Interlingve, Interkomprenige

Premioj

CALICO, lernu!, ESF: "Premio por aliro al la lingvoedukado"

CALICO (Computer Assisted Language Instruction Consortium – Komputil-Bazita Lingvoinstrua Konsorcio), lernu! kaj Esperantic Studies Foundation ĉiujare aljuĝas premion al retejoj provizantaj elstarajn lingvolernajn ilojn. La gajninta retejo estas prezentata dum la ĉiujara konferenca bankedo de CALICO, kaj ĝiaj kreintoj ricevas atestilon kaj premion. Je tiu premio rajtas nekomercaj (senpagaj) retejoj kreitaj kaj/aŭ prizorgataj de CALICO-membroj.

Premiitoj:

 

2011

Aymara interrete (Aymara on the Internet)

Superrigardo de la antikva kaj unika Anda Ajmara lingvo kaj kulturo (la retejo prezentas ankaŭ materialojn taŭgajn por komenci lerni la lingvon).
Gillian Lord, M. J. Hardman, Sue M. Legg, Elizabeth Lowe, Howard Beck

 

2010

EuroCatering Language Training

Senpaga lingvokurso por la specialistoj en la fako de kuirado kaj restoracioj (la angla, franca, hispana, galicia, slovena, norvega kaj nederlanda).
Jozef Colpaert
 
2009

Français interactif - la Franca interage
Karen Kelton, Carl Blyth, & Nancy Guilloteau

2008

Arabic Without Walls (La araba senmure)
Robert Blake kaj Kirk Belnap (projektaj kundirektoroj); Sonia Shiri (kursokreanto)

2007

French Online (Franca Rete)
Christopher Jones (projekta direktoro kaj kunaŭtoro); Marc Siskin (teknika estro); kaj Sophie Queuniet & Bonnie Youngs (kunaŭtoroj)

2006

Franel
Piet Desmet kaj la teamo Lingu@tic

Honora mencio:

Autonomous Technology-assisted Language Learning (The ATALL wikibook) Gary Cziko – Aŭtonoma Teknologi-helpata Lingvo-Lernado (La ATALL-vikilibro)

Bauhaus and Beyond: Influences on Chicago's Skyline, de Franziska Lys, Denise Meuser, kaj Ingrid Zeller (Projekta koncepto kaj kreado); Denise Meuser kaj Ingrid Zeller (videoproduktado); Mark Schaefer (filmado kaj redaktado); Franziska Lys, Daniel Escuatia, kaj Adam Bennett (softvaro)

2005

Germanaj Rimedoj en la Reto
Jim Witte, Donna Van Handle, kaj Anne Green (American Association of Teachers of German – Usona asocio de instruistoj de la germana).

2004

Gramatikaj ekzercoj pri la hispana - Barbara Kuczun Nelson

Kopirajto © 2008 - 2012 ESF. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. | HejmoPresversioPaĝarmapoSerĉo