ESF estas gvidata fare de volontula Estraro, kiu nun konsistas el ok membroj. Ses estraranoj estas fakuloj de kanadaj kaj usonaj universitatoj. Ĉiuj estraranoj havas la komunan intereson (interalie) pri mondaj lingvoproblemoj, lingvopolitiko kaj planado, interlingvistiko, Esperanto, lingvistikaj teknologioj kaj tutmonda edukado. La informoj pri la estraro, inkluzive la kontaktojn, troviĝas en ĉi tiu sekcio. Krome, ĉiuj estraranoj servas en du komitatoj: la Interlingvistika Esplor-Komitato kaj Eduka Komitato, kiuj zorgas pri la studado de la proponoj por esplor-stipendioj kaj pri prezentado de rekomenditaj proponoj al la plena estraro por fina aprobo. De tempo al tempo, estiĝas ankaŭ aliaj komitatoj por trakti specifajn temojn.
La plena estraro renkontiĝas kutime unufoje monate per neĉeesta konferenco por priparoli daŭrajn programojn, novajn iniciatojn kaj superrigardi la ĝeneralan funkciadon. Ni diskutas la projekt-proponojn kaj petojn por esplor-stipendioj en januaro, majo kaj septembro. La ESF-estraro ankaŭ renkontiĝas por ĉiujara strategia plan-sesio almenaŭ unufoje jare. En la jaro 2008, la estraro starigis Funkciad-Komitaton kiu konsistis el tri estraranoj kaj la administranto, por ĉiusemajne priparoli la aferojn de la organizo. La Funkciad-Komitato ankaŭ tralegas ĉiujn senditajn proponojn kaj plusendas al la plena estraro por fina decido tiujn proponojn, kiuj koincidas kun la interesoj kaj postuloj de ESF.
Kopirajto © 2008 - 2012 ESF. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. | Hejmo • Presversio • Paĝarmapo • Serĉo