Subtenu ESF-on

Esperantic Studies Foundation ne ricevas monon de iu ajn registaro. Ni dependas de la malavaraj donacoj de homoj kiel vi, kiuj pasie deziras pli egalecan kaj pli bonan komunikadon inter la popoloj de la mondo. Vi povas donaci al la ĝenerala kaso de ESF aŭ vi povas subteni apartan projekton aŭ fokuson. Faru la donacon de cent usonaj dolaroj (aŭ ekvivalento) al ESF, kaj via nomo aperos sur nia Muro de Donacantoj!


Online donations

Donacu rete

Donacu per kreditkarto laŭ unu el la opcioj. Se vi havas PayPal-konton, vi povas sendi la pagon rekte al la PayPal-konto de ESF: admin (at) esperantic.org.


ESF_logo_one timeSubtenu ESF-on per unufoja donaco!

Vi povas subteni ESF-on ĝenerale aŭ iun programon specife.

 


Fariĝu monata donacanto!ESF_logo_monthly time

Per la monata donacado al ESF vi ne nur subtenas la gravajn ESF-iniciatojn, sed ankaŭ helpas pli bone plani financadon de estontaj projektoj.

 

ESF_logo_leadership

Subtenu ESF per patron-nivela donaco!
Via patron-nivela donaco ($1000) faros eĉ pli da diferenco en nia strebo progresigi la komprenadon kaj praktikadon de lingva justeco en multkultura mondo.

 


Donate UEA

Donacu per UEA!

ESF-konto ĉe UEA: esfo-p

Skribu mesaĝon al financoj (at) co.uea.org  kaj petu transĝiri monon de via konto al la konto de ESF (esfo-p).


Donate by phone or mail

Donacu per telefono aŭ poŝto

 

  • Bv. sendi la ĉekon en USD al: Esperantic Studies Foundation kaj enpoŝtigi ĝin al Esperantic Studies Fountation, C/O Chuck Mays, 16 Dixie Trail, Raleigh, NC 27607 USA. Por kanadanoj: Wally du Temple, 765 Braemar Avenue, North Saanich, BC, V8L5G5
  • Vi ankaŭ povas fari donacon telefone: 1-250-656-1767 (Wallace G. Du Temple, Donac-konsilanto)

Planned giving

Planitaj donacoj - lasi testamenton

Kiel vi volus esti rememorita?

Planitaj donacoj, kiel testamentaj donacoj aŭ charitable annuity, povas helpi al vi atingi viajn financajn celojn, kaj ankaŭ lasi filantropian heredaĵon subtenantan homajn kaj lingvajn rajtojn, esploradon kaj edukadon. Ni ĝojos diskuti kun vi la detalojn de tio kiel vi deziras ke via donaco estu uzata, inkluzive la eblon starigi nom-portantan fonduson aŭ alian personan testamentaĵon.

Vi povas krei vian heredaĵon kun ESF plurmaniere, inkluzive de:

  • Heredigi per testamento specifan monsumon aŭ parton de via (ter)proprietaĵo;
  • Nomi Esperantic Studies Foundation kiel profitanton de via mon-ŝpara pensi-konto, pensi-fonduso aŭ pensio (por usonanoj)
  • Donaci proprietaĵojn aŭ investaĵojn (akciojn, obligaciojn, mutualajn investofondusojn)

Esperantic Studies Foundation bonvenigas ĉiajn donacojn, testamentaĵojn aŭ investaĵojn. La ĉi-lasta povas doni al vi konsiderindajn impost-subtrahojn kaj povas esti facile traktebla per elektronikaj ĝiroj aŭ ekspedado.

Bv. kontakti Wallace G. Du Temple, Donac-konsilanto (1-250-656-1767)


Other giving

Aliaj formoj de donacado

Ekzistas multaj aliaj manieroj kontribui, ekzemple:

Donacante librojn, dokumentojn aŭ aliajn materialojn rilatajn al Esperanto aŭ interlingvistiko.

Esperantic Studies Foundation celas konservi librokolektojn, dokumentojn kaj/aŭ manuskriptojn rilatajn al Esperanto kaj interlingvistiko. ESF subtenadas konservadon de unu el la plej grandaj kaj gravaj Esperanto-bibliotekon en la mondo – la Bibliotekon Hector Hodler en Roterdamo, kaj ĝi strebas krei grandan nordamerikan esplor-bibliotekon. Ni ankaŭ bonvenigas donacojn de personaj kolektoj.

Volontulante por unu el ESF-projektoj, ekzemple, por Lernu.net aŭ Edukado.net


Dankon!

Per subtenado de Esperantic Studies Foundation vi subtenas la strebojn antaŭenigi lingvan egalecon en la tuta mondo kaj egalecan altkvalitan komunikadon tra diversaj kulturaj kaj lingvaj grupoj. Dankon!

Esperantic Studies Foundation estas 501(c)(3) esceptita privata fonduso registrita en Vaŝingtono, Distrikto de Kolumbio, Usono. La mondonacoj estas impost-subtraheblaj en Usono. Nia numero por bonfaraj kontribuoj: The Esperantic Studies Foundation: 52-0885287

To ekscii pli pri tiuj ĉi opcioj bv. kontakti Wallace G. Du Temple, Donac-konsilanton (1-250-656-1767). Por ĉiuj aliaj demandoj bv. kontakti Chuck Mays, la Ĉefdirektoron.

Comments are closed