1234567891234
   




 
Fourth Nitobe Symposium | Kvara Nitobe-Simpozio
Vilnius, Lithuania | Vilno, Litovio

July 30, 2005 - August 1, 2005 | 30 Julio, 2005 - 1 Auxgusto, 2005
 
 
 

 

 

Symposium Materials | Simpozia Dokumentoj

Symposium Announcement | Simpozia Anonco
Details | Detaloj
Programme | Programo
Background Materials | Fonaj Materialoj
Conclusions | Konkludoj


 

 
 
 
 
Simpozia Anonco

Lingvopolitikaj aspektoj de la ekspansio de la Euxropa Unio
 

 

 
Celo. Inter la multaj demandoj levitaj de la plivastigita membreco de la Euxropa Unio estas la demando pri lingvoj. Kiujn arangxojn oni faru pri la uzo de lingvoj en la diversaj EU-instancoj mem, kaj kiujn politikojn oni enkonduku ekzemple rilate la lernadon de lingvoj en la edukaj sistemoj de la diversaj landoj? La relativa manko de formalaj politikoj en tiu cxi tereno iom post iom kondukas aktuale al neformalaj arangxoj, kiuj povus minaci la lingvojn kaj la kulturajn valorojn de iuj pli malgrandaj sxtatoj kaj povus kompromiti la principon de egaleco inter EU-membroj. La proponata simpozio en Vilno celos esplori la diversajn politikajn alternativojn kaj sercxos komunan interkonsenton pri kelkaj bazaj rekomendoj pri la lingva politiko de EU en la novaj kondicxoj.

Auxspiciantoj. La Universitato de Vilno, la Litova Akademio de Sciencoj, la Komitato pri Euxropaj Aferoj de la Litova Parlamento, kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj.

Invititoj. La Simpozio konsistos el invititaj personoj. Oni invitos al partopreno reprezentantojn de cxiu el la novaj membroj de la Euxropa Unio, kune kun fakuloj pri lingvopolitiko kaj rilataj fakoj, diplomatoj, kaj reprezentantoj de la Euxropa Unio. Fakuloj pri lingvopolitiko kaj rilataj fakoj, kiuj gxis nun akceptis invitojn, estas, inter aliaj,

Detlev Blanke. Humboldt-Universitato. Germ.
Duncan Charters. Kolegio Principia. Usono
Renato Corsetti. Universitato de Romo. It.
Michael Cwik. Europa Unio (Bruselo).
Barbara Despiney. Universitato de Parizo I. Fr.
Paulin Djité. Universitato Western Sydney. Australio
Ina Druviete. Ministro pri edukado kaj scienco. Litovio
Charles Durand. Francio/Vjetnamio
Jane Edwards. Universitato Harvard. Usono
John Edwards. Universitato St. Francis Xavier. Kanado
Mark Fettes. Universitato Simon Fraser. Kanado
Federico Gobbo. Università degli Studi dell’Insubria. It.
David Graddol. Open University. Britio
Margareta Handzlik. Membro de la Europa Parlamento. Pol.
Wim Jansen. Universitato de Amsterdamo. Ned.
Ilona Koutny. Universitato de Poznano. Pol.
Etsuo Miyoshi. Firmao Swany. Japanio
Robert Phillipson. Kopenhaga Komerca Universitato. Danlando
Timothy Reagan. Universitato Roger Williams. Us.
Humphrey Tonkin. Universitato de Hartford. Us.
Philippe Van Parijs. Katolika Universitato de Loveno kaj Univ. Harvard. Belg./Us.
Anna Verschik. Pedagogia Universitato de Tallinn. Estonio

Programo. La formala parto de la simpozio komencigxos sabaton, 30 julio, je 14:00, kaj finigxos lundon, 1 auxgusto, je 17:00. La programo konsistos el prelegoj de invititaj prelegantoj, prezentoj de formalaj referajxoj de invititoj, kaj gxenerala debato kaj diskutado. Oni arangxos bankedojn en la vesperoj de sabato kaj dimancxo.

Kunvenejo. La Simpozio okazos en la Konstitucia Salono de la Litovia Parlamentejo.

Lingvoj. Interpretado estos disponebla almenaux en la litova, angla kaj Esperanto, kaj eventuale en la franca (oni nun faras dinajn arangxojn). Oni petas partoprenantojn liveri skribitajn tekstojn anticipe, kie tauxge.

Tranoktoj. Logxigon oni arangxos en hoteloj aux en gastodomoj de la auxspiciantoj.

Organizado. La Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED) respondecos pri la organizado de la simpozio, kune kun la aliaj auxspiciantoj kaj la surloka helpo de la Litovia Esperanto-Asocio. CED insitgas esploradon, instruadon kaj publikigon pri internaciaj lingvaj demandoj kaj eldonas la sciencan revuon Language Problems and Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado).

Aktoj. Oni publikigos la aktojn de la simpozio.

Origino. La Nitobe-Simpozio portas la nomon de Nitobe Inazo (1862-1933), Vica Gxenerala Sekretario de la Ligo de Nacioj, kiu strebis al lingva egaleco kaj lingva justeco en tiu organizajxo. La unua Nitobe-Simpozio okazis en Prago en 1996. Posta simpozioj okazis en Berlino (1999) kaj Pekino (2004).

 

 
 
 
 
Symposium Announcement | Simpozia Anonco
Details | Detaloj
Programme | Programo
Background Materials | Fonaj Materialoj
Conclusions | Konkludoj

Map Contact Us

 
  About Us Publications Educational Projects Interlingual Research Links & Biblio Site Map Contact  
 
Copyright © 2003 Esperantic Studies Foundation. All Rights Reserved. Technical Support: admin@esperantic.com