Kiel fari, se ni jam havas ideon pri la bezona lingvopolitiko...?

(Personaj spertoj akiritaj en informagado en Hungario dum jardeko.)

 

László GADOS

 

Kiel plibonigi la lingvopolitikon en la plivastigita EU? Al la diskuto de tiu temo eble povos esti utiligebla donitajxo spertoj priskribitaj sube. Kial? La respondo: se ni jam havas ideon pri tio, kian lingvopolitikon devus sekvi EU kaj gxiaj membrosxtatoj, restas demando, ke kiamaniere estus ebla akceptigi tiun ideon al la decidontoj kaj al tiuj, por kiuj estus favora la lingvopolitiko laux nia ideo.

 

       Enkonduke mi memorigas pri la faktoj: a) pri la lingvopolitiko de EU baze decidas politikaj EU-instancoj, tamen ne sendepende de membrosxtataj situacioj kaj klopodoj, kiuj aperas ankaux en la opiniado (debato) kaj decido precipe cxe la Euxropa Konsilio; b) pri la lingvopolitiko de membrosxtato decidas la regnantaj politikistoj, tamen ne sendepende de opinioj de influhavaj grupoj el la intelektularo, krome de gepatraj kaj junularaj interesoj, klopodoj. El cxio cxi por mi sekvas, ke por influi lingvopolitikon per informado oni samtempe devus/as influi cxiujn cxi-terene gravajn sociajn faktorojn, tamen per diferencaj manieroj. Krome mi rimarkas: por ke la informadoj estu akceptotaj necesas kompreni kaj konsideri la situacion de la celato(j), kaj interrilate de tio, akiru la informo tiam la celato(j)n, kiam tiu(j) sekve de ia situacio, okazantajxo/okazintajxo estas impresigxema(j) je la akcepto de informo nepetita. Cxi tiuj pripensoj pruvigxis en mia informada praktiko.

 

       Pri kia informada praktiko temas? En printempo de la jaro 1995, havante la prezidantaran konsenton de la Hungara Esperanto-Asocio (HEA), mi prenis sur sin la informagadan taskon pri la lingvoproblemo aux lingvodemando de la Euxropa Unio. Estas evidente, la tasko implicis/as informadon ankaux pri Esperanto. Plurajn jarojn mi kunlaboris kun la t. n. laborgrupo pri la lingvoproblemo en EU. Komence ankaux mia atento direktigxis al la lingvoproblemo cxe EU-instancoj, sed poste, koncerne la informadon, igxis por mi pli grava la demando de komuna lingvo por la civitanoj (krom la gepatra) de EU.

 

       Laux mia konvinkigxo, en la (membro)sxtata lingvopolitiko la vicordo de la lingvoj, laux graveco, devus esti: a) gepatra lingvo; b) neutrala neetna lingvo (Esperanto); c) plua(j) fremda(j) lingvo(j). En la argumentado estas baza tezo, rekonata de vasta rondo de kompetentaj fakuloj: cxiu povas plej bone akiri sian progreson helpe de la gepatra lingvo. (Kompreneble gxis la limo, kiun la evoluebleco de tiu lingvo portas.) Estas rimarkinde: se vasta internacia uzado de Esperanto povas kontribui al la tenado de lingvoj en bona stato, tiukaze ekzistas ankaux natura komuna intereso por tiuj, kiuj klopodas teni la gepatran lingvon en bona stato kaj kiuj agadas por la disvastigo de Esperanto.

 

Antauxhistorio

Antaux 1989 en Hungario la Hungara Esperanto-Asocio gxuis sxtatan financan apogon, sekve HEA povis realigi suficxe vastan informadon pri Esperanto, do el la logxantaro multe da homoj estis informataj pri la ekzisto de la Internacia Lingvo. Cxe multaj homoj la interesigxo al Esperanto fontis el tio, ke tiutempe helpe de Esperanto oni povis iom pli facile vojagxi eksterlanden. Post 1989 HEA igxis senhavigita de la sxtata financa apogo, do la informado HEA-flanke katastrofe malpligrandigxis, samtempe la pledo por la angla ricevis konsiderinde pli grandan eblon ol pli frue. Sekve de la novaj ebloj, cxe la homoj la lingva interesigxo sxangxigxis favore al la angla. El tio sekvas, ke nuntempe la plejparto el la gejunuloj la pli juna ol 20-25-jara ecx ne auxdis pri Esperanto, kaj la malpli junaj homoj kiuj iam estis informataj pri Esperanto nun kredas, ke Esperanto jam ne estas uzata.

 

Cirkonstancoj, celoj kaj rimedoj en la informagado

Informoj al politikistoj

En 1995 la situacion karakterizis, ke en Hungario nur malmultaj homoj havis informojn, krom gxia nomo, pri la Euxropa Unio, pri gxia konstruo, funkciado ktp. Tiam por Hungario jam estis politika intenco la anigxo cxe EU. Pro tio, el esperantista vidpunkto, estis evidente doni informojn pri tiu lingvoproblemo en EU, kiun tie cxefe esperantistoj malkovris por la publiko kaj prezentis ankaux al EU-instancoj. La motivo de hungaraj esperantistoj: se hungaraj politikistoj havos informojn pri la lingvoproblemo kaj koncerne tiun pri la ebla rolo de Esperanto, tiam en la estonto ili eble vocxdonos favore al la utiligo de Esperanto. Tiun cxi informcelon unuavice servis eldono de hungarlingva periodajxo (informkajero, kies titolo estas en Esperanto: La Euxropa Unio kaj la lingva demando), kiun HEA eldonis kaj dissendis (dum dek jaroj) antaux cxio al politikistoj, sed gxi estis havigita ankaux al (kvankam ne tre multaj) fakuloj. Kvankam ne multaj politikistoj sendis opinion pri la kajeroj, tamen, la ricevitaj opinioj estis rekonaj. Pluraj politikistoj, tiutempe informataj, nun estas membroj de la Euxropa Parlamento. Krome mi mencias, ke en 2004, antaux la vocxdonado por elekti EP-anojn, similan informkajeron (kiun eldonis la Humana Euxropa/Esperanta Asocio) ricevis tiuj, kiuj kandidatis al la Euxropa Parlamento. Do la hungaraj anoj de la Euxropa Parlamento estas informataj pri nia opinio koncerne la lingvodemandon en EU. Sed estas grava manko, ke ni ne havas informon pri la influefiko de la senditaj informoj.

 

Pri rolo de libroj

Se oni ne havas TV- aux radiostacion aux monatrevuon, nek eblojn por dissendi pere de ili koneksajn sciojn de iu tem(ar)o al la publiko, tiam oni povas esperi nur en libro. El tia kauxzo komencigxis auxtune en 1995 verkado de hungarlingva libro, kiu aperis kiel privata eldonajxo post unu jaro, kaj kies titolo (esperantigita) estas Cxu konversacii aux balbuti en la unuigxinta Euxropo? Mallonge mi mencios gxin: libro (1996). Cxar estus vana faro paroli pri lingvoproblemo en EU, kiam la legonto ecx konjekton ne havas pri la esenco de EU, pro tio la unua cxapitro de la libro suficxe vaste konigas la Euxropan Union. EU-politikistoj plurfoje nebule aludis pri kulturo kaj identeco, kiam ili malakceptis pensojn pri Esperanto, pro tio en la dua cxapitro la auxtoro devis detale trakti tiujn nociojn kaj senmaskigi politikistajn argumentojn. Cxar tiutempe en Hungario jam malmultaj homoj havis gxustan scion pri Esperanto, tial la tria cxapitro parolas pri Esperanto (lingvo, motivoj, movadoj, organizajxoj). Kaj fine, la lasta cxapitro prezentas esperantistajn agadojn en la tiama EU por malkovri kaj klarigi lingvan problemon kaj prezenti Esperanton. La libro eniris en landajn bibliotekojn, en la libraron de gimnazioj, ecx ankaux de la baza libraro de ministerio pri eksterlandaj aferoj. Iom da ekzempleroj akiris politikistojn kaj fakulojn, cxefe lingvistojn. Gxi estis acxetebla en librovendejoj. (Pri la efiko mi mencios kelkajn spertojn en plua, alia parto.)

 

       En 1999 kaj 2000 aperis libroj, kiuj havas lingvajn temojn (lingva situacio, lingvopolitiko k.s.). Ekzemple, en libroserio zorgata de la Hungara Scienca Akademio aperis libroj sub la titolo (esperantigita) La hungara lingvo en la epoko de la informadiko; aux estas alia La informa socio. Samtempe ankaux en pluraj artikoloj estis temo la formigxo de la lingva situacio. En tiuj verkoj renomaj fakuloj analizas la gxeneralan lingvan situacion, konstatas la fakton pri la disvastigxo de la angla; multaj pensas, ke la sekvajxo al aliaj lingvoj portas diversspecajn dangxerojn. Sed neniu el la auxtoroj kapablis pluiri de la etnaj lingvoj al neetna lingvo. En tiu situacio estis kvazaux morala tasko malkovri la ne konsekvencon en ilia analizo kaj konkludo. Pro tio fine de 2000 aperis la dua libro (eldonis Humana Euxropa/Esperanta Asocio) sub la (esperantigita) titolo Sincera parolo – en lingvoafero. (Peticio al la sana prudento). La libro akiris unuavice fakulojn (cxefe lingvistojn). Gxin mi mencios: libro (2000).

 

       En la jaro 2004 ankaux Hungario igxis membro de EU. En la sama jaro en (almenaux) du sciencaj revuoj aperis artikoloj, en kiuj la auxtoroj pledis por la angla. Unu el ili okaze de lingvista konferenco ankaux en prelego parolis same. Por efike kaj detale fronti kontraux iliaj opinioj la samaj forumoj estas ne akireblaj. Kion fari? Dum mallonga tempo naskigxis manuskripto de nova libro, kiu aperis komence de junio en 2005 sub la titolo (esperantigita) La komuna lingvo de la diverseco. Gxin eldonis ankaux nun la Humana Euxropa/Esperanta Asocio. Mi mencios gxin: libro (2005). En la unua parto de la libro temas pri la nuna lingva situacio en EU, kaj kadre de tio ankaux pri la suprajxeco, nenidireco koncerne la frazojn pri la respekto de lingvoj kaj kulturoj en la t.n. Euxropa Konstitucio. Cxe la fino de la unua parto staras la tezo pri la bezona lingvopolitiko. Cxar la utiligo de Esperanto kun propedauxtika celo estas ebla kaj utila ankaux en unu lando, tial en la dua parto de la libro tiu temo estas detale pritaktata. En tiu parto temas tre detale pri Esperanto, kadre de tio, la hungara lingvo estas komparata al Esperanto; estas informoj pri la pli fruaj internaciaj lernejaj eksperimentoj koncerne Esperanton; estas lumigata, ke per Esperanto kial eblus pli bone realigi lernejajn edukajn celojn, kiuj estas oficiale preskribitaj ktp. Post la apero en la unua monato la libron ricevis kelkaj politikistoj, inter ili ankaux la cxefministro kaj kelkaj hungaraj anoj de la Euxropa Parlamento; ricevis gxin cx. 25-30 lingvistoj kaj esploristoj, krome gxi estis havigita al aliaj personoj, librokomercaj entreprenoj ktp.

 

       En 2001 HEA eldonis la hungarlingvan verzion de la brosxuro Brilu cxiu lingvo samrajte!, kiu pruvigxis ankaux utila informilo. Mi mencios gxin: brosxurverzio (2001).

 

Pri rolo de bazaj personoj

Doni informojn estas la destino de la libroj cxi tie menciitaj. Pri la efiko de la informoj oni gxenerale povas ekscii nur malmulton. Sed krom la realigo de informado helpe de libroj oni povas akiri pluan gajnon. Pri tio sekvu kelkaj ekzemploj. (Antaux ol prezenti ekzemplojn mi rimarkas, ke kiam mi komencis verki la librojn, neniam mi sciis, cxu estos por ili eldonontoj aux ne.) Kiam jam estis preta la manuskripoto de la libro (1996), venis la demando: Kiel plu? La demando ne estis facila, jes ja, tiutempe la temon de Esperanto oni tute ne favoris. Mi supozis, ke akademiano d-ro Ferenc GLATZ, direktoro de la Historioscienca Instituto de la Hungara Scienca Akademio, krome direktoro de la Euxropa Instituto emos helpi min per konsiloj. (Persone mi neniam renkontis lin, sed imponis al mi lia pli frua publika agado kaj lia personeco. Poste li estis dum du periodoj ankaux la prezidanto de la Hungara Scienca Akademio.) Li kontaktigis min kun lia kunlaboranto, d-ro Attila PÓK, kiu samtempe estis ankaux la cxefsekretario de la Hungara Konsilantaro de Euxropa Movado. Sekve de tiu kontaktigxo HEA anigxis cxe la Konsilantaro, kio donis pluan eblon por la informado.

 

       Okaze de lingvista konferenco en 1999, organizita de la Katedro pri Gxenerala kaj Aplikata Lingvistiko (Universitato ELTE, Budapesxto), post diskuto mi interkonatigxis kun d-ro Géza BALÁZS, lingvisto, universitata profesoro (tiam docento), kiu en la diskuto esprimis sian dubon pri tio, ke Esperanto devus havi ian rolon en la lingvopolitiko. Mi proponis al li studadon de la libro (1996) kaj aliaj materialoj, krome mi proponis rezervi nian kontakton. Lin interesis kaj interesas la problemo de la lingvopolitiko, do li finstudis ankaux la transdonitajn materialojn, poste li sxangxis sian pli fruan opinion koncerne Esperanton kaj vidas sxancon ankaux por Esperanto. Do, en sia lingvopolitika kurso li jam parolas ankaux pri Esperanto. Li kreas ofte al mi eblon por disvastigi mian agadon, kaj helpe de li miaj kontaktoj povis plurobligxi. Pri li oni povas legi en Esperanto (n-ro 1170, Majo 2004).

 

       Kiam igxis preta la manuskripto de la libro (2000), tiam mi sendis gxin al Ferenc Glatz petante de li antauxparolon al gxi. Respondon mi ne ricevis, la libro aperis sen antauxparolo. Okaze de la apero de la libro gratulis min Ferenc PUSZTAI, lingvisto, universitata profesoro. De li mi eksciis kio okazis koncerne la antauxparolon. La manuskripton kiel lingvista kosilanto de Ferenc Glatz li ricevis por opinii gxin. Kvankam li proponis doni antauxparolon, tiun mi ne ricevis, eble pro tempomanko, jes ja, Ferenc Glatz tiam estis ankaux prezidanto de la Scienca Akademio. Sed en la sekva jaro li petis artikolon pri Esperanto por scienca periodajxo ankaux de mi.

 

       Per kelkaj ekzemploj mi intencis prezenti kaj emfazi, ke ekzistas personoj, kiuj povas efike antauxenigi la aferon de Esperanto, do ili estas bazaj personoj en la reto de kontaktoj. Trovi ilin ofte estas hazarda afero, tamen gxusta, konsekvenca informado, reciproka intereso kaj interesigxo, honestaj intencoj helpas trovi kunlaborantojn. Mi menciis personojn laux nomoj, ne estus honesta se cxi tie mi ne mencius la nomon de d-ro László DEME, lingvisto, universitata profesoro, kiu ek de pluraj jardekoj konsekvence deklaras, ke Esperanto devus esti dua lingvo por cxiuj. Li kontribuis ankaux al la libro (2005) ne nur per rekomendo, sed ankaux per sia reaperinta artikolo.

 

Pri la komuna intereso

La mencio de interrilato kun lingvistikaj rondoj postulas kompletigan klarigon. Pri la rilato de lingvisto al la (gepatra) lingvo trovigxas inter ekstremaj limoj la opinioj de lingvistoj. Laux opinioj, troveblaj cxe la unua limo, la tasko de lingvisto estas nur observi kaj priskibi la lingvon, kiu formigxu nur laux la cxiutaga, de ekstere ne influata lingvouzo. Kontraux fremdlingvaj influoj oni ne agu, pri ili zorgos la cxiutaga lingvouzo. (Cxu estas hazarde, ke multaj opiniantoj el tia rondo pledas por la angla?) Laux opinioj proksime al la alia limo de opiniaro estas grava socia intereso, ke la lingvo akomodigxu al la sxangxoj de la mondo konservante sian karakteron, kaj tio postulas ankaux intencan influon al la lingvo respektive lingvouzo. En eksterlingvistikaj medioj koncerne rilaton al la gepatra lingvo la ekstremajn limojn karakterizas unuflanke: tute spontanea lingvouzo kaj ne pensado pri la rolo de la lingvo; cxe la alia limo: oni mistifikas la rolon de la propra lingvo, taksante gxin pli alta valora kontrastige kun aliaj lingvoj; aux oni rigore persistas observi ne gravajn aux jam preterlasitajn regulojn. Do, mi karakterizis ekstremajn limojn inter kiuj ekzistas diversaj, pli nuancigataj ideoj, opinioj pri la rilato al la gepatra lingvo.

 

       Cxu el la skizita opiniaro al kiuj opinioj povas rilati la ideo, ke ekzistas natura komuna intereso inter la agado por la gepatra lingvo kaj la agado por akceptigi Esperanton? Cxu cxi tiu ideo povas rilati al iu ajn tusxita opinio aux ideo? Ne, tute ne. Unuflake nur tiajn opiniojn oni povas preni en konsideron, cxe kiuj la intenca influado al la lingvo kaj lingvouzo estas akceptita. Jes ja, kiuj havas tian ideon versxajne estas sentemaj je la nedezirindaj eksteraj efikoj al la lingvo kaj al la lingvokomunumo. Do cxe ili ekzistas sxanco al tio, ke ili pli-malpli frue emos konsideri ankaux la eblan rolon de Esperanto. Sed tiaj opinioj, ideoj kontrauxas la spiriton de Esperanto, laux kiuj la gepatra lingvo estas simbolo de la superkvaliteco de la nacio ktp.

 

       Komunaj interesoj montrigxas plej klare inter porlingvaj kaj poresperantaj klopodoj kaj movadoj tiukaze, kiam la zorgado pri la gepatra lingvo celas certigi por la individuo la disvastigon de siaj kapabloj, kaj tio samtempe estas ankaux tutsocia intereso. La esencon de tia koncepto tre bone klarigis en artikolo Jenő KISS, lingvisto, universitata profesoro, ano de la Scienca Akademio, kiam li konstatis: se novajn ilon, metodon, teknologion ktp. oni kreis en alia lingvokomunumo, tiukaze la novajxojn ni scias ekkoni pere de tiu alia lingvo, sed estas socia intereso, ke la novaj nocioj pleje plej rapide estu transplantitaj en la gepatra lingvo. La procezo, koncerne la novajn nociojn, konsistas el du partoj: unu estas la kompreno, nome la faka prilaboro, kaj la alia estas la komprenigo, kiel instruado k.s. El tutsocia vidpunkto cxi lasta estas la plej efika, se gxi okazas en la gepatra lingvo.

 

       Sed kiel venas al cxio cxi la afero de Esperanto? Unue, estas bone konata fakto, ke la efiko de fremdlingva ekspansio aperas ne nur per vortoj de varoj, komercajxoj sed ankaux per pli malbonaj sekvajxoj. Se lingvo, en kiu aperas la novaj nocioj, vaste funkcias kiel internacia lingvo, tiukaze la afero estas pli komplika, kiun oni jam ne povas kontentige manipuli laux la citita procezo, tiu jam ne suficxas. Kontraux la superregaj influoj mankas tauxgaj rimedoj por tiuj, kiuj volus kontrauxstari al tiu influo. Nur tio helpus, se tia lingvo funkcius vaste kiel internacia lingvo, kiu ne havus kapablon por superrega influo (cxar kiom ajn potenco estus malantaux gxi, tiu potenco estus monddimensie interdividita, sekve de tio, ke gxi estas gepatra lingvo de neniu etno). Tia lingvo estas Esperanto. Tial ekzistas natura komuna intereso. Kiu lingvisto (aux alia persono) rekonas tiun cxi interrilaton, tiu igxas amiko de Esperanto. Mi nomis bazaj personoj tiujn lingvistojn, kiuj jam rekonis tiun cxi interrilaton, kaj tiu rekono povas disvastigxi ankaux en ilia medio, cxar sub influo de novaj faktoj, novaj argumentoj la opinioj povas sxangxigxi. Eble tio postulas longan tempon. Pro tio pacienco, konsekvenco, persisto kaj klara argumentado in la informagado estas tre grava.

 

Pri kunlaborado de esperantistoj en la informagado

Cxi tiu raporto estus tre manka sen mencio de la graveco de la kunlaborado en la informagado inter esperantistoj. Tamen cxi-okaze mi povas emfazi tiun gravecon nur per mencio de kelkaj ekzemploj.

 

       Kiel mi jam komence menciis, plurajn jarojn mi havis interkontakton kun la laborgrupo pri lingvoproblemo en EU. Kadre de tiu kunlaborado mi havis precipe tre bonan kaj fruktodonan kontakton kun s-ano Germain PIRLOT. Mi ricevis de li multe da informoj kaj materialoj, kies plejparton mi povis utiligi por la informado en libroj kaj en informkajeroj. Kadre de la kunlaboro okazis ekzemple, ke helpe de li mi povis letere reagi al publika letero de Guy VERHOFSTADT cxefministro de Belgio. Tre utilan kontakton mi havis ankaux kun s-ano Umberto BROCCATELLI kaj ankaux kun aliaj eksterlandaj esperantistoj.

 

       La realigo de tiu informado pri kiu iom detale temis pli supre supozis kaj postulis ankaux enlandan kunlaboradon. Flanke de HEA (cxef)sekretario Oszkár PRINCZ estis mia kunlaboranto koncerne la redaktadon de numeroj de la jam menciita informkajero. Aparte mi emfazas la tre grandan helpon, kiun donis al la informado la Humana Euxropa/Esperanta Asocio kaj gxia estro, Jozefo BAKSA per tio, ke ili eldonis miajn du librojn (en 2000 kaj 2005), kiuj tute ne estas profitdonaj eldonajxoj, krome ili eldonis ankaux la brosxuron Brilu cxiu lingvo samrajte!

 

       Eventuale alispeca kunlaboro realigxis per tio, ke esperantistoj en diversaj hungaraj urboj estigis eblecon cxe loka kultura institucio (biblioteko, muzeo, kulturdomo) por prelegi pri la euxropa lingvoproblemo (kaj pri Esperanto). Kvankam foje-foje la prelegon auxskultis nur kelkaj personoj, sed en la loka(j) gazeto(j) preskaux cxiam aperis informoj pri la temo de la prelego.

 

(Ne)resume

Certe estas nekutima trakti temon laux praktikaj ekzemploj kaj spertoj. Tamen mi pensas, ke la prezento de konkretaj agoj, okazintajxoj ebligas (aux ecx postulas) prilumigon de kauxzoj, cirkonstancoj aux teoriaj rilatoj ktp. Kompreneble la trarigardo povas esti nur fragmenta kaj manka, tamen mi esperas, ke gxi ne estos tute senutila.

 

László GADOS: