Interlingve, Interkomprenige

Stabo kaj kunlaborantoj

Konstanta stabano: Joel Amis

Okupo: Administranto

Joel Amis naskiĝis en Atlanto (Usono), kaj nun li loĝas kun sia edzino Ĵenja Amis en Montrealo, Kanado.

Joel diplomiĝis de Georgia Ŝtata Universitato pri religiaj studoj. Poste li laboris du jarojn en Japanio kiel asista instruisto de la angla. En 2005 - 2010 Joel laboris en la ŝtata registaro de Georgio.

Joel estas esperantisto ekde 1994. En 1999 li studis supernivelan Esperanton dum la somera intensa Esperanto-kursaro en San-Franciska Ŝtata Universitato. Liaj ĉefaj Esperanto-agadoj inkluzivis, interalie, redaktadon de TEJO Tutmonde kaj Esperanto USA kaj korektadon/kunredaktadon de Kontakto.

Joel estas rozkrucano kaj membro de Loĝio Atlas en Montrealo. Li ankaŭ intersiĝas pri mistikismo/esoterismo, politiko (progresema/maldekstra), lingvoj, religio/filozofio, historio, ekologio, senaŭtomobila vivstilo, kaj diversaj aliaj kulturaj kaj intelektaj temoj.

Retpoŝto:


Nomo: Ellen Eddy

ESF-projekto: NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro)

Okupo: NASK-administranto

En 1970 Catherine (Cathy) L. Schulze kaj ŝia edzo William (Bill) H. Schulze persvadis administrantojn de San-Franciska Ŝtata Universitato pligrandigi iliajn lingvoprogramojn per proponado de Esperanto-kurso. La kursaro estis kreita kiel Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) - North America Summer Esperanto Institute. Ekde la komenco, la celoj de NASK estis du-dimensiaj: trejnado de novaj Esperanto-instruistoj kaj plibonigo de la lingvonivelo de usonaj esperantistoj.

NASK translokiĝis al Universitato de San-Francisko en 2001, kaj inter 2002 kaj 2006 ĝi estis en The School for International Training (SIT) en Brattleboro, Vermonto. En 2007 la kursaro revenis al Kalifornio kaj establiĝis ĉe la Universitato de Kalifornio en San-Diego (University of California at San Diego - UCSD) kun helpo de la ESF-direktoro kaj UCSD-profesoro Grant Goodall.

Krom prizorgado de la diversaj administraj respondecoj, Ellen Eddy ankaŭ helpadas al NASK-partoprenontoj - aparte tiuj, kiuj aliĝas por stipendioj, kaj aranĝas tranoktadojn por instruistoj kaj lernantoj en la konferenca centro de la universitato.

Kontaktoj:
11736 Scott Creek Drive SW
Olympia, WA  98512
USA
Retpoŝto:


Nomo: Katalin Kovats

ESF-projekto: Retpaĝ-administranto kaj redaktoro

"Mi estas filologo, diplomita lingvoinstruisto pri E-o (ELTE-Budapeŝto), itala kaj rusa lingvoj, trejnisto de lingvopedagogoj. Doktoriĝis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto, gvidis pli ol cent E-kursojn kaj trejnseminariojn en diversaj partoj de la mondo.

Mi kunlaboras kun ILEI kaj MONATO kaj estas aŭtoro (sub la nomo K. Smidéliusz) de kelkaj lerniloj kaj libroj. Nuntempa mia plena (preskaŭ tag-nokta) okupo estas la redaktado de tiu ĉi hejmpaĝo por helpi al tiuj kiuj volas disvastigi nian lingvon. En tiu laboro multe helpas mia edzo Sylvain kaj iom malpli nia fileto Martin kaj ankoraŭ pluraj aliaj amikoj, kolegoj kiujn mi prezentas al vi sube.

Por pli scii pri mi vidu mian profilon kaj informojn ĉe la kursgvidantoj en Edukado.net."

Kontaktoj:
Retpoŝto:


Nomo: Sonja Petrović Lundberg

ESF-projekto: Lernu.net (Projekt-kunordiganto)

Sonja estas la oficiala kunordiganto de ĉiuj lernu!-projektoj.

"En la jaro 1998, kiam mi estis 15-jara, mi decidis lerni Esperanton por sperti aliajn landojn ol eks-Jugoslavion, kie mi naskiĝis. Retrorigarde, tio estis bona ideo: dank' al Esperanto mi vojaĝis multe, ĝis 2004, kiam mia filino Iva naskiĝis. En 2005 ni translokiĝis en Svedion, la hejmlando de la patro de Iva, Hokan.

Krom Esperanto-projektoj kaj ludado kun la etuleto, mi studas kaj ĝuas legadon, renkontiĝojn kun amikoj, kultivadon de floroj kaj legomoj kaj dekoradon de nia nova hejmo."

Kontaktoj:
Retpoŝto:


JevgenijNomo: Jevgenij Gaus

ESF-projekto: Lernu.net, Nitobe.info, Aktuale.info, TTT-ejo de ESF (ĉefprogramisto).


Kontaktoj:
Retpoŝto:  


Jxenja (Yevgeniya) AmisNomo:  Yevgeniya Amis (Ĵenja Amis, antaŭe Ĵenja Zvereva), Tradukisto

Ĵenja Zvereva AMIS naskiĝis en Kievo (Ukrainio);  en 2005 - sept. 2010 ŝi loĝis en Atlanto (Usono), aj nun ŝi loĝas en Montrealo, Kanado. Ŝi diplomiĝis de la eldona fakultato de la Nacia Teknika Universitato de Ukrainio kiel ĵurnalisto kaj redaktoro (pri rusa kaj ukraina).

En Ukrainio ŝi kunlaboris kun pluraj tutlandaj ĵurnaloj kaj revuoj verkante ĉefe pri turismo. De 2002 ĝis somero 2007 ŝi estis ĉef-redaktorino de Kontakto; ŝi kunredaktis TEJO Tutmonde (2004-2006) kaj Esperanto USA (2005-2007). En 2006 - 2010 ŝi laboris en la Usona Ruĝa Kruco. Ĵenja estas rozkrucano; ŝi ŝategas literaturon, redaktadon, tradukadon kaj lingvojn; ŝi amas ĉiujn bestojn (aparte hundojn) kaj promenadojn en la naturo.

Kontaktoj:
Retpoŝto:

 


Peter BalazNomo:  Peter BALÁŽ

ESF-projekto: Aktuale (Projekt-kunordiganto)

Naskiĝis en 1979, post studado de Hotel-akademio laboris ĉ. 2 jarojn en Germanio kaj Aŭstrio. Ekde 2003 eldonisto, ekde 2003 aktiva en E@I, ekde 2005 ĝia kunordiganto. En libera tempo verkas artikolojn, filmas, okupiĝas pri grafikaĵoj. Hobioj: psikologio, metala muziko, libroj, filmoj sci-fi, meditado...

Kontaktoj:
Retpoŝto:

Kopirajto © 2008 - 2012 ESF. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. | HejmoPresversioPaĝarmapoSerĉo