Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK)

Photo: Phil Dorcas

NASK 2005 (foto: Filipo Dorcas)

La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) estas intensa merga kursaro en Esperanto. Antaŭ la jaro 2002, NASK dum 31 jaroj okazis en San-Franciska Ŝtata Universitato. En 2002-2006 la kursaron gastigis la School for International Training (SIT) en Brattleboro, Vermonto, en 2007-2011 - la Universitato de Kalifornio en San-Diego; en 2012 ĝi okazis en la Universitato de Teksaso en Dallas, en 2014 en la Universitato de Viktorio (Kanado), kaj en 2013, 2015, 2016, 2017, 2018 kaj 2019  en William Peace University en Raleigh, Nord-Karolino. En 2020 la kursaro okazos, jam la sepan fojon, en la belega kampuso de William Peace University en Raleigh. 

NASK estas pli mallonga, malmulte kosta kaj pli merga en 2020 kun la espero ke multe da studentoj povos partopreni la UK en Montrealo, Kanado la unua semajno de aŭgusto.  Okazos tri niveloj de instruado dum kvin tagoj kun klasoj matene kaj posttagmeze.  La postbazan nivelon instruos Hanso Becklin. La mez-nivelan klason gvidos Alexander Thomas kaj la superan nivelon gvidos la prezidanto de UEA, Duncan Charters.

Studantoj alvenos dimanĉon, la 28-an de junio kaj foriros sabaton, la 4-an de julio. Lecionoj okazos de lundo, la 29-a de junio ĝis vendredon,la 3-a de julio. Aliĝo kun loĝado inkluvizas du-personan ĉambron manĝaĵon kaj instrukcion.  Limigita numero de privataj ĉambroj haveblas - do, aliĝu frue!

Dum la 5 tagoj de instruado, krom la lecionoj estos ankaŭ diversaj aliaj aktivaĵoj kaj programoj posttagmeze kaj vespere: prezentadoj, esplorado de la belaj muzeoj, butikoj kaj restoracioj de la urbo, ĉio en piedira distanco de la kampuso. La baza kosto por la 5-taga NASK estas $549 antaŭ la 28-a de februaro, $599 de la 1-a de marto ĝis la 30-a de aprilo kaj $649 de la 1-a de majo ĝis la 12-a de junio.  Registriĝo fermos la 12-an de junio.  Aldonu $150 por privata ĉambro. (Privataj ĉambroj dividas banĉambron kun la apuda ĉambro.) Paroj kiuj ne deziras dividi banĉambron registros kiel privata partoprenantoj kaj ĉiu aldonos $150 al la registra kosto.

Estas eblo por lokanoj kiuj ne loĝos ĉe la universitato havi tagmanĝon aŭ sen iuj ajn manĝoj.

Registriĝo necesas. Petu la registrilon ĉe: eddyellen@aol.com aŭ vizitu: nask.esperanto-usa.org/venonta

Limigita financa helpo haveblas kovri ĝis 50% de la kursokosto. Por peti pri financa helpo kontaktu la administranton, Ellen Marie Eddy, ĉe eddyellen@aol.com 

Oni rajtas pagi per:

  • (Preferata) Ĉeko en Usonaj dolaroj al "ESF-NASK."  Sendu la ĉekon al Ellen M. Eddy, 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia, WA 98512 USA
  • PayPal aŭ Kreditkarto uzante la ligilon PayPal en ĉi tiu paĝo. Kontaktu admin@esperantic.org pri problemo rilate al pago per PayPal).

Kontaktu admin@esperantic.org se vi havas problemojn pagi per PayPal.

Registriĝo kun Loĝado (Du-persona ĉambro, Manĝado kaj la kotizo por NASK)

Ĝis la 28-a de februaro $549
De la 1-a de marto ĝis al 30-a de aprilo: $599
De la 1-a de majo ĝis la 12-a de junio: $649

Krom pago por privata ĉambro (Ĉiu studento kun loĝado kiu deziras loĝi en privata ĉambro): $150

Paroj kiuj ne deziras dividi banĉambron devos aldoni $150 al ambaŭ registriĝo.

Studentoj kiuj ne loĝos ĉe la universitato (NASK-a kotizo, sen loĝado)
Ĝis la 30-a de aprilo (kun tagmanĝo): $390
De la 1-a de majo ĝis a 12-a de junio: $440

Ĝis al 30-a de aprilo (Sen tagmanĝo):$340
De al 1-a de majo ĝis la 12-a de junio: $390




Comments are closed