NASK: Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto

NASK (La Nord-Amerika Somera Kurso de Esperanto) 2021, Someraj Sesioj

Ĉi-jare NASK kaj ESF prezentos tri virtualajn sesiojn de la tradicia somera kursaro.

"Ni saltu en Esperanton", post-baza kurso kun Hans Becklin.

5-9 julio kaj 12-16 julio, 2021
17:30-19:00, laŭ la usona orienta horzono (Novjorko)
15 horoj da instruado kaj interago

Limo: 20 partoprenantoj

Kosto: US$ 79.00

Stipendia helpo de US$ 50.00 estas havebla. Se vi bezonas tian helpon, skribu al Ellen Eddy (eddyellen@aol.com).

Tiu ĉi kurso estas por homoj kiuj jam finis bazan kurson kiel Duolingo aŭ Lernu, kaj la celo estas aktiva uzado de la lingvo.

Kio estas “post-baza” kurso? Post-baza kurso estas por ĉiu lernanto kiu jam finis bazan kurson kiel Duolingo aŭ Lernu! Praktike, post-baza kurso helpos al vi ekuzi Esperanton, aŭ uzi ĝin pli sendepende kaj atingi viajn proprajn celojn pri lingvolernado. En la kurso de Hanso vi atingos novan nivelon en Esperanto per pli profunda kompreno de la gramatiko, kaj per novaj, pli intensaj spertoj en legado, parolado, kaj aŭskultado. Bonŝance, la energi-plena instruado de Hanso helpos vin progresi sen enuo – li utiligos rakontojn, kantojn, ludojn, kaj ekzercojn por instrui la lingvon kaj doni al vi vivan bildon de la bunta Esperanto-komunumo.

Oni devas registri sin. (Estas eble registri ĝis la 28-a de junio.) Jen la paŝoj:

  • Plenigu la NASK-registrilon, kiun vi povas trovi ĉi tie. (Se vi petas financan subtenon, registru vin nun kaj pagu poste, kiam Ellen konfirmos la stipendion.)
  • Pagu la kotizon per ĉeko aŭ per PayPal. Vidu la detalojn pri pagmanieroj sube.

Payment / Pago




“Trans la Sojlon de la Lingvo”, meznivela kurso kun Christophe Chazarein-Béa.

31 julio/1 aŭgusto
7/8 aŭgusto
11:00-13:00 kaj 14:00-16:00 ĉiutage X 4, laŭ la usona orienta horzono (Novjorko)
16 horoj da instruado

Limo: 20 partoprenantoj

Kosto: US$ 79.00

Stipendia helpo estas havebla ĝis duono de la kosto. Se vi bezonas tian helpon, skribu al Ellen Eddy (eddyellen@aol.com).

La unuaj paŝoj en Esperanto estas rapidaj. Sed ankaŭ en facila lingvo, baldaŭ venas momento kiam aperas malfacilaĵoj. Tiam oni scias, ke oni atingis la "sojlon" de la lingvo – tio estas la punkto, kiun oni transpasu por ekĝui Esperanton.

En ĉi tiu kurso, vi trovos la rimedojn por aŭskulti, paroli, legi kaj skribi en Esperanto kun pli da memfido. Vi trovos manierojn kreskigi vian kapablon komuniki en Esperanto kun plezuro kaj sen streĉo. Kaj ni kune transpasos la sojlon de la lingvo.

Oni devas registri sin. (Estas eble registri ĝis la 24-a de julio.) Jen la paŝoj:

  • Plenigu la NASK-registrilon, kiun vi povas trovi ĉi tie. (Se vi petas financan subtenon, registru vin nun kaj pagu poste, kiam Ellen konfirmos la stipendion.)
  • Pagu la kotizon per ĉeko aŭ per PayPal. Vidu la detalojn pri pagmanieroj sube.

Payment / Pago




“Dokumentaj distraĵoj, devojiĝoj kaj diversaĵoj: vagado tra Esperanto per paperaĵoj”, supera kurso kun Tim Owen, de la Esperanto-Asocio de Britio

31 julio/1 aŭgusto
7/8 aŭgusto
11:00-13:00 kaj 14:00-16:00 ĉiutage X 4, laŭ la usona orienta horzono (Novjorko)
16 horoj da instruado

Limo: 35 partoprenantoj

Kosto: US$ 79.00

Stipendia helpo estas havebla ĝis duono de la kosto. Se vi bezonas tian helpon, skribu al Ellen Eddy (eddyellen@aol.com).

La kurso pritraktos interesajn dokumentojn, eventojn, aferojn, kaj faktojn tra la historio de Esperanto. Ĝi estos aventuro laŭ la stilo de Indiana Jones. En la supera nivelo, estas supozo ke ĉiu partoprenanto jam scias Esperanton, kaj oni instruos pri la lingvo mem nur flanke, kiam apartaj demandoj leviĝos.

Oni devas registri sin. (Estas eble registri ĝis la 24-a de julio.) Jen la paŝoj:

  • Plenigu la NASK-registrilon, kiun vi povas trovi ĉi tie. (Se vi petas financan subtenon, registru vin nun kaj pagu poste, kiam Ellen konfirmos la stipendion.)
  • Pagu la kotizon per ĉeko aŭ per PayPal. Vidu la detalojn pri pagmanieroj sube.

Payment / Pago




Neniu dividos viajn informojn kun iu ajn krom la instruistoj kaj la NASK-teamo.)

Oni povas pagi per tiuj ĉi manieroj:

  • Ĉeko en Usonaj dolaroj al "ESF-NASK." Sendu al Chuck Mays, 638 Greenwood Circle, Cary, NC 27511, USA. Bonvolu sendi retmesaĝon al chuck.mays@esperantic.org se vi pagis per ĉeko.
  • PayPal per la PayPal ligilo sur tiu ĉi paĝo.

Bonvolu kontakti nin pri iuj problemoj rilate al pago per PayPal, al admin@esperantic.org

Comments are closed