Interlingve, Interkomprenige

Eldonaĵoj

 La bulteno Esperantic Studies (ES) estas eldonata de Esperantic Studies Foundation. Ĝi pritraktas vastan gamon de sciencaj eventoj, renkontiĝoj, esploroj, publikaĵoj kaj evoluoj rilataj al interlingvistiko, Esperanto, mondaj lingvoproblemoj kaj lingvoplanado. ES estas alirebla interrete kaj en printita versio. Por mendi senpagan printitajn ekzemplerojn de la revuo, bonvolu kontakti . Klaku ĉi tie  por aliri la retan version de la bulteno.

 

Informilo por Interlingvistoj (IPI) estas eldonata kvarfoje jare de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED). IPI strebas daŭre teni interlingvistojn tra la mondo informataj pri esploradaj eventoj kiuj okazas en tiu ĉi kampo. La novaĵletero estas publikigata plejparte en Esperanto, kaj estas havebla rete kaj en la printita versio. Por mendi printitajn ekzemplerojn, bv. kontakti Universalan Esperanto-Asocion: . IPI aperadas ĉiujare dank'al, parte, daŭra monsubteno de ESF.
Klaku ĉi tie por aliri la informilon.

 

La revuo Language Problems and Language Planning (Lingvoproblemoj kaj lingvoplanado) aperas trifoje jare, kunlabore kun la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo. Ĉi tiu internacia multlingva revuo publikigas artikolojn ĉefe pri politikaj, sociologiaj kaj ekonomiaj aspektoj de lingvo kaj lingvouzado. La revuo enhavas ankaŭ sekciojn pri interlingvistiko kaj recenzojn de publikaĵoj. Klaku ĉi tie por vidi la Gvidilon por Kunlaborantoj. Por pli da informoj bv. viziti www.benjamins.com.

Kopirajto © 2008 - 2012 ESF. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. | HejmoPresversioPaĝarmapoSerĉo