The notion of linguistic diversity goes hand in hand with that of cultural diversity which, interpreted as cultural richness, is usually judged positively. But there is also a negative side to be dealt with: in an international environment, linguistic diversity complicates communication. This is particularly important in the European Union which is supposed to uphold a system of absolute legal equality of all national languages. In order to guarantee this equality it is necessary for the Union to maintain a complex system of translators and interpreters including the heavy office infrastructure that comes with them. Soon ten new member-states will join the EU and this, if no change is made to the linguistic regime, will lead to an untenable situation. A radical, innovative solution is called for. On the one hand, any potential solution must offer a good price-quality relation; on the other, it must be psychologically acceptable to as many participants as possible.
Introducing the distinction between official languages (all national
languages without exception, as in the present situation) and a restricted
number of working languages, three
possible solutions for the choice of one or more working languages are
presented: 1) English as the ultimate reduction starting from a limited set of
national languages; 2) Latin; 3) Esperanto. Based on a number of theoretical
considerations of factors like national bias, neutrality, artificiality,
long-term cost-effectiveness and spread of the international language
Esperanto, the author invites the EU to initiate a phased feasibility study.
The aim of this program is to qualify and test Esperanto on subsequent levels
of the EU administration to investigate its potential step-by-step
introduction, subject to positive test results and political approval. The
various chairs of interlinguistics and esperantology at universities throughout
Europe are presented by the author as the natural partners in the Union for the
scientific coordination of this study.
La nocio de lingva diverseco estas nature
akompanata de tiu de kultura diverseco, kiu, interpretata kiel kultura
riĉeco, estas kutime juĝata pozitiva. Sed ekzistas ankaŭ
negativa aspekto: en internacia medio, la lingva diverseco obstaklas la facilan
interhoman komunikadon. Ĝi ludas gravan rolon en Eŭropa Unio (EU), en
kiu ja regas sistemo de plena jura egalrajteco de ĉiuj ŝtataj
lingvoj. La respektado de tiu egalrajteco necesigas la bontenon de multekosta
kaj komplika sistemo de tradukistoj kaj interpretistoj kun ilia peza akompana
infrastrukturo. Se neniu ŝanĝo en la lingva reĝimo de la Unio
estas antaŭvidata, la baldaŭa aliĝo de dek novaj ŝtatoj
kondukos al netenebla situacio. Ĝi neprigos la serĉon de radikala,
novstila solvo. Unuflanke iu ajn elektota solvo certigu la plej bone atingeblan
rilaton inter ĝia kosto kaj ĝia kvalito; aliflanke ĝi estu
psikologie akceptebla por maksimumo da partoprenantoj.
Sur la bazo de la enkonduko de distingo inter oficialaj lingvoj (ĉiuj senrezerve,
kiel ĝis nun) kaj limigita nombro da laboraj
lingvoj, tri eblaj solvoj por la elekto de laborlingvo(j) estas prezentataj: 1)
la angla kiel fina redukto el limigita nombro da naciaj lingvoj; 2) la latina;
3) Esperanto. Elirante el kelkaj teoriaj prikonsideroj de faktoroj kiel nacia
aparteno, neŭtraleco, artefariteco, longdaŭra ekonomieco kaj jama
disvasteco de Esperanto, la aŭtoro invitas la Union, ke ĝi iniciatu
kvarfazan programon de laŭgrada kvalifikado kaj testado por esplori la
enkondukeblon de Esperanto — kaze de pozitivaj testrezultoj kaj politika aprobo
— sur sinsekvaj niveloj de la Eŭropunia administrado. La diversaj
universitataj katedroj pri interlingvistiko kaj esperantologio tra tuta Eŭropo
estas prezentataj kiel la naturaj partneroj de EU por la scienca kunordigo de
tia studo.