Pagu USD $39.50 se vi ricevis financan subtenon.


Comments are closed