Ricevantoj de subvencioj

 


Interlingvaj esplor-subvencioj de ESF

Ricevanto: UAM (Poznan) Interlinguistics Program (ekde 2009)

Ricevanto: Tomoko Freeman / Plena Rondo: produktado de la filmo Leaving Language (2015, $2,000)

Ricevanto: Esperanto por UN (daŭra subvencio)
Projekto: organizado de la simpozio ĉe la Unuiĝintoj Nacioj, Novjorko, rilataj al la temaroj de la lingva justeco. 

Ricevanto: Esther Schor, Macaulay Honors College, City University of New York, CUNY (2015, $11,000)
Projekto: Macaulay Esperanto Fellowship (Esperanto-Stipendio Macaulay), somero 2015. Stipendioj estis donitaj al 12 tre entuziasmaj studentoj de CUNY, kun forta intereso pri internaciaj studoj, homaj rajtoj, lingvoj kaj lingvistiko, literaturo kaj rilataj kampoj, pretaj por la enmergiĝo en la mondon de Esperanto.

Ricevanto: Eckhard Bick, kunlabore kun E@I, inkluzive de Bertilo Wennergren and Sonja Petrović Lundberg (2010)
Projekto: Aŭtomata kontrolilo de Esperanto-gramatiko, Lingvohelpilo. La programo ne nur kontrolas tekstojn por eblaj eraroj, sed ankaŭ sugestas solvojn kaj proponas klarigojn pri gramatikaj elektoj. La projekto estis inspirita de la bezonoj de lernantoj kaj lingvohelpantoj de Lernu.net. Ĝi estis kreita surbaze de la profunda korpusa analizo kaj la antaŭa laboro de Wennergren pri la konciza moderna gramatiko de Esperanto por Lernu.net.

Ricevanto: Christian Lavarenne (2012)
Institucio: Universitato de Parizo
Projekto: Dokumenta esploro por la tezo Esperanto: Ĝia Interna Ideo en siaj originoj kaj kelkaj el siaj esprimoj kaj manifestiĝoj: helpo aŭ obstaklo en la disvastigo de la lingvo"  (originala titolo france: “Espéranto : Son idée interne dans ses origines et quelques-unes de ses expressions et manifestations ( aide ou obstacle à la diffusion de la langue ? )”. La tezo pasis unuanime kaj ricevis plej altajn poentojn de la pritaksa komitato. 

Ricevanto: Eckhard Bick (2012)
Institucio: Universitato de Suda Danio
Projekto: Wikitrans, maŝina tradukado, kiu permesas aŭtomatan altkvalitan tradukon en Esperanton de la anglalingva Vikipedio.

Ricevanto: Angela Tellier (2012)
Projekto: Publikigo de 78-paĝa libro kiel sekvo de la projekto Springboard to Languages: kvinjara studo de la enkonduko de Esperanto en kelkaj elektitaj lernejoj en Britio.

Ricevanto: Sam Green (2006; filmado: 2011)
La filmo "Universala Lingvo" (The Universal Language) de Sam Green: la 30-minuta dokumenta filmo pri Esperanto. La filmo premieris ĉe la festivaloj en 2011, kaj la DVD-versio (kun subtitolon en 19 lingvoj, inkluzive de Esperanto) estis eldonita fine de la sama jaro. La filmo estis bone ricevita en Usono kaj internacie. ESF provizis subvenciojn por la filmado kaj la seninterezan prunton por la produktado de DVD-oj. La filmo haveblas ĉe www.esperantodocumentary.com ($4.99 por la cifereca elŝuto, $20 por la DVD) aŭ ĉe la katalogo de Universala Esperanto-Asocio, www.katalogo.uea.org.

Projekto: Springboard to Languages Project, la strebo enkonduki Esperanton en kelkaj elektitaj elementlernejoj en Britio kiel parton de la nova lingva politiko de la lando. La grava parto de la projekto estas la pritakso de la studenta kapablo pri lingvolernado, kun la emfazo sur la propedeŭtika efiko de Esperanto, antaŭ la lernado de la franca lingvo. (2007-2010)

Ricevantoj: Probal Dasgupta, Spomenka Štimec kaj Zlatko Tišljar (2007)
Projekto: parta subvencio por esploro ligita al la projekto pri la tradukado de infanaj libroj en la bengalan lingvon kaj en kelkajn eŭropajn lingvojn uzante Esperanton kiel la pontolingvon.

Ricevanto: E@I -- Esperanto Aktuale (2010, $52,674)

Ricevanto: Dr. Christopher Krägeloh (2008)
Institucio: Auckland University of Technology (Universitato pri Teknologio de Auckland – Nov-Zelando)
Projekto: Revivigo de Te Reo Maori (la maoria lingvo): Lecionoj de Esplorado en Interlingvistiko. La celo de tiu ĉi projekto estas esplori ĝis kiu grado la revivigo de la maoria lingvo povas profiti de la jam ekzistanta literaturo pri interlingvistiko.
Subvencio: $6,000

Ricevanto: Antjie Krog (2008)
Institucio: The Center for Comparative Literature and Society at Columbia University
Projekto: : ESF aljuĝis subvencion de 10 mil USD al la Centro pri Kompara Literaturo kaj Socio por la rezidado de la afrikansa poeto Antjie Krog, lige kun la intereso de la Centro pri tradukado. La subvencio estis aljuĝita al la Centro pri Kompara Literaturo kaj Socio.
Subvencio: $10,000

Ricevanto: Dr. Probal Dasgupta (2008)
Institucio: Indian Statistical Institute (Barata Statistika Instituto)
Projekto: ESF donis al doktoro Dasgupta la vojaĝ-subvencion, kiu ebligis al li daŭrigi la laboron pri la projekto Evoluigo de Kerno-Teoria Aliro al Leksikografio.
Subvencio: $5,000

Ricevanto: Sabine Fiedler (2007)
Institucio: Universitato de Leipzig,  la programo de GIL (Gesellschaft für Interlinguistik) 
Projekto: Instruado ĉe la Universitato de Leipzig por helpi starigi la programon de Interlingvistiko kaj Esperanto sub la gvidado de D-ro Sabine Fiedler, sponsorita de GIL. La raporto pri la projekto aperis en la aŭtuna eldono de la revuo Language Problems and Language Planning (Lingvoproblemoj kaj lingvoplanado).
Subvencio: € 9000

Ricevanto: Dr. Nergis Erturk (2006)
Institucio: The Center for Comparative Literature and Society, Columbia University (Centro pri Kompara Literaturo kaj Socio - Usono)
Projekto: Eldono de "Missed Encounters: Modernity and the Crisis of Language" (Maltrafitaj renkontiĝoj: moderneco kaj la krizo de lingvo). Priesploro de lingva krizo en okcidentexuropa kaj turka literatura modernismo dum la malfrua 19a kaj frua 20a jarcentoj.
Subvencio: $10,000

Ricevanto: Dr. Sho Konishi (2006)
Institucio: antaŭe - University of Illinois, nun - Oxford University
Projekto: Eldono de "The Emergence of the Esperanto Movement in Japan: Interlingualism and the Vision of Cooperatist Anarchist Modernity". (La apero de la Esperanto-Movado en Japanio: Interlingvismo kaj la vizio de kunlaborema anarkiista moderneco)
Subvencio: $10,000

Ricevanto: Dr. Thomas Cooper (2005)
Institucio: antaŭe - Center for Comparative Literature and Society en Columbia University (Centro de Kompara Literaturo kaj Socio - Usono), nun - Academica Hungarica en Budapeŝto 
Projekto: Priesploro de la rolo de tradukado en la (re)kreado de transnacia literatura konscienco en la lingve diverseca regiono de centra Eŭropo.
Subvencio: $10,000

Ricevanto: Dr. Nancy Nicholson (2005)
Institucio: University of Delaware (Usono)
Projekto: Linguistic Human Rights for Ethnic Minorities: Language Planning for Interpreting Services at the International Criminal Tribunal for the Former Yugoslavia (ICTY) and Implications for the International Criminal Court (ICC) as well as Future International Tribunals. (Lingvaj homaj rajtoj por etnaj minoritatoj: Lingvoplanado por interpretadaj servoj en la Internacia Krima Kortumo por Eks-Jugoslavio kaj ĝiaj sekvoj kaj signifoj por la Internacia Krima Kortumo kaj ankaŭ por estontaj internaciaj kortumoj.
Subvencio: $10,000

Projekto: Subteno de la trejn-programo por Esperanto-instruistoj en Afriko.
Subvencio: € 2500

Projekto: Esperanto-traduko de la publikaĵo de la Konsilio de Eŭropo "Komuna eŭropa referenckadro por lingvoj - KER" ("Common European Framework of Reference for Languages: Learning, Teaching, Assessment"), mendita de Roel Haveman  (2007)

Project: kreo de la gvidlinioj por pritaksi la fluecon en Esperanto, kiel parto de la usona programo pri la pritaksado de la flueco en fremdaj lingvojj ĉe ACTFL’s (American Council on The Teaching of Foreign Languages) (2005)

Ricevanto: Dr. Aleksandr Melnikov (2000 - 2001)
Projekto: Priesplorado de la manieroj en kiuj la kulturo de la Esperantlingva komunumo estas spegulita en Esperanto-tekstoj, aparte tiuj de diversaj literaturaj ĝenroj. La esplorado de doktoro Melnikov estas bazita sur analizoj de centoj da originalaj libroj kaj artikoloj en Esperanto kaj inkluzivas konsiderojn de tiaj aspektoj de lingvaĵo kiel vortludoj, frazeologio, literaturaj aludoj kaj institucia scio. Ĉi tiu esplora studo estis publikigita en la rusa fine de 2003; mallongigita Esperanta versio estis eldonita en 2004.
Subvencio: $8,500

Ricevantoj: Dr. Alvino E. Fantini kaj Dr. Timothy G. Reagan
Projekto: Esperanto and Education: Toward a Research Agenda (Esperanto kaj Edukado: al esplora ago-plano)


Ricevantoj de la subvencioj de la Interlingvistika Fonduso

2015

Publikigo de UEA en konscio de esperantistoj: $1560. Zbigniew Galor, Jukka Pietiläinen. KAVA-PECH. Dobřichovice. 2015. 167 p. 15.00 €. ISBN: 9788087169551. "  

Publikigo de  Gvidlibro tra Esperantio. (konciza leksikono de la Esperanto-kulturo: esperantonimoj, realioj kaj flugilhavaj vortoj). Aleksandro S. Melnikov. Rostov-na-Donu. 2015. 527 p. Price: 39.00 €. ISBN: 9785986151472." 

Distribuo de Historio de Esperanto-literaturo (LF-koop) al esperantologoj kaj bibliotekoj: $2000

2014

Mélanie Maradan: 1100 €                           

  • Partopreno en Somera Terminologia Trejnado, Vieno 

Aleksander Korĵenkov: 2900 €                   

  • Enciklopedio “Nia diligenta kolegaro”

Angela Tellier: 805 GBP

  • Publikigo de libro pri lingvisto William Collinson.

Bengt-Arne Wickström kaj Dr. Michele Gazzola: $2000

  • organizado de seminario "Ekonomiko, Lingvistika Justeco kaj Lingva politiko" (“Economics, Linguistic Justice and Language Policy”) en marto 2015, la universitato Humboldt, Germanio 

 2013 

Peter Zilvar/Zofia Kóródy, Herzberga Esperanto-Centro (Germanio):  1190 €

  • Skanado de Scienca Revuo

Federico Gobbo: 1000 €                                          

  • subvencio por universitata instruado en Torino

Petro Baláž: 1400 €

  • Seminario pri WikiTrans en Slovakio

Michele Gazzola: 2222 €                  

  • Projekto Trarigardo

2012

Zbignew Galor : 1232 €       

  • libro UEA en Konscio de Esperantistoj

Novjorka Oficejo de la Universala Esperanto-Asocio

  • Publikigo de la protokolo de la konferenco "Lingvo kaj la Unuiĝintaj Nacioj" (“Language and the United Nations”) organizita de la Novjorka Oficejo de la Universala Esperanto-Asocio 

2011

Senad Ĉoliĉ : 500 €

  • Aktoj de konferenco Eŭropa Unio… kulturaj aspektoj

Federico Gobbo: 1260 €          

  • Subvencio por interlingvistika kurso kaj Esperantaj Studoj en Universitato de Insubria, Italio.

Petro Baláž : 600 €                                                               

  • Bibliografio de "Esperantisto Slovaka"

Marian Vochin : 600 €                                                         

  • esploroj en la C.O. de UEA pri historio de Esperanto en Rumanio

Sabine Fiedler (Universitato de Leipzig): 800 €                                                

  • Publikigo de "Sprachraum Europa – Alles Englisch oder …?":  kajero redaktita de Ines-Andrea Busch-Lauer kaj Sabine Fiedler (Universitato de Leipzig), publikigita en Germanio de Frank und Timme (2011)

Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercevino

  • publikigo de la protokoloj de la Sarajeva Ronda Tablo "Eŭropa Unio, lingvistikaj kaj kulturaj aspektoj hieraŭ, hodiaŭ kaj morgaŭ" 

2010 

Stefan Panka: 1000€                                    

  • Eseoj de Karl-Hermann Simon pri Lexicon Silvestre (publikigo de la ese-kolekto pri arboscienca terminologio)

Aleksandr Korĵenkov: 1000 €                     

  • 2-a prilab. k pliampl. eldono de la Zamenhof-Bibliografio

Marek Blahuš : 1480 €         

  • Subteno de la projekto pri la analizo de la zamenhofaj adresaroj de fruaj esperantistoj (cifereca prilaboro)

Peter Zilvar/Zófia Kóródy : 1200€ 

  • Komputil-bazita Esperanto-platformo en Herzberg Public Museum, Germanio (Esperanto‐Gesellschaft Südharz for a computerized Esperanto Platform)
  • Esperanto-simpozio

Claude Gaconde : 1000 €     

  • Ellaboro de katalogo por Asocio de Amikoj de CDELI 

2009 

Aleksandr Melnikov : 1480 €                      

  • Vortaro de Esperantonimoj

Petro Baláž : 2300 €                                     

  • Projekto “Bretaro” en la reto  (http://www.bretaro.net)

Useni Radjaban: 296 €            

  • Komparo de la angla kaj Eo en Eo-kluboj de Tanzanio

Heidi Goes : 500 €                                                    

  • vojaĝo al Indonezio (kaj filmo pri la tieaj kursoj de ŝi)

2008

Itala Esperanto-Federacio

Publikigo de la itala traduko de "Lingvo kaj Socio" (2006) de Humphrey Tonkin, de Eva Edizioni (2009). Redaktita de Carlo Minnaja kaj tradukita de Elvia Belluco. 

Heidi Goes: 500 €                                         

  • Esploro pri Eo en Indonezio

Ilona Koutny: 1480€

  • Germana-E-Pola-Etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado

Aleksander Korĵenkov: 2000 €       

  • Publikigo de Zamenhof-Biografio (Zamenhof. Biografia Skizo. Sezonoj, kun Litova Esperanto-Asocio, 2010. 64 pages. ISBN 978-609-95087-3-3) 

Aĉeto de la kopioj de enciklopedio pri planitaj lingvo en Svislando de Andreas Künzli, por distribuo en la plej grandaj esploraj bibliotekoj en Eŭropo kaj Nord-Ameriko

Petro Chrdle: 2000 €                                    

  • Subteno por la kreado de Esperanto-muzeo en la ĉeĥa urbo Česká Třebová, por krei ekspoziciian spacon por granda kolekto de Esperanto-materialoj, jam gastigataj en la urba biblioteko

2007 

Ionel Onet : 600 €                                         

  • Bibliografio de rumana literaturo en Esperanto

Wim Jansen : 450 €                                       

  • Publikigo de lia doktoriga disertacio

Endre Dudich : 2080 €                                   

  • Publikigo de la katalogo de la biblioteko de Fajszi II, Budapeŝto (kolekto de la Nacia Biblioteko de Fremda Literaturo)

Ilona Koutny

Simpozio kaj eldonaĵo je la okazo de la deka datreveno de la Interlingvistika Programo en Poznano (UAM)

 

 

 

Comments are closed