Donacu al ESF

Multo ŝanĝiĝis ĉi-jare. Sed neniel ŝanĝiĝis la dediĉiteco de ESF al lingva justeco; tio nur kreskis. Ni kunlaboris kun niaj partneroj por ke ili povu enretigi siajn eventojn, inkluzive la Mondan Festivalon de Esperanto. NASK okazis interrete, daŭrigante nian 50-jaran tradicion. Ni dediĉis nin plu al niaj longdaŭraj projektoj: Lernu, Edukado.net, Tekstaro, kaj multaj aliaj.

Okaze de la ĉi-jara Zamenhofa Tago ni volas, ke ĉiu, kiu profitis de nia laboro ĉi-jare donacu iom al ESF. Ni rekompencos vian donacon de 30 USD per aparte dezajnita glumarko de Zamenhof...portanta maskon. Vi ne povas trovi ĉi tion aliloke, ĉar ni desegnigis kaj presigis ĝin nur por niaj donacintoj.

Se vi preferas sendi la glumarkon al konato, vi povas sendigi ĝin en la suba salutkarto. Ni skribos vian nomon kiel la donacinton kaj sendos ĝin al iu ajn en la mondo (rimarku, ke la leterojn ni sendas de Usono).

Eĉ pli bone, vi povos mem ricevi glumarkon kaj sendigi glumarkon al konato per donaco de 60 USD. Heligu ies tagon ĉi-jare kaj samtempe donacu ion malgrandan, sed rimarkindan al vi mem.

Uzu tiun ĉi butonon por donaci USD 30 kaj ricevu specialan glumarkon. Uzu tiun ĉi butonon por sendigi ĝlumarkon al amiko (kune kun sprita salutkarto).




Uzu tiun ĉi butonon por donaci USD 60 kaj ricevu specialan glumarkon KAJ ni sendos duan ĝlumakon kune kun sprita salutkarkon al amiko.




Bonvolu uzi la kampon "notoj" de PayPal ("Notes" en la angla) por informi nin pri la nomo(j) kaj adreso(j) al kiuj ni sendu la glumarko(j)n.


Se vi estas en Usono, donacu per ĉeko por ke ESF ŝparu la kreditkartan kurtaĝon de 4 elcentoj. Validas ĉekoj surskribitaj al Esperantic Studies Foundation. Sendu la ĉekon al:
16 Dixie Trail
Raleigh, NC 27607

Bonvolu informi nin pri la nomo(j) kaj adreso(j) kien ni sendu la glumarko(j)n per noto en la sama koverto.


Monataj donacoj multe helpas al ESF. Fariĝu monata subtenanto per la suba butono.


Kiel nova monata subtenanto je po 5 dolaroj monate aŭ pli, ni sendos kaj al vi kaj al amiko glumarkon.

Vi devas havi konton ĉe PayPal por esti monata subtenanto. Bonvolu uzi la kampon "notoj" de PayPal ("Notes" en la angla) por informi nin pri la nomo(j) kaj adreso(j) al kiuj ni sendu la glumarko(j)n.


Por kontakti ESF, bonvolu uzi: donate2ESF@esperantic.org

Comments are closed