Publikaĵoj

Informilo por Interlingvistoj (IPI) estas eldonata kvarfoje jare de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED). IPI strebas daŭre teni interlingvistojn tra la mondo informataj pri esploradaj eventoj kiuj okazas en tiu ĉi kampo. La novaĵletero estas publikigata plejparte en Esperanto, kaj estas havebla rete kaj en la printita versio. Por mendi printitajn ekzemplerojn, bv. kontakti la Centran Oficejon de UEA. IPI aperadas ĉiujare dank’al, parte, daŭra monsubteno de ESF. Klaku ĉi tie por aliri la informilon.

 

 

LPLP

La revuo Language Problems and Language Planning (Lingvoproblemoj kaj lingvoplanado) aperas trifoje jare, kunlabore kun la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo. Ĉi tiu internacia multlingva revuo publikigas artikolojn ĉefe pri politikaj, sociologiaj kaj ekonomiaj aspektoj de lingvo kaj lingvouzado. La revuo enhavas ankaŭ sekciojn pri interlingvistiko kaj recenzojn de publikaĵoj. Klaku ĉi tie por vidi la Gvidilon por Kunlaborantoj kaj por pli da informoj.

 

beiheft-14-der-interlinguistischen-informationen-gesellschaft-fa-1-4-r-

 

Interlinguistische Informationen estas germanlingva novaĵletero en simila formato kaj fokuso kiel Informilo por Interlingvistoj. Ĝin eldonas Gesellschaft für Interlinguistik. Por pli da informoj, klaku ĉi tie.

 

 

 

EES

Esperantologio / Esperanto Studies (EES) estas internacia revuo pri ĉiuj fenomenoj ligitaj al Esperanto. Ĝi publikigas artikolojn bazitajn sur originalaj studoj en lingvistiko, historiaj, literaturaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto. La revuo havas du versiojn: la printita (ISSN 1311-3496) kaj elektronika (ISSN 1404-4749). Por pli da informoj, klaku ĉi tie.

 

 

 

Laste aperintaj libroj (angle)

Tiu ĉi paĝo montras la plej gravajn lastatempajn librojn pri Esperanto, ĝia historio kaj la kampo de interlingva komunikado.

Por pli detala superrigardo pri Esperanto kaj la universitataj studoj ligitaj al Esperanto, ĉi tie.

 

 


akademia cxapeloUniversitataj artikoloj (angle)

Arkivo de akademiaj artikoloj ligitaj al Esperanto kaj ĝia rolo en edukado, historio kaj la superrigardo de la kampo de Esperantaj Studoj kaj ligitaj temoj.

 

 

the-new-york-times logoEsperanto en amaskomunikiloj (angle) 

Esperanto en New York TimesWall Street JournalThe Economist? Certe! Klaku ĉi tie ĉi tie por grovi artikolojn pri Esperanto en gravaj gazetoj de Usono kaj la mondo.

 

 

Esperantic Studies estis eldonaĵo de ESF ĝis 2006. La novaĵletero pritraktis gravajn akademiajn temojn, renkontiĝojn, esplorojn, publikaĵojn kaj la evoluojn en la kampoj de Interlingvistiko, Esperanto, la mondaj lingvoproblemoj kaj la lingvoplanado.

Klaku ĉi tie por vidi la temojn kaj la arkivajn numerojn de la novaĵletero.

Comments are closed