La Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED)

CED fondiĝis en la jaro 1952, kiel fako de Universala Esperanto-Asocio gvidata de Ivo Lapenna, por antaŭenigi la sciencan studon de Esperanto “kaj ties diversaj aplikoj en ĉiuj vivosferoj”; por certigi la kompiladon kaj redaktadon de fidinda dokumentado pri Esperanto, kaj por subteni klopodojn prezenti la faktojn pri Esperanto al internaciaj organizoj, al sciencaj kaj fakaj asocioj, kaj al la publiko.
En la 60-aj jaroj, tiuj esploroj pri Esperanto plivastiĝis al la tereno de internacia lingvopolitiko kaj lingvoplanado. Sub la egido de CED, fondiĝis la revuo La Monda Lingvo-Problemo, poste renomita Language Problems and Language Planning (LPLP), de jardekoj unu el la plej konataj fakaj revuoj sur tiu kampo.
Meze de la 70-aj jaroj, CED trairis organizan reformon kiu enkondukis plurajn novajn agadojn, unue sub la gvido de Jonathan Pool, kaj poste dum multaj jaroj kun Humphrey Tonkin kiel direktoro. Komencis aperi Novaĵletero por Interlingvistoj sub redakto de Ulrich Lins, kiel klopodo kunigi kaj kunlaborigi la fakulojn pri interlingvistiko kaj esperantologio, kaj en 1977 komenciĝis la tradicio okazigi Esperantologian Konferencon kadre de la ĉiujara Universala Kongreso. La bulteno transformiĝis en Informilo por Interlingvistoj ekde 1983, sub redakto de Ryszard Rokicki; sekvis la longa redaktoperiodo de Detlev Blanke (1992-2015); nun ĝin prizorgas Angela Tellier.

En 1996 Mark Fettes, tiam Ĝenerala Sekretario de UEA, organizis la unuan Nitobe-simpozion kunlige kun la Universala Kongreso en Prago. Tio montriĝis sukcesa provo stimuli dialogon kaj kunlaboron pri lingvopolitiko inter esperantistoj, esploristoj, ŝtatoficistoj, politikistoj, kaj lingvo-aktivuloj, kaj sekvis pliaj simpozioj en la jaroj 1999 (Berlino), 2004 (Pekino), 2005 (Vilno), 2007 (Tokio), kaj 2013 (Rejkjaviko), fokusitaj al diversaj aspektoj de la nuntempa internacia lingvopolitiko.

En 1999, Christer Kiselman lanĉis la revuon Esperantologio/Esperanto Studies, kiu aperis en ok numeroj ĝis 2018. Temas pri kolektoj de originalaj studoj pri la lingvaj, historiaj, literaturaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto, kaj ankaŭ recenzoj. Nun sub la redaktado de Orlando Raola kaj Humphrey Tonkin, la serio daŭros sub la ŝildo de CED.

En 2006, la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation, sub prezido de Tonkin, starigis kunlabore kun CED programon de malgrandaj subvencioj (ĝis USD 2000) por esplora kaj eldona agado rilate al esperantologio kaj interlingvistiko. La subvenciojn aljuĝas internacia tripersona komisiono.

En 2020, okazis organiza reformo de CED, kun la starigo de multpersona Konsilantaro nomumita de la Estraro de UEA, inter kies anoj la nova direktoro, Mark Fettes, varbis malgrandan estraron kun respondeco pri kvin fakoj:

  1. Esperantologio kaj interlingvistiko – Guilherme Moreira Fians (Esperantologiaj Konferencoj, revuo Esperantologio/Esperanto Studies);
  2. Lingvopolitiko, precipe en internacia/interŝtata kadro – Michele Gazzola (LPLP, Nitobe-simpozioj);
  3. Universitataj studprogramoj (pri Eo kaj rilataj temoj) – Angela Tellier (precipe kunordigo de projektoj por subteni/disvastigi tiajn programojn);
  4. Bibliotekoj – Orlando Raola (unuavice Biblioteko Hodler; krome kunlaboro inter E-bibliotekoj ĝenerale);
  5. Terminologio – ankoraŭ vaka (rilatoj de UEA kun TermNet, InfoTerm; terminologia trejnado).

Nova retejo de CED estas en preparo. Observantoj, kiuj interesiĝas pri unu aŭ pluraj el la agadkampoj de CED, estas bonvenaj aliĝi al ĝia retlisto per mesaĝo al la adreso ced-konsilantaro+subscribe@groups.io.

La CED-Konsilantaro aktuale konsistas el Xavi Alcalde, Irene Caligaris ,Renato Corsetti, Mark Fettes, Guilherme Moreira Fians, Michele Gazzola, Federico Gobbo, Kimura Goro, Alessandra  Madella, Mélanie Maradan, A Giridhar RAO, Orlando E Raola, Ida Stria, Angela Tellier, Humphrey Tonkin kaj Bernhard Tuider.

Comments are closed