Investu al ESF per jarfina donaco!

 

Kial subteni ESF-on? Ĉar ni bone zorgas pri via mono kaj elspezas ĝin saĝe. Ni intence serĉas valorajn kaj promesoplenajn projektojn kaj provizas ilin per financado.

Ret-bazita lernado?  Ni lanĉis kaj subtenis la unuan Esperanto-kurson kiu estis speciale dezajnita por retbazita lernado: Lernu.net, kiu atingis preskaŭ trionmilionon da lernantoj kaj kiu estas havebla en dudeko da lingvoj kaj estis komplete redezajnita.

Rimedoj por instruistoj? Edukado.net estas la plej uzantamikaj kaj komleta retejo por instruistoj de Esperanto, kiu ankaŭ kontaktigas la intruistojn kaj lernantojn. Ĝi kaj proponas vastan gamon de rimedoj por instruistoj kaj ankaŭ servas kiel testejo de novaj ideoj en Esperanto-edukado.

Financado de esploroj kaj publikaĵoj? La sukceso de Esperanto multe dependas de ĝia reputacio kiel serioza studobjekto por lingvistoj kaj specialistoj de kulturaj studoj. Ni estas la organizo, al kiu povas sin turni esperantlingvaj universitatanoj kiuj volas fari seriozan studprojekton. ESF proponas multajn rimedojn, inkluzive de Tekstaro.com, la korpuso de skribita Esperanto bazita sur pli ol cent librolongaj volumoj, plene ciferecigitaj. ESF financis publikigon kaj distribuon de pluraj libroj, ekde Gvidlibro tra Esperantio, ĝis Historio de la Esperanta Literaturo de Minnaja kaj Silfer, kaj pli.

Lastatempaj projektoj? ESF havas rektan konekton kun aroj da esploristoj, kiuj faras sian laboron en aŭ pri Esperanto. En 2017, ESF subtenis unikan etnografian studon de UK en Seulo, financis seminarion pri lingvoplanado de Universitato de Kostariko ĉi-julie sub la gvido de Esperanto-parolantoj, provizis multajn stipendiojn por la certifikata programo pri interlingvistiko kaj esperantologio ĉe la universitato Adam Mickiewicz en Poznano (UAM), Pollando, ĉi-septembre. La studentoj, kiuj studas ĉe UAM venas de tiom malproksime, kiel Ĉinio, Koreio kaj Brazilo.

Esperanto-instruado en Nord-Ameriko kaj tutemonde?  Eble, la plej konata el ESF-programoj en Nord-Ameriko estas NASK, Nord-Amerika Somera Esperanto-Kursaro bazita en Raleigh, Nord-Karolino, kiu proponas mallongan intensan programon por ĉiuj kiuj deziras perfektigi sian Esperanto-nivelon. Ĉirkaŭ kvindeko da homoj partoprenis ĉi-somere, pluraj el ili dank’ al stipendioj de ESF.

Kiuj estas la aliaj organizaĵoj, kiuj faras tion, kion faras ESF? Estas, fakte, neniu organizaĵo en la mondo, kiu faras tion, kion faras ESF. En 2018 ESF festas sian 50-jariĝon, kaj ni estas fieraj esti plej granda sendepenta financanto de Esperanto-lernado kaj instruado tutmonde.

Kiel ni atingis tiun nivelon? Konservante niajn rimedojn kaj investante ilin sage, kaj donante nian subtenon al plej promesoplenaj iniciatoj, zorge elektitaj. Estas gajna kombinaĵo de dependeblo kaj imagipovo. Subtenante ESF-on vi subtenas la estontecon de Esperanto, same kiel la estontecon de informita tutmonda interkompreno.

Jes! Ankaŭ mi volas subteni ESF-on en la venonta jaro farinte jarfinan donacon de...

$1000 (patrona nivelo)

$500 (ora rnivelo)

$250 (arĝenta nivelo)

$100 (bronza nivelo)

Alia (metu vian sumon)

Comments are closed